Miklós Mazsaroff

Miklós Mazsaroff [miklOŝ maĵarof], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mazsaroff Miklós estis hungara pentristo, grafikisto. Li apartenis al la bulgara minoritato de la lando.

Miklós Mazsaroff
Persona informo
Naskiĝo24-an de decembro 1929 (1929-12-24)
en Alsózsolca
Morto6-an de septembro 1997 (1997-09-06) (67-jaraĝa)
en Miskolc
ŜtatanecoHungario
Memorigilo Miklós Mazsaroff
Okupo
Okupovidartisto
vdr
Memortabulo pri Miklós Mazsaroff

Miklós Mazsaroff [1] naskiĝis la 24-an de decembro 1929 en Alsózsolca, li mortis la 6-an de septembro 1997 en Miskolc.

Biografio

Miklós Mazsaroff akiris diplomon en Belarta Altlernejo de Budapeŝto en 1953. Liaj plej gravaj instruistoj estis Róbert Berény, Bertalan Pór kaj Endre Domanovszky. Post la diplomo la tiama politika etoso ne helpis la pentristan starton. Li vivis 2 jarojn en Bulgario, en 1958 li revenis al Miskolc kun bulgara edzino. Iom poste li studvojaĝis al Italio. Li estis tre aktiva en arta vivo de Miskolc. Li ricevis premiojn inter 1970–1998.

El solaj ekspozicioj

  • Miskolc (1961, 1969, 1975, 1979, 1989, 1997, 2010)
  • Budapeŝto (1971, 1997)
  • Tokaj (1977)
  • Debrecen (1986)

El kolektivaj ekspozicioj

Elektitaj pentraĵoj kaj similaj artaĵoj

  • Bogár Imre bácsi, (1961)
  • Visegrádi hegyek télen, (1972)
  • Görög tengerpart, (1982)
  • Szicíliai emlék, (tuĉo, 1970)
  • Panzió Amalfinal, (tuĉo, 1982)
  • Hernád-part, (linoleumografio, (1961)
  • Olasz táj, (1973)
  • Niagara
  • Erdőszéle
  • Téli táj
  • Akt zöld lepellel

Memorigiloj

  • dulingva memortabulo en Miskolc
  • premio fondita en 2009

Fontoj