Pigmento

Pigmento estas substanco, kiu donas apartan koloron en la medio en kiu ĝi estas miksita. Distingebliĝas du tipoj de pigmentoj:

Naturaj pigmentoj

Pigmento kiel organika substanco enestas sub tre fajna formo en la haŭto (aŭ histo) kaj donas al ĝi apartan koloron.

Pigmento estas la komuna nocio por la koloraĵoj, troviĝantaj en la ĉeloj de la plantaj kaj bestaj ĉeloj. La plej konataj pigmentoj en la plantaj ĉeloj estas la verdaj (klorofiloj) kaj flavaj (karotenoidoj) pigmentoj, en la bestaj ĉeloj la melaninoj.

Sintezaj pigmentoj

Sinteza pigmento[1] estas "kolora substanco, ĝenerale konsistanta el tre fajnaj grajnoj, uzata por fari farbojn, kaj ne solvebla en la liganto"; ĝi povas esti obtenebla el mineralo sub la formo de sulfido (ekz. la oranĝe flava de la arsena trisulfido nomata "orpigmento") aŭ oksido (ekz. la ruĝa de fera oksido. Ne konfuzu pigmenton kun koloraĵo (ekz. la bruna de karamelo), kiu estas organika substanco solvebla en la liganto.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj