Milena Dravić

Milena DRAVIĆ (serbe Милена Дравић; naskiĝis la  5-an de oktobro 1940(nun 1940-10-05) en Beogrado, Regno Jugoslavio, mortis 14-an de oktobro 2018 en Beogrado, Serbio) estis serba teatra kaj kina aktorino.

Milena Dravić
Persona informo
Naskiĝo5-an de oktobro 1940 (1940-10-05)
en Beogrado
Morto14-an de oktobro 2018 (2018-10-14) (78-jaraĝa)
en Beogrado
Mortis perpankreata kancero vd
TomboNova tombejo en Beogrado vd
Lingvojserba vd
LoĝlokoČubura vd
ŜtatanecoSerbio vd
Alma materFirst Belgrade Gymnasium vd
Familio
Edz(in)oDragan Nikolić • Mladomir Puriša Đorđević • Vojislav Rakonjac Kokan vd
Infanoj0
Profesio
Okupoteatra aktoro • filmaktoro • infana aktoro • aktoro vd
Laborkampoaktorado vd
Aktiva dum1959–2016 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

En sia infanaĝo Milena okupiĝis pri dancoj, en tiu nombro baleto. Ŝi debutis en kino en 1959. La unuan sukceson la juna aktorino havis post partopreno en la filmo Superfluulino (Прекобројна, 1962). Ekde 1971 ŝi aktoris en la beograda teatro Metiejo 212, kie ŝi partoprenis teatraĵojn de Frank Wedekind, Ödön von Horváth, Eugène Ionesco, Dušan Kovačević (serbe: Душан Ковачевић) kaj aliaj famaj dramistoj.

Ŝi edziniĝis trifoje. La tria edzo estis la serba aktoro Dragan Nikolić (serbe: Драган Николић).

La aktorino mortis 78-jara la 14-an de oktobro 2018 pro daŭra malsano.

Elektita filmaro

jarotradukita titolooriginala titoloreĝisoropremioj
1962SuperfluulinoПрекобројнаBranko BauerPremio Ora areno en la kinofestivalo en Pula
1962KozaraКозараVeljko Bulajić (kroate: Veljko Bulajić)
1964?angle Destination Death, germane Herrenpartie, serbe Мушки излет, serbokroate Muški izletWolfgang Staudte (germane: Wolfgang Staudte)
1965Homo ne estas birdoЧовек није тицаDuŝan Makavejev
1965Soldataj knabinaĉojLe SoldatesseValerio Zurlini (itale: Valerio Zurlini)
1966?Поглед у зјеницу сунцаVeljko Bulajić
1967?serbe Хасанагиница, kroate Asanaginica, bosne Hasanaginica
1969Batalo de Neretvoserbe Битка на Неретви, kroate Bitka na NeretviVeljko Bulajić
1970Obsedo kun la nomo AnadaTouha zvaná AnadaJán Kadár (ĉeĥe: Ján Kadár), Elmar Klos (ĉeĥe: Elmar Klos)Premio de la Internacia kinofestivalo en Taormino pro la plej bona virina rolo
1971Misterioj de la organismoМистерије организмаDuŝan Makavejev
1973Sutjeskaserbe Сутјеска, kroate SutjeskaStipe Delić
1973?Представа «Хамлета» у Мрдуши Доњој?
1977Grupa portreto kun damoGruppenbild mit DameAleksandar Petrović (serbe: Александар Петровић (редитељ))
1980Speciala kuracadoПосебан третманGoran Paskaljević (serbe: Горан Паскаљевић)Premio de la Festivalo de Cannes pro la plej bona duagrada virina rolo
1985Kun viroj ne estas facileНије лако са мушкарцима?
1988La malluma flanko de la Sunoserbe Тамна страна Сунца, angle The Dark Side of the SunBožidar Nikolić (serbe Божидар Николић)
1992Policano de-sur la Koka holmoПолицајац са Петловог брда?
1997Tri someraj tagojТри летња дана?
1998Pulva bareloGoran Paskaljević
2001Normalaj homojНормални људиOleg Novković (serbe Олег Новковић
2002?Зона Замфирова
2008Amo kaj aliaj malbonojЉубав и други злочини?
2009Sankta Georgo mortigas la drakonСвети Георгије убива аждахуSrđan Dragojević (serbe: Срђан Драгојевић)

Agnosko

Eksteraj ligiloj