Drogo

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri Substanco kiu kaŭzas fiziologian ŝanĝon en la korpo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Drogo (apartigilo).

Drogo estas ajna substanco (krom manĝo kiu havigas nutran subtenon) kiu, enspirita, injektita, fumita, konsumita, sorbita tra la haŭto, aŭ dissolvita sub la lango, kiu kaŭzas fiziologian ŝanĝon en la korpo.[2][3]

Kafeino, enhavata en kafo kaj en aliaj trinkaĵoj, estas la plej amplekse uzata psikoaktiva drogo en la mondo. Ĉirkaŭ 90% el nordamerikaj plenkreskuloj konsumas tiun substancon ĉiutage.[1]

En Farmakologio, farmacia drogo, nomita ankaŭ kuracilo, estas kemia substanco uzita por traktado, kuracado, prevento, aŭ diagnozo de malsano aŭ helpi al bonfarto.[2] Tradicie drogoj estis akiritaj pere de elpreno el medicinaj plantoj, sed pli ĵuse ankaŭ pere de organika sintezo.[4] Farmaciaj drogoj povas esti uzataj por limigita daŭro, aŭ laŭ regula bazo por kronikaj malsanoj.[5]

Specoj de drogoj

Psikoaktivaj drogoj, ekzemple magiaj fungoj, LSD kaj kanabo

Laŭ ĝia efekto

Deprimaj

Stimulaĵoj

Halucinaj

Haŝiŝo devenas de la planto kanabo

Disociaj

Referencoj

Vidu ankaŭ