Nijolė Žambaitė
Nijolė Žambaitė (naskiĝis la 30-an de marto 1954 en Kaunas, Litovio) estas ekonomikisto, diplomato, doktoro pri sociaj sciencoj, prelegantino kaj havanta la diplomatian rangon de eksterordinara kaj plenrajta ambasadoro i.a. en Belgio (2006 - 2011) kaj Luksemburgio ( 2007-2011). Ŝi parolas plurajn lingvojn interalie Esperanton.
Nijolė Žambaitė | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de marto 1954 (70-jaraĝa) en Kaŭno |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Litovio |
Okupo | |
Okupo | ekonomikisto |
Ŝi estas kunaŭtoro de pli ol 50 esplorartikoloj, sciencaj artikoloj kaj de la libro "Rinkos ekonomika ir valstybės reguliavimas" (Merkata ekonomio kaj ŝtata reguligo) eldonita en 1989.
En 1990 ŝi estis unu el la fondintoj de la Laisvosios Rinkos Instituto (Libera Merkata Instituto)[1].
Honoro
Ŝi ricevis la Kavaliran Krucon de la Merita Ordo por Litovio
Lingvoj
Ŝi deklaras bonan scion de Esperanto. Krom la anglan, la polan kaj la rusan ŝi iom parolas ankaŭ la francan.
Referencoj
Ekstera ligilo
La homoj de la jarmilo.[rompita ligilo] NIJOLĖ ZAMBAITĖ[rompita ligilo]