Saltu al enhavo
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el OKA Asajiro)
Oka Asajiro
Persona informo
Naskiĝo18-an de novembro 1868 (1868-11-18)
en Gubernio Ŝizuoka
Morto2-an de majo 1944 (1944-05-02) (75-jaraĝa)
LingvojEsperanto
ŜtatanecoJapanio
Alma materUniversitato de TokioUniversitato Alberto Ludoviko de FrajburgoUniversitato de Lepsiko
Okupo
Okupozoologoesperantistobiologo
vdr

OKA Asajiro 丘 浅次郎 [oka asaĵirō], japano, profesoro de alta pedagogia lernejo de Tokio. Naskiĝis 18 nov. 1868 en Sizuokaken, mortis en 2 majo 1944.

Li estis fama biologo, kiu popularigis Darvinismon en Japanio. Esperantisto de marto 1891, li estis la plej malnova Japana Esperantisto.

OKA ellaboris projekton de internacia lingvo „Zilengo“, 1890, sed tiam ne publikigis ĝin.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.