Monteto Sialko

Monteto Sialko (perse تپه سیلک, Tappe-je Sialk) estas vasta antikva arkeologia loko (Tappe: "monteto" aŭ "altaĵeto") en antaŭurbo de la urbo Kaŝano, Isfahana Provinco, en centra Irano, proksime al Ĝardeno Fin. La kulturo kiu ekzistis en ĉi tiu areo, estas ligita al la Kulturo de Zajande-Rivero .[1]

Monteto Sialko

arkeologia loko • holmo • kultura havaĵo
Pozicio
LandoIrano
UrboKaŝano
Koordinatoj, 51° 24′ 17″ O (mapo)33.96888888888951.40472222222233° 58′ 8″ N, 51° 24′ 17″ O (mapo)
Monteto Sialko (Irano)
Monteto Sialko (Irano)
DEC
Monteto Sialko
Monteto Sialko
Map
Monteto Sialko
vdr

Historio

La Sialka zigurato estis konstruita ĉirkaŭ la jaro 3000 a.K. Komuna studo inter Kultura Heredaĵa Organizo de Irano, la Luvro kaj la Institut Francais de Recherche en Iran (Franca Instituto de Esplorado en Irano) konfirmas ankaŭ, ke la plej malnovaj setlejoj en Sialko datiĝas reen al 6000-5500 a.K.[2][3]

Oni divenas, ke Sialko kaj la tuta areo ĉirkaŭ ĝi, ekestis pro la grandaj akvaj fontoj proksime de ĝi, kiuj ankoraŭ ekzistas. La Ĉeŝme-je Solejman ("la Fonto de Solomono") estis/as alportanta akvon al ĉi tiu areo de apudaj montoj dum miloj da jaroj.

La Ĝardeno Fin, konstruita en ties nuna formo en la 17a jarcento, estas tre populara turisma allogaĵo en la centra Irano. Estis ĉi tie, kie la reĝoj de la Safavida dinastio pasigis siajn feriojn for de siaj ĉefurboj. Ankaŭ estis ĉi tie, kie Piruz Nahavandi (Abu-Lo'lo': araba kromnomo por li, signifanta "La parto de Perlo"; Perlo (Morvarid en la persa) estis la nomo de lia filino), la perso, kiu murdis Kalifon Umar, estas entombigita. Ĉiuj ĉi restaĵoj estas trovitaj en la sama loko, kie Sialko situas nun.

Arkeologio

Monteto Sialko estis elfosita por tri fojoj (1933, 1934 kaj 1937) far teamo gvidita de Roman Ghirshman kaj lia edzino Tania Ghirshman.[4][5][6]

Studoj rilataj al la loko estis faritaj de D.E. McCown, Y. Majidzadeh kaj P. Amieh.[7][8]

Elfosadoj estis rekomencitaj por pluraj fojoj inter 1999 kaj 2004 far teamo de la Universitato de Pensilvanio kaj Irana Kultura Heredaĵa Organizo gvidita de Sadeg Malek Ŝahmirzadi sub la nomo la Sialka Rekonsiderada Projekto.[9][10][11][12] Ekde 2008 irana teamo gvidita de Hasan Fazeli Naŝli kaj subtenita de Robin Coningham de la Universitato de Durham laboris ĉe la norda monteto kaj trovis 6 Malfru-Neolitikajn entombigojn.[13]

Artefaktoj de la originala elfosado plejparte finiris al la Luvromuzeon, dum kelkaj el ili nun povas esti trovitaj en la Brita Muzeo, la Metropola Muzeo de Arto en Nov-Jorko kaj la Nacia Muzeo de Irano kaj en la manoj de privataj kolektantoj.


Ĉi tiuj artefaktoj konsistis el kelkaj tre bone pentritaj potaĵoj.[14]

Norda monteto

La norda monteto estas la plej malnova parto; la ekokupado de la loko datiĝas reen al la fino de la sepa jarmilo a.K. La monteto estas kunmetita de du niveloj: Sialko I (la plej malnova) kaj Sialko II. Arkitekturo de Sialko I-nivela estas relative rudimenta. Tomboj enhavantaj potaĵojn estis malkovritaj. La ceramiko komence estas iom aspra, tamen poste fariĝas de pli bona kvalito kun la pasado de tempo.[15]

Zage arkaika pentraĵo (ĉ. 6000–5500 a.K.) estas trovita en Monteto Sialko I, sub-niveloj 1–2. Tio ĉi estas la plej malnova pentrita aĵo, kiu estis unue elfosita ĉe Monteto Zage en la Gazvina ebenaĵo.[16] En sub-periodoj 3, 4 kaj 5, la potaĵoj havas klaran surfacon kun pentritaj ornamadoj. Ŝtonaj aŭ ostaj iloj estis ankoraŭ uzataj.

La Sialko IIa nivelo vidas la unuan aperon de metalurgio. La arkeologia materialo trovita en la konstruaĵoj de ĉi tiu periodo atestas al kreskantaj ligoj kun la ekstera mondo.

Suda Monteto

La suda monteto inkluzivas la Sialkon IIIan kaj IVan nivelojn. La unua, dividita en sep sub-periodoj, respondas al la kvina jarmilo kaj la komenco de la kvara miljaro (ĉ. 4000 a.K.). Ĉi tiu periodo estas en kontinueco kun la antaŭa periodo kaj vidas la kompleksecon de arkitekturo (mulditaj brikoj, uzo de ŝtono) kaj metiojn, precipe metalurgiajn.

Metalurgio

Evidentaĵoj montras ke Monteto Sialko estis grava metal-produktada centro en centra Irano dum la Sialko IIIa kaj Sialko IVa periodoj. Grava kvanto de metalurgiaj restaĵoj estis trovitaj dum la elfosadoj en la 1990aj jaroj kaj poste. Tio ĉi inkluzivas grandajn kvantojn de skoriaj (metalŝaŭmaj) pecoj, litargiraj kukoj kaj krisoloj (fandvazoj) kaj muldiloj.[17]

Sialko IVa nivelo komenciĝas en la dua duono de la kvara jarmilo kaj finiĝas kun la forlaso de la loko komence de la tria jarmilo. Por la plej malnovaj sub-periodoj de la Sialko IVa, ekzistas ligoj kun la Mezopotamiaj civilizacioj de Uruk kaj Jemdet Nasr.

Ekonomia tabuleto kun numeraj signoj. Proto-elama skribo en argilo, Suzo, Uruk periodo (3200 a.K. al 2700 a.K.). Departemento de Orientaj Antikvaĵoj, Luvro.

Pli poste, la materialo estas simila al tio de Suzo IIIa (Proto-Elama nivelo), do tio ĉi estas kie la Proto-Elama horizonto ĉe Sialko estas trovita, kiel estas ankaŭ evidentaĵo pere de la eltrovo ĉi tie de kelkaj Proto-Elamaj argilaj tabluletoj.

La ruinoj de kio estas la plej malnova zigurato en la mondo, estas trovitaj ĉe ĉi tiu sama Sialko IVa nivelo.

Dua jarmilo a.K.

Post malokupado de pli ol jarmilo, la Sialka loko estas reokupita en la dua duono de la dua jarmilo. Ĉi tiu lasta fazo de okupado de la loko estas dividita en du periodoj: Sialko Va kaj Sialko VIa. La arkeologia materialo de ĉi tiuj du niveloj estis plejparte trovita en la du tombejoj, nomitaj tombejo A kaj tombejo B.

La unua reprezentas la Sialko Van nivelon. Ĉi tie estas trovitaj armiloj kaj aliaj objektoj el bronzo, same kiel juvelaĵoj kaj kelkaj feraj aĵoj. La ceramikaĵoj estas griz-nigraj aŭ ruĝaj, foje kun kelkaj ornamaĵoj, kio konsistas el geometriaj skemoj kaj povas esti komparitaj kun aĵoj venintaj de la lokoj en Gorgana valo (la pli postaj niveloj de Monteto Turang kaj Monteto Hesar).

Bildoj

Vidu ankaŭ

Portalo pri Ancient Near East

Notoj

Referencoj

  • Les recherches archéologiques françaises en Irano. Novembro 2001, Téhéran. Institut Français de Recherche en Irano, Musée du Louvre, ICHO.
  • Yousef Majidzadeh, Sialk III kaj la Pottery Sinsekvo ĉe Tepe Ghabristan: La Kohereco de la Kulturoj de la Centra irana Altebenaĵo, Irano, vol. 19, 1981
  • ṢĀdiq Malik Šahmīrzādī, Sialk: La Plej Malnova Fortikigita Vilaĝon de Irano: Fina Raporto, irana Centro por Arkeologia Esploro, 2006,   

Eksteraj ligiloj