Minetest

videoludo

Minetest (Origine nomita test-c55) estas videoludo bazita sur libera programaro por GNU/Linux, FreeBSD, Microsoft Windows, Android kaj Mac OS.[1] la ludo kreas hazarde mondon formita plejparte de blokoj, el kiuj la ludanto povas akiri materialojn per kiuj kontrui aŭ fabriki objektojn. La ludo estis kreita en 2010 sub la gvido de Perttu Ahola (ankaŭ konata kiel "celeron55") kaj, ekde tiam, kun helpo de kreskanta komunumo de programistoj.

Minetest
Logoo de la ludo
Logoo de la ludo

Logoo de la ludo

Logoo de la ludo
DistribuoF-Droid
PlatformoLinux
LicencoGNU LGPL
ĜenroNe-lineala videoludo
LudomanieroUnuope, Plurope
LingvoPlurlingva (Uzas la lingvon de la operaciumo)
Regilokomputila klavaro
vdr

Minetest estas inspirita en aliaj ludoj kiel Infiniminer, Minecraft, kaj similaj. La celo de la ludo estas la kreema konstruado de strukturoj faritaj de blokoj el malsamaj teksturoj en 3D-mondo[2][1]

La ludantoj povas elekti du ludmanieron: Supervivado, en kiu oni devas kolekti ĉiujn materialojn permane; kaj Kreema, en kiu la ludanto posedan senliman kvanton da ĉiu materialo kaj ankaŭ povas flugi.[3] Ambaŭ ludmanieroj ludeblas unuope aŭ plurope.

Ĉefe la ludo havas du celojn: Esti facile modifebla (per Lua) kaj povi esti uzite native en novaj kaj malnovaj komputiloj. tial Minetest funkcias per C++ kaj uzas la 3D-bildmotoro Irrlicht.[3][1]

Bildaro

Referencoj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Minetest en la hispana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj