New Scientist

New Scientist (Nova Sciencisto) estas ĉiusemajna sciencpopulariga revuo en la angla lingvo. Ekde 1996 funkcias ankaŭ retejo, kie publikigataj estas aktualaj esploroj en scienco kaj teĥnologio por vasta legantaro.

New Scientist

emblemo

revuo
Specointerfaka revuo
Ĝenroscienca popularigo
Periodecoĉiusemajne

PosedantoReed Business Information
Establodato1956
Posedata deRELX Group vd
StaboLondono,  Britio
ISSN0262-4079

Retejonewscientist.com
vdr

La revuo estis lanĉita en 1956[1] kaj estas publikigata fare de la eldonejo Reed Business Information. La centra oficejo situas en Londono, publikigataj estas usona, brita, aŭstralia kaj rusia eldonoj.

Distinge de la revuoj Science kaj Nature, New Scientist publikigas ankaŭ artikolojn kiuj ne estis kolege reviziitaj[2]. Enhavo de la revuo varias disde aktualaj esploroj kaj sciencaj novaĵoj ĝis spekulaĵoj pri teĥnikaj kaj filozofiaj temoj.

Referencoj

Eksteraj ligiloj