Nancy Drew

Nancy Drew [nansi drju] estas fikciulo kreita de la usona verkisto Edward Stratemeyer, kiu aperis la unuan fojon en eldono en 1930. Nancy Drew estas 18-jara (komence 16-jara) knabino kaj engaĝita amatora detektivo kiu estis ĉefrolulo de pluraj serioj de romanoj de mistero por infanoj kaj adoleskantoj, kiuj estis skribitaj de pluraj fantomaj verkistoj sub la komuna pseŭdonimo «Carolyn Keene»[1].

Nancy Drew
fikcia homo • literatura rolulo • filma rolulo • fikciulo en televida serio
Kreita deEdward Stratemeyer
Verkoserioj Nancy Drew Mystery Stories, Nancy Drew Files, Girl Detective, ...
Rolita deBonita Granville, Emma Roberts
Informoj
Seksoina
NaciecoUsonoKanado
LoĝlokoRiver Heights
Okupoamatora detektivo
PatroCarson Drew
Amikojamikinoj Bess Marvin kaj George Fayne; fianĉo Ned Nickerson
vdr

Dum paso de la tempo, la juna detektivo evoluis samtempe kun la kulturo kaj la preferoj de la usonaj konsumantoj. Ekde 1959, la libroj pri Nancy Drew spertis profundajn reviziojn kun la celo forigi rasismajn stereotipojn, atingante diskuteblajn rezultojn.[2][3][4] Ĉi-rilate, pluraj specialistoj konsentas ke dum la revizio, la originala heroino, karakterizita esence de sia sincereco, fariĝis pli modera kaj obeema, krom konvencia kaj pudora.[5] En la 1980-aj jaroj, kreiĝis nova serio, Nancy Drew Files, kun Nancy pli profesia kaj plenaĝa, kaj kun iom da romantika enhavo.[6] La originala serio, Nancy Drew Mystery Stories, finiĝis en 2004, kaj anstataŭe lanĉis sin nova nomita serio Girl Detective, kiu konstituas version ĝisdatigitan de la persono, kiu nun stiras hibridan veturilon kaj uzas poŝtelefonon. Alia trajto kiu variis rimarkinde kun la paso de la jaroj estas la bildo de la detektivo, kiu pasis de esti juna kuraĝa kaj aktiva al timema kaj pasiva virino.[7] Malgraŭ ĉiuj tiuj ŝanĝoj, la detektivo adoleskanto daŭre estas populara en la tuta mondo: oni vendis almenaŭ 80 milionojn da ekzempleroj de ŝiaj libroj, kiuj estis tradukitaj al pli ol 45 lingvoj.[8]

Nancy Drew aperis en kvin filmoj, kvar de tiuj fine de la 1930-aj jaroj, ĉefroligitaj de la aktorino Bonita Granville, kaj pli unu en 2007, kun Emma Roberts en la rolo de Nancy.[9][10] Same estas la centra rolulo de du televidaj programoj kaj multnombraj komputilaj ludoj, same kiel de granda vario de produktoj tutmonde.

Personeco

Konsentite al Bobbie Ann Mason: «Nancy Drew estas tiel interesa kiel iu Mata Hari».[11]

Nancy Drew estas detektivo, ŝi aĝas 18 (16 en la unuaj versioj) kiu loĝas en vilaĝo en River Heights, kune kun sia patro, la advokato Carson Drew, kaj sia dommastrino, Hannah Gruen.[12][13] Ŝia patrino mortis kiam ŝi aĝis tri jarojn (dek jarojn en la originala versio). La junulino ne frekventas lernejon nek posedas postenon, tial pasigas la tempo solvante misterojn, kelkajn de tiuj ŝi rekontas hazarde, aliajn kiel juraj kazoj de sia patro.[14] En la plejmulto de ŝiaj aventuroj, ŝin akompanas ŝiaj du plej bonaj amikinoj, Bess Marvin kaj George Fayne, kaj de tempo al tempo ŝia fianĉo Ned Nickerson.

Libroj

La serio de libroj pri Nancy Drew de pli longa daŭro estas Nancy Drew Mystery Stories, kies 175 volumoj estis eldonitaj de 1930 kaj ĝis 2003. Nancy ankaŭ aperis en 124 titoloj de la serio Nancy Drew Files kaj nuntempe estas la heroino de la serio Girl Detective. La rolulo aperas en aliaj serioj kiel Nancy Drew Notebooks kaj Nancy Drew on Campus. Kvankam Nancy estas la ĉefrolantino de ĉiuj ili, la kontinueco de la historio nur konserviĝas ene de ĉiu, ekzemple, en iuj titoloj eldonitaj samtempe en Nancy Drew Mystery Stories kaj Nancy Drew on Campus, Nancy ankoraŭ duopis kun sia fianĉo Ned Nickerson aŭ estis fininta kun li, respektive.

Internaciaj eldonoj

La libroj de Nancy Drew Mystery Stories, Nancy Drew Files kaj Girl Detective estis tradukitaj al pluraj lingvoj, la estimitaj nombroj varias inter 14 kaj 25 malsamaj lingvoj, ŝajne la lasta nombro estas la plej ĝusta versio.[15][16] Krome estis eldonitaj en multaj landoj de Eŭropo, Latin-Ameriko kaj Azio. La rolulo ŝajnas esti pli populara en iuj landoj ol en aliaj. La unua lando kie oni eldonis la librojn ekster Usono estis Norvegio, kie oni eldonas de 1941, kaj poste Danio de 1958 kaj ankaŭ Francio de 1955.[17][18] Aliaj landoj, kiel Estonio, ili ĵus komencis presi la librojn de Nancy Drew en la jaro 2000.[16][19] La unuan libron de Nancy Drew tradukita al la hispana oni eldonis en Argentino en 1963.[20] En Hispanio oni eldonis iujn titolojn en 1972[21][22]

La nomon de Nancy ofte oni modifas en la tradukadoj: en Francio estas konata kiel Alice Roy, en Svedio kiel Kitty Drew, en Finnlando kiel Paula Drew; en Norvegio la serio de libroj havas la nomon de Frøken Detektiv (fraŭlino detektivo), kvankam la nomo de la heroino daŭre estas Nancy Drew.[16][23] En Germanio, en fruaj tradukoj Nancy estas germana studento de juro nomita Susanne Langen[24]. Pli postaj eldonoj uzis la originalan nomon Nancy Drew.

La nomon de alia persono, George Fayne, oni modifis ankoraŭ pli ofte, ŝi estis nomita Georgia, Joyce, Kitty aŭ Marion. La kovrilon kaj la ordon de la serioj oni kutimas modifi kaj en multaj landoj nur estas disponeblaj limigita nombro de libroj.

Referencoj

Bibliografio