Monopolo (ludo)

Monopolo (ang. Monopoly) estas tabulludo, patentita en 1935 de senlabora usona inĝeniero Charles Darrow [ĉarlz DAroŭ]. Ĝi estas eldonita en ĉirkaŭ 26 lingvoj (2005), sed ne en Esperanto. Laŭ la firmao Hasbro, la nuntempa eldonisto, Monopolo estas la plej populara tabuloludo de la mondo. Multaj temaj eldonoj estas vendata, inkluzivante eldonoj bazataj pri La Mastro de l' Ringoj, Star Trek ("Stela Vojaĝo") kaj La mirinda sorĉisto de Oz. Oni taksas ke pli ol 500 milionoj da homoj jam ludis tiun ludon.

Monopolo

emblemo

emblemo
germanlingva Monopolo-tabulo meze de ludo
tabulludo • economic simulation board game
AŭtoroCharles Darrow
EldonistoHasbro
Strategiojes
Hazardojes
Necesaj kapablojne
Eldondato1935
vdr

Le celo de la ludo estas akiri diversajn propraĵojn, uzante ludomonon, enkasigi lupagojn de la aliaj ludantoj, kaj fine bankrotigi ĉiujn. La ludo prenas sian nomon de le ekonomia nocio monopolo, la dominado de la merkato fare de ununura vendisto. Oni ludas Monopolon per ĵetkuboj, pro tio la hazardo estas granda parto de la ludo, kvankam ankaŭ iom da lerteco estas bezonata.

Historio

Charles DARROW ekfaris la pecojn de la Monopolo-ludo permane kun la helpo de sia unua filo, William Darrow, kaj sia edzino. Charles desegnis la tabulon per inĝenierarta plumo sur cirklaj pecoj de vakstolo. Tiam, lia filo kaj edzino kolorigis la tabulon, kaj faris la ludokartojn. Kiam la postulo pri la ludo plikreskis, Darrow kontaktis presfirmaon, kiu presis la desegnojn de la bieno-fakoj sur kvadrataj karton-pecoj.

Monopolo estis unue vaste vendita de la firmao Parker Brothers (Fratoj Parker) je 5-a de novembro 1935, kun internacia presrajto donita al Waddington Games en Unuiĝinta Reĝlando (ambaŭ nuntempe estas sekcioj de Hasbro). La versio de Waddington kun Londonaj lokoj estis ekproduktita en jaro 1936.

Kvankam Monopolo estis patentita de Darrow antaŭ vendi la rajtojn al Parker Brothers en 1935, similaj ludoj estis farataj antaŭe, inkluzivante permane faratajn ludojn adaptitajn al la hejmloko de la ludantoj. Eble la plej fama ekzemplo estas tre simila ludo de Lizzie Magie, kiu patentis sian version en 1904 sub la nomo "The Landlord's Game" ('La ludo de la domproprietanto'). Ŝi sekvis la politikan kaj ekonomikan movadon Georgismo, kaj faris la ludon por montri, kiel luprezoj riĉigas bien-proprulojn kaj malriĉigas luantojn. Ŝi kredis, ke la ideoj de georgismo estas pli facile komprenebla en konkreta formo de ludo.

Kvankam la ludo de Magie estis patentita, firmao ne tenis ĝin ĝis 1910, kiam usona firmao Economic Game Company en Novjorko eldonis ĝin. En Britio ĝi estis eldonita en 1913 de Newbie Game Company de Londono kun la titolo Br'er Fox an' Br'er Rabbit (Frato Vulpo kaj Frato Kuniklo). Malgraŭ la titolŝanĝo, ĝi estis rekoneble la sama ludo.

Aparte de komercaj versioj, la ludo disvastiĝis perbuŝe, kaj estis ludita en variaj manfaritaj versioj tra multaj jaroj de Kvakeroj, Georgistoj, studentoj kaj aliaj. Tiel la ludo disvastiĝis, ĝiaj reguloj ŝanĝiĝetis; plej notinde, multaj reguloj pri imposto estis kunigitaj al unu bieno-imposto, kaj la mallongigita ludo iĝis konata kiel "Aukcia Monopolo". Ĉi tiuj versioj havis ofte strato-nomojn de la lokoj, kie la ludantoj loĝis. Dum la malfruaj 1920-aj jaroj, ĝi estas konata kiel "Monopolo" kaj ludata tre simile kiel hodiaŭ. Unu versio de la ludo, ofte ludata ĉirkaŭ Filadelfio, havis strato-nomojn el Atlantic City. Ĉi tiu versio estis instruita al Charles DARROW, kiu poste vendis ĝin kiel sian propran inventaĵon al Parker Brothers. Parker Brothers poste pagis MAGIE, kaj aliajn kun kopirajtitaj komercaj variantoj de la ludo, por havi solan proprietecon de la ludo, kaj proklamis Darrow kiel la solan inventiston.

Post jardekoj, Parker Brothers provis halti publikigon de ludo nomata "Anti-Monopoly" (mal-monopolo), verkita de Ralph Ansbach. La fabrikmarka proceso leviĝis al la Usona Suverena Kortumo en 1983, kaj la Kortumo decidis favore al Ansbach, ĉar Darrow simple kopiis ekzistintan ludon, kiu estis konata kiel "Monopolo" antaŭe.


Reguloj de ludo

La tabulo de la ludo

La ludantoj klopodas akiri nemoveblaĵojn kaj bankrotigi la aliajn ludantojn.

Ĉiu ludanto komencas la ludon kun 1.500 ludodolaroj (aŭ la nacia egalvaloro, vidu malsupren). La ludantoj ĵetas du ĵetkubojn kaj movas sian ludopecon tiom da fakoj ĉirkaŭ la tabulo. Ĉiu fako enhavas propraĵon kun prezo aŭ specialan eventon. Se ludanto finas sian movon en fako kaj la nemoveblaĵo ne estas jam propraĵo de aliulo, tiam la ludanto povas aĉeti ĝin kontraŭ la prezo en la fako. Li pagas la monon al la "banko". Se li ne aĉetas ĝin, la nemoveblaĵo estas aŭkciigita al ĉiuj ludantoj. Ludantoj povas interŝanĝi aŭ aĉeti propraĵojn inter si. Se ludanto iam havas ĉiujn propraĵojn de la sama koloro, li povas aĉeti aŭ kvar domojn aŭ unu hotelojn por ĉiu el tiuj parceloj.

Kiam ludanto trapasas "Go / Ek!", la banko pagas $ 200 al li, sed ĉiuj impostoj, kaj monpunoj estas pagenda al la banko. Se ludanto finas sian movon sur "Chance / Hazardo" aŭ "Community Chest / Komunuma Kesto", li prenas karton el la konvena pako, kaj sekvas ties instrukciojn.

Se ludanto kiu finas la movon sur parcelo de aliulo, devas pagi luprezon al li. Fini movon sur parcelo kun domoj aŭ hoteloj povas esti tre multekosta.

La ludantoj daŭrigas tiel ĝis ĉiu ludanto bankrotos krom unu. La fina ludanto kun mono gajnas la ludon.

La tabulo

Norma (Usona Eldono) Monopolo-ludtabela aranĝo
GO ⇒
EK! ⇒
Mediterranean Avenue ($ 60)Community Chest
Komunuma Kesto
Baltic Avenue ($ 60)Income Tax (Pay 10% or $ 200)
Enspezimposto (pagu aŭ 10% aŭ $ 200)
Reading Railroad ($ 200)
Fervojo de Reading
Oriental Avenue ($100)Chance
Hazardo
Vermont Avenue ($ 100)Connecticut Avenue ($ 120)Jail
Malliberejo
          
Boardwalk ($ 400)
La marborda marŝvojo
  Monopoly ~ Monopolo  St. Charles Place ($ 140)
Placo de Sankta Karlo
Luxury Tax Pay $ 75
Luksimposto pagu $ 75
Electric Company ($ 150)
Elektra Kompanio
Park Place ($ 350)    States Avenue ($ 140)
Chance
Hazardo
  Virginia Avenue ($ 160)
Short Line ($ 200)
Mallonga Linio (fervojo)
Pennsylvania Railroad ($ 200)
Pensilvanio fervojo
Pennsylvania Avenue ($ 320)
Avenuo de Pensilvanio
    St. James Place ($ 180)
Community Chest
Komunuma Kesto
Community Chest
Komunuma Kesto
North Carolina Avenue ($ 300)
Avenuo de Norda Karolino
    Tennessee Avenue ($ 180)
Avenuo de Tenesio
Pacific Avenue ($ 300)    New York Avenue ($ 200)
Avenuo de Nov-Jorkio
Go To Jail
Iru al Malliberejo
  Water Works ($ 150)
Akvoserva Kompanio
    B&O Railroad ($ 200)
B k. O Fervojo
    Chance
Hazardo
  Free Parking
Senpaga parkejo
Marvin Gardens ($ 280)
Marvin-Ĝardenoj
Ventnor Avenue ($ 260)Atlantic Avenue ($ 260)Illinois Avenue ($ 240)
Avenuo de Ilinojo
Indiana Avenue ($ 220)
Avenuo de Indiano
Kentucky Avenue ($ 220)
Avenuo de Kentukio

Naciaj variecoj

La valuto kaj la nomoj de la bienoj varias laŭ lando. Jen listo de iuj el la plej oftaj versioj. La plej malmultekostaj propraĵoj estas kolorigitaj purpuraj en Usono kaj Germanio, sed brunaj alie.

Nomoj de bienoj

Usono
(Atlantic City)
Britio
(Londono)
GermanioHispanio
(Madrido)
Aŭstralio
Speciala fakoj
Go - $200Go - £200Los - 200 €Salida - 20.000 PesetasGo - $200
Community ChestCommunity ChestGemeinschaftsfeldCaja De ComunidadCommunity Chest
Income TaxIncome TaxEinkommenssteuerImpuesto Sobre El CapitalIncome Tax
ChanceChanceEreignisfeldSuerteChance
Free ParkingFree ParkingFrei ParkenParking GratuitoFree Parking
Go To JailGo To JailGehen Sie in das GefängnisVaya A La CarcelGo To Jail
Luxury TaxSuper TaxZusatzsteuerImpuesto De LujoSales Tax
Fervojoj
Reading RailroadKings Cross stationSüdbahnhofDe GoyaPerth Station
Pennsylvania RailroadMarylebone stationWestbahnhofLas DeliciasAdelaide Station
B&O RailroadFenchurch Street stationNordbahnhofMediodíaFlinders Street Station
Short Line RailroadLiverpool Street stationHauptbahnofNorteSydney Station
Publikaj servoj
Electric CompanyElectric CompanyElektrizitätswerkCompañía De ElectricidadAustralia Post
Water WorksWater WorksWasserwerkCompañía De AguasTelecom Australia
PurpuraBruna
Mediterranian AvenueOld Kent RoadBadstraßeRonda de ValenciaTodd Street
Baltic AvenueWhitechapel RoadTurmstraßePlaza LavapiésSmith Street
Helbluaj bienoj
Oriental AvenueThe Angel IslingtonChausseestraßeGlorieta Cuatro CaminosSalamanca Place
Vermont AvenueEuston RoadElisenstraßeAvenida Reina VictoriaDavey Street
Connecticut AvenuePentonville RoadPoststraßeCalle Bravo MurilloMacquarie Street
Violkoloraj bienoj
St. Charles PlacePall MallSeestraßeGlorieta De BilbaoWilliam Street
States AvenueWhitehallHafenstraßeCalle Alberto AguileraBarrack Street
Virginia AvenueNorthumberland AvenueNeue StraßeCalle FuencarralHay Street
Oranĝkoloraj bienoj
St. James PlaceBow StreetMünchner StraßeAvenida Felipe IINorth Terrace
Tennessee AvenueMarlborough StreetWiener StraßeCalle VelázquezVictoria Square
New York AvenueVine StreetBerliner StraßeCalle SerranoRundle Mall
Ruĝaj bienoj
Kentucky AvenueThe StrandTheaterstraßeAvenida de AméricaStanley Street
Indiana AvenueFleet StreetMuseumstraßeCalle María De MolinaPetries Bight
Illinois AvenueTrafalgar SquareOpernplatzCalle Cea BermúdezWickham Terrace
Flavaj bienoj
Atlantic AvenueLeicester SquareLessingstraßeAvenida De Los Reyes CatólicosCollins Street
Ventnor AvenueCoventry StreetSchillerstraßeCalle BailenElizabeth Street
Marvin GardensPiccadillyGoethestraßePlaza De EspanaBourke Street
Verdaj bienoj
Pacific AvenueRegent StreetRathausplatzPuerta del SolCastlereagh Street
North Carolina AvenueOxford StreetHauptstraßeCalle AlcaláGeorge Street
Pennsylvania AvenueBond StreetBahnhofstraßeGran VíaPitt Street
Bluaj bienoj
Park PlacePark LaneParkstraßePaseo De La CastellanaFlinders Way
BoardwalkMayfairSchlossalleePaseo del PradoKings Avenue

Alternativa monopola ludo

Bela ekzemplo de alternativa tabulludo estas nova versio de la tabulludo Monopoly: "The Dispossessed Monopolist" (La senposeda monopolisto) dediĉita al la fenomeno de absoluta varigado. Ĝi celas kreskigi la konscion pri la fakto, ke paŝon post paŝo ĉiu homa rimedo fariĝas komerca, devas esti pagata kaj tial faras de ni modernajn sklavojn. La ludo komencas kie Monopolo finiĝas kutime: monopolisto posedas ĉion, okupas kaj varigadas rimedojn kiel akvo, privateco, milito, rifuĝintoj, amo, sekretoj, produktiveco, postvivado, justeco ktp.[1]

Referencoj

Eksteraj ligiloj