Nacia centrejo pri scienca esploro

Franca instituto de la scienca esplorado

La Nacia Centrejo pri Scienca Esploro (france Centre national de la recherche scientifique, CNRS) kun sidejo en Parizo estas la plej granda publika organizaĵo en Francio, kiu laboras pri ĉiuj sciencaj branĉoj: de socia scienco ĝis astronomio, biologio, ekologio, fiziko, ĥemio, informadiko, inĝenierarto kaj matematiko[1]. Kun pli ol 32000 sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj, la CNRS famas internacie per siaj fruktaj esploroj. 21 Nobel-premiitoj, 12 Fields-premiitoj, 1 Turing-premiito kaj 1 Abel-premiito laboris en ĝi[2]. La organizaĵo ekzistas tra la mondo en pli ol 76 landoj kaj laboras internacie kun pli ol 36 laborejoj[3]. Koncerne la grandskalajn projektojn, la CNRS kontribuas por esploraj instalaĵoj kiel teleskopoj, partiklaj akceliloj, supraj komputiloj kaj grandaj datumbazoj[4]. Administre, la instituto dependas de la Ministerio pri Supera Instruado kaj Esploro.

Nacia centrejo pri scienca esploro
emblemo
Centrejo de Odeillo en Francujo. Ĉe flanko de tiu scienca centrejo estas suncentralo, kiu havas spegulojn por reflekti la sunlumon.
Centrejo de Odeillo en Francujo. Ĉe flanko de tiu scienca centrejo estas suncentralo, kiu havas spegulojn por reflekti la sunlumon.
publika esplora institucio en Francio • esplora institucio • eldonejo de malfermita aliro • interreta datenbanko
Komenco19-a de oktobro 1939
AntaŭeCentre national de la recherche scientifique appliquée vd
Geografia situo, 2° 15′ 50″ O (mapo)48.84772.26448° 50′ 52″ N, 2° 15′ 50″ O (mapo)
Lando(j)Francio vd
SidejoParizo
Nacia centrejo pri scienca esploro (Parizo)
Nacia centrejo pri scienca esploro (Parizo)
DEC
Nacia centrejo pri scienca esploro
Nacia centrejo pri scienca esploro
Map
Nacia centrejo pri scienca esploro
Tiposcienco (scienca esploro)
MotoTranspasu ĉiujn limojn
Fondinto(j)Jean Perrin, Jean Zay
Ĉefestro(j)Antoine Petit • Alain Fuchs • Anne Peyroche vd
Membro deKonsorcio Couperin • Konfederacio de Malfermite Atingeblaj Deponejoj • Renater • ORCID • DataCite • Internacia Koalicio de Bibliotekaj Konsorcioj • European Network of Research Integrity • Research Data Alliance • Asocio Universitata de Franclingvio • Coalition for Advancing Research Assessment • European Open Science Cloud Association vd
Estr(ar)oAntoine Petit
Buĝeto3 400 000 000 €
Buĝetfontosubvencio
Dungitaro32 000
Lingvoj

franca lingvo

FiliojInstitut national de physique nucléaire et de physique des particules • INSU • Institute of Biological Sciences • Institut de chimie • Ecology and Environment Institute • Instituto de Sciencoj Homaj kaj Sociaj • Institute of Information Sciences and their Interactions • Institute of Engineering and Systems Science • National Institute of Mathematical Sciences and their Interactions • Institute of Physics • Délégation Bretagne et Pays de la Loire • Direction Générale Déléguée aux Ressources • CEA Paris-Saclay • Laboratoire d'Annecy-le-Vieux de Physique Théorique • Centre de Compétences NanoSciences Ile-de-France • Cancer Research Center of Toulouse • Direction Générale Déléguée à la Science • Centre de Recherches Critiques sur le Droit • Centre Max Weber • Diplomatique • Fédération Informatique de Lyon • Institut de Linguistique Française • Institut de Recherche sur l'Architecture Antique • Institute Of Science De L'homme • Institut d'Histoire des Représentations et des Idées dans les Modernités • Institut Supérieur pour l'Etude des Religions et de la Laïcité • Laboratoire Aménagement Economie Transports • Laboratoire de recherche historique Rhône-Alpes • LIRIS • Maison de l'Orient et de la Méditerranée • Triangle • Sciences et Technologies des Cultures et Sociétés Numériques • TULDM • Fédération et Ressources sur l'Antiquité • CRIL • Laboratoire de Chimie • European Institute for Marine Studies • Centre for Breton and Celtic Research • centre André-Chastel • Laboratoire de l'Informatique du Parallélisme • Sciences, Philosophie, Histoire • Institute of Analytical Sciences • Centre pour l'édition électronique ouverte • CEVIPOF • Institut Clément Ader • Centre pour la communication scientifique directe • Institut du cerveau et de la moelle épinière • Centre d'études alexandrines • Institut de Mathématiques de Toulouse • Laboratoire Takuvik • UMR TREE • Marcel Mauss Institute • Metabolic and systemic aspects of oncogenesis for new therapeutic approaches • matematika biblioteko Jacques Hadamard • laboratorio "BioÉmergences" • biomolekula esplora laborejo "BioCIS" • neurobildiga esplora laborejo • Centre Borelli • Centre de nanosciences et de nanotechnologies • Centre de recherches sociologiques sur le droit et les institutions pénales • Multimodal imaging center • Chemistry and modeling for cancer biology • astrofizika esplora laborejo AIM • Fluids, Automatic and Thermal Systems (FAST) Laboratory • esplora laborejo genoma metabolismo • esplora laborejo IPSIT • esplora laborejo IRSD • Institut d'Astrophysique Spatiale • Laboratoire de Chimie Physique • Institute of Plant Sciences Paris-Saclay • esplora laborejo IDRIS • Instituto Franca de Bioinformadiko • esplora laborejo IGPS • Instituto Lavoisier de Versajlo • esplora laborejo IPa • Institut photonique d'analyse non-destructive européen des matériaux anciens • Institutions et Dynamiques Historiques de l'Economie et de la Société • onkologia esplora laborejo integreco de genomo • esplora laborejo IGC • Laboratoire Alexander Grothendieck • Q51779965Q51784594Q51781798 • LMT-CACHAN • Laboratoire de Physique des 2 Infinis Irène Joliot-Curie • Laboratory of Plasma Physics • Q51782157Q51784646 • Laboratoire d'imagerie biomédicale multimodale Paris-Saclay • Lasers, Interactions and Dynamics Laboratory • Q109620676Q109620694Q109042513 • House of Simulation • Q109620837Observatorio de Versailles • Rétrovirus Endogènes et Eléments Rétroides des Eucaryotes Supérieurs • Q52605668Q109621540 • Service de Physique de l'Etat Condensé • Q109621785Q51781169 • Laboratory of Systems & Applications of Information & Energy Technologies • Q109621884 • UMS IOGS-CNRS • SOLEIL • Centre méditerranéen de sociologie, de science politique et d’histoire • Computer Science Department vd
PosedatojCahiers de biologie marine • Criminocorpus • Hermès vd
Ĝisdatigo2019
Retejohttp://www.cnrs.fr
Jura formonational public establishment of an administrative nature
vdr

Historio

Originoj de CNRS (1860-1939)

La 19-an de oktobro 1939, dekreto de franca prezidanto Albert Lebrun oficiale kreis la CNRS[5]. Antaŭ 6 semajnoj, la dua mondmilito komenciĝis, kiam Anglio kaj Francio proklamis militon kontraŭ Nazia Germanio pro ĝia invado de Pollando. Tiam, la CNRS ricevis la mision mobilizi ĉiujn francajn sciencistojn. Redaktoro de la ĵurnalo Paris-Midi eĉ skribis ke la CNRS estis "scienca regimento"[6]. Tamen, se la dua mondmilito rapidigis la kreaĵon de la CNRS, tiu instituto venis post longa pripensado kaj multaj reformoj por organizi la sciencan esploron en Francio.

Jean Perrin, fizikisto kaj fondinto de la CNRS.

Dum la Tria Respubliko de Francio, multaj sciencistoj kiel Louis Pasteur kaj Marie Curie bedaŭris ke, organizo kaj monhelpo mankas al la scienca esploro[7][8]. En la jaro 1926, la fizikisto Jean Perrin ricevis la Nobel-premion pri fiziko. La sekvantan jaron, li konstruigis la IBPC, kiun Edmond de Rothschild financis[9]. En la jaro 1930, Jean Perrin akiris de la franca registaro, kies ĉefministro estis Edouard Herriot, novan sciencan organizaĵon kiu nomiĝis la Nacia Kaso pri Scienco. En la jaro 1933, por orienti sciencan politikon, Jean Perin akiris la organizaĵon nomatan la Supera Konsilio pri Esploro sub la nova registaro, kies ĉefministro estis Edouard Daladier. Finfine, en la jaro 1935, la Nacia Kaso pri Scienco renomiĝis la Nacia Kaso pri Scienca Esploro, kiu estis origine la mallongigo CNRS en la franca lingvo[10].

Jean Zay, politikisto kaj fondinto de la CNRS.

En la jaro 1936, post la politika venko de la Popola Fronto, la ĉefministro Léon Blum elektis Jean Zay-n kiel ministron pri la nacia edukado. Jean Zay tuj kreis la Ĝeneralan Subsekretariejon de la Registaro pri scienca esploro kaj elektis la fizikistinon Irène Joliot-Curie-n por direkti ĝin. Ŝi akceptis la proponon kondiĉe ke, ŝi laboru en ĝi nur dum 3 monatoj. En septembro 1936, ŝi prezentis laŭplane sian demisian leteron al Jean Zay[11][12]. Tiam, Jean Perrin anstataŭis ŝin kaj prenis la oficon de subsekretario. En la jaro 1938, li prezidis la estraron de nova scienca organizaĵo, nomita la Centra Servo pri Scienca Esploro[13]. La direktoro estis Henri Laugier kaj poste, la 19-an de la oktobro 1939, la organizaĵo fariĝis la CNRS[14].

Okupado, rezistado kaj liberigo (1939-1945)

Dum la stranga milito, inter septembro 1939 kaj majo 1940, la CNRS enhavis 40 laborejoj kaj iom pli ol 600 dungitojn kiuj estis sciencistoj, inĝenieroj kaj teknikistoj, laborantaj ĉefe en pariza regiono[15]. Valoraj esploroj de sciencistoj kiel Louis Néel, ekzemple, ebligis protekton de francaj ŝipoj kontraŭ germanaj minoj dum la milito: apud francaj marbordoj, Germanio metis magnetajn minojn kiuj eksplodis, kiam ŝipoj el metalo proksimiĝis. Konceptinte efikan procedon por imunigi metalon, la inventado de Louis Néel preventis minajn eksplodojn[16].

Sed en majo de 1940, la germana ofensivo venkis Francion. Tiam, dum la germana okupado, scienca mobilizo ĉesis. La reĝimo de Vichy estrata de la franca militisto Philippe Petain, kiu subtenis Nazian Germanion, malfaciligis sciencajn esplorojn: la 30-an de oktobro 1940, la 68 jara fizikisto Paul Langevin, suspektita subteni studentan proteston, estis arestita kaj malliberigita[17]. Pro la antisemitismo de la nazia ideologio, kiu persekutis judojn, la fondinto de la CNRS, Jean Zay, estis malliberigita la 4-an de oktobro 1940 kaj murdita la 20-an de junio 1944[18][19].

Pro sia partopreno en la rezista movado, la fizikisto Frédéric Joliot, kiu fundis la novaĵleteron "Université Libre" kun aliaj rezistoj[20], estis arestita en la 29-an de junio 1941 kaj kondukita en la ĉefa oficejo de la Gestapo, kie oficisto de SS pridemandis lin. Wolfgang Gentler, germana sciencisto kaj amiko de Frédéric Joliot, intervenis kaj sukcesis por liberigi lin[21]. Krom sia rezista agado, Frédéric Joliot prelegis fizikajn kurzojn kaj renkontis industriistojn, al kiuj li prezentis sian vidpunkton pri rilato inter scienca esploro kaj industrio. En la jaro 1943, konsilite de Paul Langevin, Frédéric Joliot proponis sian kandidaton por la Akademio de Sciencoj, kies ano li fariĝis.

Dum la jaro 1944, li publikigis siajn esencajn sciencajn esplorojn kaj kontribuis en la liberigo de Francio, preparinte bombojn kaj sendricevilojn en sia laborejo[22]. Tiam, la sekretario pri nacia edukado, Henri Wallon, elektis Frédéric Joliot-n kiel direktoron de la CNRS la 20-an de aŭgusto 1944. Frédéric Joliot deziris ke la CNRS fariĝu organizaĵo, kiu kunordigos ĉiujn sciencajn esploroj en Francio; sed li neniam sukcesis[23]. La dua mondmilito oficiale finiĝis, kiam Germanio kapitulacis la 8-an de majo 1945. Post kelkaj tagoj, Charles De Gaulle, prezidanto de la provizora registaro, ordonis al Frédéric Joliot kaj Raoul Dautry la kreadon de organizaĵo por evoluigi la nuklean energion en Francio. La 18-an de oktobro, la Konsilo de ministroj ordonis la kreadon de la Komisarejo pri la atomia ernergio (CEA)[24][25].

Organizo

En 1966 por kompletigi la mankojn de la scienca esploro inter la francaj laborejoj, la CNRS proksimiĝis al la universitatoj, kreante la statuton de «asociitaj laborejoj». Tiu leĝo garantiis la kunlaboron pri la sama scienca esploro inter la CNRS kaj la universitatoj.

Hodiaŭ, tia kunlaboro reprezentas pli ol 90% de la sciencaj esploroj de la CNRS kaj ĝi nomiĝas UMR, signifanta "Unité mixte de recherche" en la franca lingvo kaj "Esplora miksita unito" en Esperanto.[26] Ekzemple, la "UMR 8212" reprezentas la "Laborejo pri sciencoj de klimato kaj medio", kiu partoprenigas laborejojn de la CEA, la CNRS kaj la UVSQ (Universitato de Versaille Saint-Quentin)[27].

Medaloj de CNRS

Ĉiujare la CNRS atribuas premiojn al sciencistoj, kiuj disfamigas la instituton per iliaj eksterordinaraj laboroj:

  • La ora medalo honoras la laboraron de fama sciencisto.
  • La novaĵa medalo premias unu laboron pri ekonomio, sociologio, teknologioterapio.
  • La arĝenta medalo rekompencas sciencistojn, kiuj jam internacie famas.
  • La bronza medalo premias la unuan laboron de multepromesa sciencisto.
  • La kristala medalo honoras dungitoj, kiu helpas la sciencan esploron en la CNRS.
  • La kristala kolektivo premias dungitoj, kiu kontribuas por rimarkinda kolektiva projekto en la CNRS.

Sur ĉiu medalo estas skribita frazo de Henri Poincaré pri la scienca malkovro : "Penso estas nur fulmo en longa noktomezo, sed tiu fulmo estas ĉio."[28]

Elektitaj membroj

Referencoj