Michael Ende

germana verkisto

Michael ENDE [MIhael ENde] (naskiĝis la 12-an de novembro 1929 en Garmisch-Partenkirchen, mortis la 28-an de aŭgusto 1995 en Filderstadt apud Stutgarto) estis germana verkisto.

Michael Ende
Persona informo
Michael Andreas Helmut Ende
NaskonomoMichael Andreas Helmut Ende
Naskiĝola  12-an de novembro 1929(nun 1929-11-12)
en Garmisch-Partenkirchen,  Germanio
Mortola 28-an de aŭgusto 1995 (65‑jara)
en Filderstadt,  Germanio
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perstomaka kancero vd
TomboTombejo Waldfriedhof en Munkeno vd
Naciecogermano
EtnoGermanoj vd
Lingvojgermana vd
LoĝlokoBavarioBaden-VirtembergoGenzano di Roma vd
ŜtatanecoGermanio vd
Subskribo Michael Ende
Familio
PatroEdgar Ende vd
Edz(in)oMariko Satōjn • Ingeborg Hoffmann vd
Profesio
Okupoverkisto
Aktiva enNederlando vd
Verkado
Ĝenrojporinfana literaturo
VerkojJim Knopf, Momo, La senĉesa rakonto
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ende estis unu el la plej konataj germanaj verkistoj en la 20-a jarcento, precipe danke al siaj infanlibroj, kiuj inkludis tutajn mondojn de fantazio kaj imagaj roluloj, kiuj permesis al legantoj identigi kun la herooj de la rakonto. Kvankam liaj libroj apartenas al la ĝenro de infana literaturo, oni povas trovi en ili akran socian kritikon (vidu " Momo ", " La senfina rakonto "). Ende estis interesita pri la filozofio de antropozofio.

Listo de verkoj

  • Jim Knopf und Lukas, der Lokomotivführer (1960)
  • Jim Knopf und die wilde Dreizehn (1962)
  • Momo (1973)
  • Die unendliche Geschichte (1979)
  • Der satanarchäolügenialkohöllische Wunschpunsch (1989)
  • Die Vollmondlegende (1993)
  • Der Rattenfänger (1993)

En Esperanto aperis

En 1997 lia verko Die unendliche Geschichte aperis en Esperanto, sub la titolo La senĉesa rakonto. Tradukinto estas Wolfram Diestel.

Filmoj

  • La senĉesa rakonto estis tre sukcese filmigita kaj akiris tutmondan gloron al la aŭtoro.

Eksteraj ligiloj