Nusch Éluard

franc-germana aktorino, modelo, varietea artisto kaj muzo de la superrealistoj

Nusch Éluard (naskiĝis la 21-an de junio 1906 en Mühlhausen, Alzaco, tiam parto de la Germana Regno, nun Mulhouse; mortis la 28-an de novembro 1946 en Parizo; naskiĝonomo Maria Benz) estis franc-germana aktorino, modelo, varietea artisto kaj muzo de la superrealistoj. Ŝi estis la dua edzino de la poeto Paul Éluard.

Nusch Éluard
Persona informo
Nusch Éluard
Nusch Éluard
NaskonomoMaria Benz
Naskiĝo21-an de junio 1906 (1906-06-21)
en Mühlhausen, Alzaco
Morto28-an de novembro 1946 (1946-11-28) (40-jaraĝa)
en Parizo
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perapopleksio vd
TomboTombejo Père-Lachaise vd
Lingvojgermanafranca vd
ŜtatanecoFrancioGermanio vd
Familio
Edz(in)oPaul Éluard vd
AmkunuloPablo Picasso vd
Profesio
Alia nomoNusch Éluard vd
Okupoarta manekenoaktoro • muzo • aktobato vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Nusch Éluard en fotoj kaj pentraĵoj
(eksteraj retaj ligiloj)

Maria Benz, prononco [maRIa BENC], konata kiel "Nusch" [nuŝ], komencis sian karieron en Berlino kiel aktorino en teatro kaj varietaj produktadoj. Sur scenejo ŝi ludis pli malgrandajn rolojn en teatraĵoj de August Strindberg. Ĉirkaŭ 1920 ŝi pozis kiel fotomodelo por poŝtkartoj. Ekde 1920 ŝi aperis kiel akrobatino, hipnotisto kaj aktorino ĉe la Théâtre du Grand Guignol en Parizo kaj laboris kiel modelo. En 1929 ŝi ludis ĉe la teatrejo de Zuriko kaj renkontis Max Bill, kiu estis revenanta al Zuriko de la Bauhaus Dessau, volis edziĝi kun ŝi kaj karesnomis ŝin "Nusch" laŭ unuakta opero komponita de Paul Hindemith, Das Nusch-Nuschi (1921) - nomon kiun ŝi poste konservis.

En 1930 ŝi reiris al Francio kaj ekkonis René Char kaj Paul Éluard kiu prezentis ŝin al la rondo de parizaj superrealistoj. Tiutempe ŝi pozis kiel modelo por Man Ray. En la mez-1930-aj jaroj, Man Ray publikigis la librojn Facile (france, signifo ĝuste "facile", kun Paul Éluard, 1935) kaj La Photographie n'est pas l'art ("fotografio ne estas arto", kun André Breton, 1937) en kiuj li uzis per tro la lumigo fremdigitajn fotojn de la nuda Nusch Éluard. [1] Kun Paul Éluard, kiu ĵus disiĝis de sia edzino Gala Dalí - la geedziĝo estis divorcita en 1932 - ŝi komencis amrilaton. Nusch kaj Paul Éluard geedziĝis en 1934, nur semajnon post la geedziĝo de André Breton kaj Jacqueline Lamba, por substreki la reciprokan amikecon. Nur kvar jarojn poste, Breton forpermesus Paul Éluard de la grupo de superrealistoj.

Alia daŭra amikeco estiĝis el renkontiĝo kun Pablo Picasso. Kune kun Picasso, lia tiama partnero Dora Maar, same kiel Man Ray, Adrienne "Ady" Fidelin kaj Lee Miller, la Éluard pasigis siajn somerajn feriojn en Mougins, la posta pensiulejo de Picasso. La fotistino Dora Maar kaj Nusch estis bonaj amikoj. Maar jam faris kelkajn el ŝi en la 1930-aj jaroj, kaj Nusch poste ankaŭ sidis kiel modelo por kelkaj portretpentraĵoj por Picasso. Foje ŝi laŭdire havis amaferon kun li.

Ĉirkaŭ 1940 la geedzoj Éluard revivis en Parizo. Kiam la urbo estis okupita de la armeo de Nazia Germanio, ili aliĝis al la franca rezistado. En 1942 Paul Éluard remembriĝis al la Franca Komunista Partio; dume Nusch disdonis liajn subfosajn poemojn, kaŝitajn en sukerujoj.

Literaturo

  • Whitney Chadwick: Women Artists and the Surrealist Movement, angle: Virinaj Artistoj kaj la Superreala Movado, eldonejo Thames & Hudson, Londono 1991, represo 2002, ISBN 0-500-27622-6
  • Chantal Vieuille: Nusch, portrait d’une muse du Surréalisme, france: portreto de superreala muzo, eldonejo Artelittera, Parizo 2010, ISBN 978-2-9536249-0-8

Referencoj