Nukleata acido

Nukleata acidonuklea acido estas biomolekulo, kiu permesas ke la plej rimarkindaj ecoj de vivantaj ĉeloj kapablas reprodukti preskaŭ ekzaktajn replikojn (duoblaĵojn) de si mem tra centoj kaj miloj da generacioj. Tia procezo postulas, ke certaj tipoj de informoj estu transdonataj senŝanĝe de unu generacio al la sekvanta.

Nukleaj acidoj RNA (maldekstre) kaj DNA (dekstre).

Nukleata acido

La transdono de necesa genetika informo al novaj ĉeloj efektiviĝas persubstancoj nomataj nukleaj acidoj.

Tiuj nukleaj acidoj prezentas kodigitan informon same kiel vortoj en libroprezentas informon. La preskaŭ senlima varieco de eblaj strukturojebligas al nukleaj acidoj reprezenti la kvantegon da informoj, kiu devasesti transdonita al en vivanta organismo. Ĉi tiu informo regas la hereditajntrajtojn de la nova generacio kaj ankaŭ multajn el ĝiaj viv-procezoj.

Tipoj de nukleataj acidoj

Ribonukleata acido (RNA); desoksiribonukleata acido (DNA)

Oni klasas la nukleajn acidojn en du kategoriojn: ribonukleajn acidojn(RNA), troviĝantajn ĉefe en la citoplasmo (fluido) de vivantaj ĉeloj kaj desoksiribonukleajn acidojn (DNA), troviĝantajn en lanukleoj de ĉeloj (ĉelkerno).

La mekanismon, per kiu organismo transdonas genetikan informon de unugeneracio al alia dum dividiĝo de ĉelo, regas DNA. La DNA, kunlabore kunRNA, respondas pri la biosintezo de la diversaj tipoj de proteinoj bezonatajde la organismo. Scio de la strukturo de nuklea acido estas antaŭkondiĉopor kompreni kiel tiaj molekuloj faras siajn taskojn.

Strukturo de nukleata acido

Vidu Nukleobazo

Nukleotidoj polimeriĝas, formante nukleajn acidojn per eksteraj ligoj. Kaj la sukera kaj la fosfata restaĵoj de nukleotido havas OH-grupojn disponeblajn por tia reakcia procezo, por sinsekvo de kvar nukleotidoj. La polinukleotido entenas lasukeron desoksiribozo, kaj tial la ricevita segmento de nukleata acido venas el DNA.

nukle-acida ĉefĉenoEn polinukleotido aŭ nukleata acido, la ĉeno de alternaj fosfataj kaj sukeraj unuoj, el kiu elstaras diversaj heterociklaj bazoj, nomiĝas la nukle-acida ĉefĉeno.

Pro tio, ke la ĉefĉena strukturo laŭlonge de la ĉeno ne varias, polinukleotida strukturo povas esti oportune mallongigita per tio, ke oni donas nur la sinsekvon de la bazoj laŭlonge de la ĉefĉeno. Ekzemple, TGCA prezentas la tetranukleotidon, en kiu la nukleobazo elstarantaj el la ĉefĉeno estas timino, guanino, citozino, kaj adenino.

Nukleaj acidoj ankaŭ havas certagrade kompleksajn tri-dimensiajn strukturojn simile al la strukturoj de proteinoj. La akceptitan DNA-strukturon proponis en 1953 usona biologo J.D. Watson /ŭotsn/ kaj angla sciencisto F.H.C. Crick /krik/, scienca kontribuaĵo kiu alportis al la eltrovintoj la premion Nobel pri medicino kaj fiziologio en 1962. Laŭ la propono de Watson kaj Crick, DNA ekzistas en la formo de du polinukleotidaj ĉenoj volvitaj ĉirkaŭ si en duopa helica strukturo. La unika trajto de ilia proponita strukturo estas la maniero per kiu la ĉenoj estas kuntenataj en la duopa helico. Watson kaj Crick teoriumis ke la DNA-strukturo stabiliĝas per hidrogenaj ligoj inter la bazoj etendiĝantaj internen el suker-fosfataj ĉefĉenoj. La strukturoj de la bazoj estas tiaj, ke la adenino ĉiam ligiĝas al timino per du hidrogen-ligoj, kaj guanino ĉiam ligiĝas al citozino per tri hidrogen-ligoj. La du polinukleotidaj DNA-filamentoj, kuntenataj per ĉi tiuj komplementaj bazoparoj (adenino ligita al timino,kaj guanino ligita al citozino), havas tiel nomatajn komplementajn sinsekvojn. La proponita pariĝo de la bazoj estas subtenita de DNA-analizoj, kiuj montras ke adenino kaj timino ĉiam troviĝas laŭ proporcio 1:1, kiel ankaŭ citozino kaj guanino.