Nacia Parko Los Nevados

La Nacia Parko Los Nevados (en hispana Parque Nacional Natural de Los Nevados), estas nacia parko en la Centra Montaro de la Andoj de Kolombio. Ĝi fondiĝis en jam ekzistinta nacia parko fare de la kolombia registaro en 1985. Tiu Parko kovras areon de 58,000 hektaroj (580 km2) totale,[1] inklude la nordorientan parton de Kindio.

Nacia Parko Los Nevados
nacia parko [+]

LandoKolombio

Supermara alteco4 092 m [+]
Koordinatoj, 75° 22′ 0″ U (mapo)4.8-75.3666674° 48′ 0″ N, 75° 22′ 0″ U (mapo) [+]
Akvokolektejo614,34 km² (61 434 ha) [+]
Areo614,34 km² (61 434 ha) [+]

Nacia Parko Los Nevados (Kolombio)
Nacia Parko Los Nevados (Kolombio)
DEC
Map
Nacia Parko Los Nevados

Vikimedia Komunejo:  Parque Nacional Natural de los Nevados [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Valo Kokora en la Nacia Parko Los Nevados

Ĝi estas la ĉefa loko de la nacia arbo kaj simbolo de Kolombio, nome la kindia vaksopalmo (Ceroxylon quindiuense), same kiel de ampleksa vario de alia flaŭro kaj faŭno (kelka endanĝerita), ĉiu el kiu estas protektita laŭ la statuso de la nacia parko. La parko kaj la najbara urbo Salento estas inter plej popularaj turismaj allogoj en Kolombio.

La 5 300 m alta vulkano Nevado del Ruiz dominas Los Nevados. La neaktiva vulkano Nevado del Kindio estas 4 760 m alta.

El 55 protektitaj areoj en Kolombio,[2] Los Nevados estas la tria plej vizitata en 2009, kun 50,045 vizitantoj. Plej vizitata estis la Nacia Parko Koraloj Rosario kaj San Bernardo sekve de la Nacia Parko Tajrona.[3]

Notoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj