Avemetatarsalia

(Alidirektita el Ornitodiroj)

Avemetatarsalia (kun la signifo "birdaj metatarsuloj") estas klado de diapsidaj reptilioj kiuj enhavas ĉiujn arkosaŭrojn pli proksime rilataj al birdoj ol al krokodiluloj.[1] La du plej sukcesaj grupoj de avemetatarsaluloj estis dinosaŭroj kaj pterosaŭroj. Dinosaŭroj estis la plej grandaj surteraj animaloj dum multo de Mezozoiko, kaj unu grupo de malgrandaj plumohavaj dinosaŭroj (Aves, t.e. birdoj) survivis ĝis nuntempe. Pterosaŭroj estis la unuaj flugantaj vertebruloj kaj restis tra la Mezozoiko antaŭ formorti en la Kretacea-terciara evento. Kaj dinosaŭroj kaj pterosaŭroj aperis en Triaso, tuj post avemetatarsaluloj kiel tuto.[1][2] La nomo Avemetatarsalia estis por la unua fojo establita de la brita paleontologo Michael Benton en 1999. Alternativa nomo estas Pan-Aves, aŭ "ĉiuj birdoj", reference al ties difino kiel enhavanta ĉiujn animalojn, ĉu vivantajn ĉu formortintaj, kiuj estas pli proksime rilataj al la birdoj ol al krokodiluloj.[3]

Taksonoj

Referencoj

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Avemetatarsalia en la angla Vikipedio.