Operaco Ten-Go

mararmea operaco far Japanio dum la Dua Mondmilito

Operaco Ten-Go (天號作戰 (Kyūjitai) or 天号作戦 (Shinjitai) Ten-gō Sakusen) estis japana marbatala operacplano en 1945, konsistanta el kvar ebloj. Unua eblo, Operaco Ĉielo Unu (aŭ Ten-iĉi-gō 天一号) iĝis la lasta grava japana marbatala operaco en la Pacifika Fronto de la Dua Mondmilito. La rezulta engaĝiĝo estas konata ankaŭ kiel Batalo de la Orientĉina Maro.

La japana batalŝipo Jamato sinkigata.

En aprilo 1945, la japana batalŝipo Jamato (nome la plej granda batalŝipo en la mondo), kun naŭ aliaj japanaj batalŝipoj, elŝipiĝis el Japanio en intenca atako al la fortoj de Aliancanoj engaĝiĝintaj en la Batalo de Okinavo. La japana forto estis atakita, haltigita, kaj preskaŭ detruita fare de usonaj militaviadiloj portitaj per aviadilŝipoj antaŭ atingi Okinavon. Jamato kaj kvin aliaj japanaj batalŝipo estis sinkigitaj.

La batalo montris la usonan aerhegemonion en la Pacifika Fronto je tiu stadio en la milito kaj la vundeblecon de surfacaj ŝipoj sen aerkovro per aera atako. La batalo montris ankaŭ la pretecon de Japanio memoferi kompletajn ŝipojn, eĉ la plej valorajn el sia ŝiparo, en malespera kamikazaj atakoj cele al haltigo de la avanco de Aliancanoj al la japanaj hejminsuloj.

Bibliografio

  • Feifer, George (2001). "Operation Heaven Number One". The Battle of Okinawa: The Blood and the Bomb. The Lyons Press. ISBN 1-58574-215-5.
  • Garzke, William H.; Dulin, Robert O. (1985). Battleships: Axis and Neutral Battleships in World War II. Annapolis, Maryland: Naval Institute Press. ISBN 0-87021-101-3. OCLC 12613723.
  • Hara, Tameichi (1961). "The Last Sortie". Japanese Destroyer Captain. New York & Toronto: Ballantine Books. ISBN 0-345-27894-1.
  • Jentschura, Hansgeorg; Jung, Dieter; Mickel, Peter (1977). Warships of the Imperial Japanese Navy, 1869-1945. Annapolis, Maryland: United States Naval Institute. ISBN 0-87021-893-X.
  • Ōi, Atsushi (1992). Kaijo Goeisen. Asahi Sonorama. ISBN 4-05-901040-5.
  • Skulski, Janusz (1989). The Battleship Yamato. Annapolis, Maryland: Naval Institute Press. ISBN 0-87021-019-X.
  • Spurr, Russell (1995). A Glorious Way to Die: The Kamikaze Mission of the Battleship Yamato, April 1945. Newmarket Press. ISBN 1-55704-248-9.
  • Yoshida, Mitsuru; Minear, Richard H. (1999). Requiem for Battleship Yamato. Annapolis, Maryland: Naval Institute Press. ISBN 1-55750-544-6.