Opticks

verko de Isaako Neŭtono

Opticks: or, A Treatise of the Reflexions, Refractions, Inflexions and Colours of Light estas libro de la angla naturfilozofo Isaac Newton kiu estis publikigita en angla en 1704 (Latina traduko por fakuloj aperis en 1706).[1] La libro analizas la fundamentan naturon de lumo pere de la refrakto de lumo tra prismoj kaj lensoj, la difrakton de lumo tra proksimspacigitaj folioj de vitro, kaj la konduto de kolormiksoj kun spektraj lumoj aŭ polvaj pigmentoj. Opticks estis la dua grava libro de Newton pri fizika scienco kaj ĝi estas konsiderata unu el la tri ĉefaj verkoj pri optiko dum la Scienca Revolucio (kun la verkoj de Kepler nome Astronomiae Pars Optica kaj de Huygens Traité de la Lumière). Tamen la nomo de Newton ne aperis sur la titolpaĝo de la unua eldono de Opticks.

Opticks, or a Treatise of the Reflections, Refractions, Inflections and Colours of Light
skribita verko • libro
Aŭtoroj
AŭtoroIsaac Newton
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1704
LokoLondono
Ĝenroscienca literaturo
vdr

Historio

Fine de 1668,[2] li kapablis produkti sian unuan refraktan teleskopon. Ĝi estis ĉirkaŭ ok colojn longa kaj havigis pli klaran kaj pli grandan bildon. En 1671, la Royal Society petis demonstracion de lia refrakta teleskopo.[3] Ilia intereso kuraĝigis lin publikigi siajn notojn, Pri koloroj,[4] kion li poste etendis en la verkon Opticks. Kiam Robert Hooke kritikis kelkajn el la ideoj de Newton, Newton estis tiom ofendita ke li retiriĝis el la publika debato.

Newton argumentis, ke la lumo estas komponita de partikloj aŭ korpetoj, kiuj estis refraktitaj per akcelo en pli densan medion. Li kalkulis pri sonsimilaj ondoj por klarigi la ripetitan modelon de refrakto kaj transmisio pere de fajnaj filmoj (Opticks Bk. II, Prop. 12), sed ankoraŭ retenis sian teorion kiu disponis korpusklojn por esti refraktitaj aŭ transmisiitaj (Prop. 13). Tamen, poste la fizikistoj favoris pure ondosimilan klarigon de la lumo priskribita atentante pri la modeloj de interfero kaj pri la ĝenerala fenomeno de la difrakto.

In 1704, Newton publikigis Opticks, en kiu li eksponis sian lumteorion pri korpetoj. Li konsideris lumon kiel formita de tre subtilaj korpetoj, nome ke la ordinara materialo estas formita de pli dikaj korpetoj kaj spekulativis, ke pere de tipo de alkemia transmutacio "Ĉu ne estas grandaj korpoj kaj lumo konverteblaj unu en alia... kaj ĉu korpoj ne ricevas multon de ilia aktiveco el partikloj de lumo kiuj eniras en sia kompono?"[5] Newton konstruis ankaŭ praan formon de frota elektrostatika generatoro, uzante vitran globon.[6]

En sia libro Opticks, Newton estis la unua kiu montris diagramon uzante prismon kiel ekspansiigilo de lumradioj, kaj ankaŭ la uzadon de mult-prismaj radioj.[7] Ĉirkaŭ 278 jarojn post la studo de Newton, mult-prismaj ekspansiigiloj de lumradioj iĝis centra al la disvolvigo de mallarĝaj sinkronigeblaj laseroj. Ankaŭ, la uzado de tiuj prismaj ekspansiigiloj kondukis al la mult-prisma dispersoteorio.[7]

Notoj

  • Burnley, David The History of the English Language: A Source Book 2a Eldono, 2000, Pearson Education Limited.
  • White, Michael (1997). Isaac Newton: The Last Sorcerer. Fourth Estate Limited. ISBN 978-1-85702-416-6.

Eksteraj ligiloj

Retaj eldonoj de la verko de Newton nome Opticks