Militoj de nacia liberigo

Militoj de nacia liberigonaciliberigaj revolucioj estas konflikto luktataj de nacioj por akiri sendependecon. La termino estas uzata kongrue kun militoj luktataj kontraŭ eksterlandaj povoj (aŭ almenaŭ tiuj perceptitaj kiel eksterlandaj) por establi separatajn suverenajn ŝtatojn por la ribela nacieco. El diferenca vidpunkto, tiaj militoj estas nomataj insurekcioj, ribeloj, aŭ militoj de sendependiĝo.[1] gerilajnesimetriaj militoj estas terminoj ofte uzataj de grupoj konsiderataj kiel naciaj liberigaj movadoj, ofte kun subteno de aliaj ŝtatoj.

La termino "militoj de nacia liberigo" estas plej ofte uzata por tiuj luktataj dum la movado de malkoloniigo. Ĉar tiuj estis okazintaj ĉefe en la tria mondo kontraŭ potencoj de Okcidento kaj ties ekonomia influo kaj kiel grava aspekto de la Malvarma Milito, la propra frazo mem estis ofte rigardita kiel partieca aŭ pejorativa.[2] Kelkaj el tiuj militoj estis ĉu parole ĉu materiale subtenita de Sovetunio, kiuj montris sin kiel kontraŭimperiisma potenco, subtenante la anstataŭon de okcident-apogitaj registaroj per lokaj komunistoj aŭ per aliaj kontraŭ-okcidentaj partioj.[1][3] Tamen, tio ne ĉiam estis garantio de soveta influo en tiuj landoj. Aldone kaj konkurence kun Sovetunio, ankaŭ la Popola Respubliko Ĉinio prezentis sin kiel modeloj de sendependigaj naciismaj disvolvigoj for de la influo de Okcidento, partikulare helpante longdaŭrajn malamikecojn pro kio ili estis rigarditaj kiel minaco por la okcidentaj potencoj, dum ili uzis siajn rimedojn por politike, ekonomie kaj milite helpi movadoj kiel en Vjetnamio. En Januaro 1961 la sovetunia ĉefministro Nikita Ĥruŝĉev promesis subtenon por la "militoj de nacia liberigo" tra la tuta mondo.[4]

Notoj

Bibliografio