NBC News

sekcio pri novaĵoj de la amerika televida kaj radia servo NBC

NBC News - prononco laŭ sistemo IFA [ˌɛnbˌiːsˈiː nˈuːz] estas la sekcio pri novaĵoj de la amerika televida kaj radia servo NBC, mallonge por National Broadcasting Company. Ĝi same estas informa retejo pri novaĵoj. NBC News elsendis la unuan regule planitan novaĵprogramon en amerika radielsenda televidhistorio la 21-an de februaro 1940.

NBC News
retgazeto • televidkanalo • faka televida kanalo • produkta kompanio vd
Dum21-a de februaro 1940 - nekonata/nuntempe
SidejoNov-Jorko
LandoUsono
Posedata deNBCUniversal vd
filiaj kompaniojEuronews SA vd
TTTOficiala retejo
vdr
la nubskrapulo 30 Rockefeller Plaza, parto de la Rockefeller Center

La sekcio estas parto de la firmaa grupo NBCUniversal News, posedata de la konzerno Comcast. La grupo NBCUniversal News ankaŭ konsistas el MSNBC, la 24-hora ĝenerala novaĵkanalo de la reto, komercaj kaj konsumantaj novaĵkanaloj CNBC kaj CNBC World, la hispanlingva Noticias Telemundo kaj la eŭropa kanalo Sky News bazita en Britio. La elsendoj de la grupo estas produktitaj kaj elsenditaj de la nubskrapulo 30 Rockefeller Plaza, la ĉefsidejo de NBCUniversal en Manhatano, Novjorko, kiu estas parto de konstraĵa komplekso nomata Rockefeller Center.

Eksteraj ligiloj