Minnana lingvo

La minnanasudmina lingvo (tradicie 閩南語 simpligite 闽南语 pinjine Mǐnnán yǔ, pe̍h-ōe-jī Bân-lâm-gí/Bân-lâm-gú 'Suda Fuĝjana lingvo') estas parolata en Ĉinio (ĉefe en Fuĝjano kaj Tajvano) de proksimume 45 milionoj da parolantoj. Ĝia ISO-kodo estas zho. La lingva kontinuo inkluzivas interalie la hoklan lingvon parolatan en Tajvano. Dialekto parolata sur la insulo Hajnano ankaŭ estas konsiderata kiel sudmina, kvankam ĝi tro diferencas de la aliaj dialektoj por parola interkompreniĝo.

Minnana
Bân-lâm-gú
Areo kie la suda minnana estas parolata
Areo kie la suda minnana estas parolata
lingvo • moderna lingvo
Coastal Min
Parolata en Ĉinio (Fuĝjano)
Parolantoj50 100 000
Denaskaj parolantoj69 milionoj
SkriboĈina skribo
Lingvistika klasifiko

Ĉinotibeta
Ĉineca
Ĉina
Minnana
Suda minnana
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2
    Bibliografiachi
    Terminologiazho
  ISO 639-3nan
  SILZHO
  Glottologminn1241
Angla nomoSouthern Min
Franca nomominnan
Vikipedio
vdr

Ekzistas Vikipedio en la minnana lingvo. En ĝi estas uzata latinalfabeta skribo pe̍h-ōe-jī, kiun oni uzas por skribi la dialektojn de la sudmina. Ne ekzistas superregiona norma formo de la lingvo.

Mapo de la ĉinaj lingvoj


Eksteraj ligiloj