Michael Chaplin (aktoro)

usona aktoro

Michael John CHAPLIN (7a de Marto 1946) estas usona aktoro naskiĝinta en Santa Monica, Kalifornio. Li estis la dua infano kaj plej aĝa filo de la kvara kaj lasta edzeco de Charlie Chaplin kun Oona O'Neill.

Michael Chaplin
Persona informo
Naskiĝo7-an de marto 1946 (1946-03-07) (78-jaraĝa)
en Santa Monica
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Familio
PatroCharlie Chaplin vd
PatrinoOona O'Neill vd
GefratojGeraldine ChaplinVictoria ChaplinJosephine ChaplinEugene ChaplinChristopher ChaplinSydney ChaplinCharles Chaplin Jr. vd
InfanojCarmen Chaplin • Dolores Chaplin • Kathleen Chaplin vd
Profesio
Okupoaŭtobiografo • filmaktoro • aktoro vd
Laborkampoaktorado vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis edzo unue de la verkisto Patrice Chaplin, kun kiu li havis du infanojn. Li edziĝis poste al Patricia Betaudier, pentristino kaj filino de la Trinidana pentristo Patrick Betaudier. Li havas kvar infanojn kun sia dua edzino, inter kiuj la aktorinoj Carmen Chaplin kaj Dolores Chaplin.

Meze de la 1960-aj jaroj Chaplin subskribis librokontrakton kun la Brita eldonisto Leslie Frewin por publikigi sian membiografion I Couldn't Smoke The Grass On My Father's Lawn (Mi ne povis fumi la herbon de miapatra gazono), kiu fakte estis verkita kun Tom Merrin kaj Charles Hamblett.[1][2] Tiu estis adoleskeca hipi-memoro pri drogoj kaj ribelemo kontraǔ tutmonde fama patro. Chaplin plendis kontraǔ la publikigo de la libro. Chaplin estas ankaŭ la aǔtoro de novelo The Fallen God, nome moderna versio de la historio de Tristan kaj Iseult.

Filmaro

  • Limelight (1952) kiel la infano en la malferma sceno (eksterliste)
  • A King in New York (1957) kiel Rupert Macabee
  • Promise Her Anything (1965) kiel Heathcliff - Beatnik (eksterliste)
  • The Sandwich Man (1966) kiel Pavimartisto
  • The Innovators (2014) kiel la Voĉo de la Ministro (kurta filmo)

Notoj