Oceana transportbendo

ĉirkaŭfluo de marakvo pro gradientoj de temperaturo kaj enhavo de saloj

La oceana transportbendotermohalina cirkulado, estas procezo en kiu akvo estas transportata inter la diversaj oceanoj. La transportbendo kaŭzas kelkajn el la diferencoj en la akvopropraĵoj de la oceanoj.

La tutmonda oceana transportbendo sur kontinu-oceana mapo
Termohalina cirkulado

Estas kutime komenci la maran transportilon en la Golfa Marfluo. La varma, sala fluo moviĝas norden laŭ la orienta marbordo de Nordameriko. Pro la intensa malvarmiĝo en la polusa regiono kaj la fakto, ke la akvofluo estas relative densa [1], ĝi sinkas al la fundo de Atlantiko kaj moviĝas suden [2]. Alidirekte, al la antarkta regiono kuniĝas fluo de tre malvarma akvo, kiu subakviĝis pro intensa malvarmiĝo en la Suda Oceano. Same, profunda akvo supreniĝas en la norda Hinda Oceano kaj la norda Pacifika Oceano.

Komence de la transportbendo, la akvo estas relative malvarma kaj tial ebligas la trasportadon de solvita oksigeno en pli alta koncentriĝo. Dank' al ĉi tiu fenomeno estas oksigeno ĉe ĉiu profundo en la oceano. Interalie, la transportbendo kolektas nutraĵojn, kiuj estas rompataj de marvivaro dum konsumado de oksigeno. Kiam la profunda akvo supreniĝas, tiam ili estas riĉaj je nutraĵoj kaj allogas multajn marvivarojn en la areon. Ĉi tiu fenomeno ebligas grandajn areojn de primara produktiveco.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj