Muri (distrikto)


La distrikto Muri estas administra unuo de Kantono Argovio. Ĝi havis 30538 loĝantojn la 31-an de decembro 2007. Ĝia ĉefloko estas la samnoma komunumo Muri.

Muri
Blazono de Muri
Monaĥejo Muri
Mapo de la distrikto Muri
Distriktoj de Kantono Argovio
Kantono Argovio
ĈeflokoMuri
Geografia situo667709 / 235470 (mapo)47.2666666666678.333333333333347° 16′ N, 8° 20′ O; CH1903: 667709 / 235470 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj30538  (2007-12-31)
Areo138,96 km²
Loĝantardenseco219,76 loĝantoj/km²
Federacia Kodo1908
vdr

Geografio

La distrikto Muri situas en la sudoriento de Kantono Argovio. Ĝian orientan limon formas la rivero Reuss de la suda pinto ĝis tute en la nordo. La distrikto etendiĝas sur areo de 138,96 km².

Najbaraj distriktoj

La distrikto Muri limas en nordo al la distrikto Bremgarten, en oriento al la distrikto Affoltern (Kantono Zuriko), en sudoriento al Kantono Zugo (kiu ne havas distriktan subdividon), en sudo al la distrikto Lucerno (Kantono Lucerno), en okcidento al la distrikto Hochdorf (Kantono Lucerno), kaj en nordokcidento al la distrikto Lencburgo.

Historio

Dum mezepoko en la regiono ĉirkaŭ Muri regis la Habsburgoj. Plej grava bienposedanto en Muri kaj la ĉirkaŭaj vilaĝoj estis la Monaĥejo Muri, kiu estis ankaŭ ĉiam la centro de la regiono. Kiam en la jaro 1415 Argovio estis konkerita fare de la Svisa Ĵurkomunumo la teritorio de la hodiaŭa distrikto Muri konkgruis kun la ekstera parto de la Libera Distrikto, kiu estis teritorio sub komuna regado kaj servuto de la tiamaj membroj de la Svisa Ĵurkomunumo. La distrikto Muri estiĝis 1798 post la Helveta Revolucio kiel distrikto de la helveta Kantono Baden kaj en 1803 fariĝis distrikto de la nova Kantono Argovio, al kiu la kantono Baden estis integrita. Antaŭ la helveta revolucio la hodiaŭa distrikto formis parton de la tiel nomita Libera Distrikto (germane Freiamt) de la Grafejo Baden, nomo kiu ĝis hodiaŭ konserviĝis por la regiono.

Trafiko

Tra la distrikto pasas la fervojlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Lencburgo al Rotkreuz, linio de la iama Sudfervojo. Por la fajna distribuo zorgas diversaj poŝtaŭtolinioj. Pri aŭtoŝosekonekto la distrikto ne disponas.

Komunumoj de la distrikto Muri

La distrikto Muri konsistas el 19 komunumoj (stato 2013). Jen la aktuala listo:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Abtwil7264.144221
Aristau12838.644222
Auw15598.614223
Beinwil (Freiamt)102511.294224
Besenbüren5922.384226
Bettwil5734.254227
Boswil237511.784228
Bünzen9545.774229
Buttwil11644.614230
Dietwil10725.494231
Geltwil1883.284232
Kallern3162.674233
Merenschwand334913.514234
Mühlau9975.524235
Muri667012.344236
Oberrüti12135.374237
Rottenschwil8264.494238
Sins368620.284239
Waltenschwil22754.544240
Totale (20)30'538138.961908

Iamaj komunumoj de la Distrikto Muri

La komunumo Benzenschwil kun efiko de la 1-a de januaro 2012 estis integrita al la komunumo Merenschwand:

BlazonoNomoLoĝantoj
(2007-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Benzenschwil5472.464225

Eksteraj ligiloj