Montiel

Montiel estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Montiel
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
LandoHispanio
RegionoKastilio-Manĉo
ProvincoCiudad Real
Poŝtkodo13326
RetpaĝaroManserja
Politiko
UrbestroÁngel García Valcárcel (PP)
Demografio
Loĝantaro1 570  (2010)
Loĝdenso5 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 2° 52′ U (mapo)38.696388888889-2.8622222222222 [+]
Alto900 m [+]
Areo271,29 km² (27 129 ha)
HorzonoUTC+01:00 [+]
Montiel (Provinco Ciudad Real)
Montiel (Provinco Ciudad Real)
DEC
Situo de Montiel
Montiel (Hispanio)
Montiel (Hispanio)
DEC
Situo de Montiel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Montiel [+]
vdr
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas montieleños. La censita populacio en 2010 estis de 1.570 loĝantoj kaj la denseco estas de 5,79 loĝ/km².

Populacio la 1-an de januaro de ĉiu jaro[1]
JaroVirojVirinojTotalo
19968888801768
19988658561721
19998658561721
20008458281673
20018398271666
20028468271673
20038548361690
20048588311689
20058708301700
20068428141656
20078308081638
20088237901613

Laŭ la censo porbalota de 2005, la urbeto havis 1307 elektantojn: 1296 en Hispanio kaj 11 eksterlande.

Situo

Montiel estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Kamparo de Montiel en la sudorienta parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 900 m; je 106 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 271.29 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°41′47″ N 2°51′44″ Ok. Ĝi situas en la maldekstra bordo de la rivero Jabalón kaj ene de la valo kiun formas la deklivoj de la montetoj de la Kastelo de la Stelo (foje nomata kastelo de Montiel), de San Polo kaj de Camarillas.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio

Kastelo de la Stelo sur subneĝa monteto
Antikva blazono.

Montiel estis scenejo de grava batalo en la Centjara milito kaj en ties satelita konflikto, nome la Enlanda Milito de Kastilio: tio estas la nomata Batalo de Montiel la 14-an de marto de 1369. En tiu francakastilia armeo luktis kontraŭ alianco porangla estrata de Portugalio. La unuaj estre de Henriko de Trastamaro (poste Henriko la 2-a), venkis super la duaj, estre de sia frato Pedro la Kruela.

La nelegĝa duonfrato de la regzo Pedro la 1-a pretendis la tronon de Kastilio. Francio apogis la rajtojn de la unua, kaj sendis sian plej bonan konestablon por helpi la oficialulojn. Tiele la granda strategiisto Bertrand du Guesclin trapasis la Pireneojn kaj frontis Henrikon en la Batalo de Montiel, kio estis la unua enlanda milito hispana de la historio, enkadre de pli granda konflikto kaj nivelo preskaŭ kontinenta: nome la Centjara milito. Tiu milito finis per venko de Henriko kaj murdo de ties frato Pedro.

Aperas la Kamparo de Montiel en la Kiĥoto, kun diversaj aludoj al tiu vilaĝo kaj ties manĝoj; pro kio en 2007 oni kreis la asocion Yema de Huevo (ovoflavo), kiel cervanta aocio kaj memore al paso de la Hidalgo don Quijote de la Mancha tra tiu vilaĝo.

Referencoj

Vidu ankaŭ