Norderney

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Norderney estas insulo - kaj sur ĝi urba komunumo - en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la urba komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Aurich de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la urba komunumo havis 5992 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon.

Norderney
Blazono
Norderney (Germanio)
Norderney (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio • coastal spa
Administrado
Federacia landoMalsupra Saksio
DistriktoDistrikto Aurich
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo04932
Poŝtkodo26548
Aŭtomobila kodoAUR
Oficiala Municipokodo03452020
Subdivido2 urbopartoj: Fischerhafen kaj Nordhelm
Politiko
KomunumestroKlaus-Rüdiger Aldegarmann
Adreso de la administrejoStadt Norderney
Am Kurplatz 3
Demografio
Loĝantaro5992 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo, 7° 9′ O (mapo)53.7072222222227.146944444444453° 42′ N, 7° 9′ O (mapo)
Alto super la marnivelo5 m
Areo26,3 km²
Oficiala retejohttp://www.stadt-norderney.de
vdr

Rilatoj al Esperanto

Fine de decembro 2023 kaj komence de la nova jaro 2024 la silvestra renkontiĝo Luminesk' de Germana Esperanto-Asocio okazis sur la insulo. Ne nur movadanoj de norda Germanio kaj Nederlando, sed eĉ esperantistoj el fora Israelo trovis la vojon tien, per ŝipo kiu nur veturas je plej alta tajdo tra la vadomaro. Kaj lige al la renkontiĝo multaj esperantistoj konsciiĝis, kaj ankaŭ sur la najbara orientfrisa insulo Baltrum vivas juna esperantistino - kutime la esperantistoj supozas ke ili ĉiuj vivas en grandaj urboj, kaj ne en solecaj insuloj en la norda maro...