Oskaro de Svedio

sveda princo

Oscar Carl Olof, princo de Svedio, duko de Skanio, filo de kronprincino Viktoria kaj princo Daniel, naskiĝis la 2-an de marto 2016 en urbo Solna apud Stokholmo, Svedio.

Oskaro de Svedio
princo de Svedio, duko de Skanio
Persona informo
NaskonomoOscar Carl Olof
Naskiĝo2-an de marto 2016 (2016-03-02) (8-jaraĝa)
en universitata hospitalo Karolinska
ReligioEklezio de Svedio vd
Etnosvedoj vd
Lingvojsveda vd
Loĝlokokastelo Haga vd
ŜtatanecoSvedio vd
Familio
DinastioBernadotte vd
PatroPrinco Daniel vd
PatrinoViktoria de Svedio vd
GefratojEstelle de Svedio vd
Profesio
Okupoaristokrato • lernanto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

La princo havas la trian lokon en la svedia tronheredo, post sia patrino kaj post sia fratino, princino Estelle.

Princo Oskaro naskiĝis en la universitata hospitalo Karolinska en Solna. Lia naskiĝo estis salutita per du 21-pafilaj salutoj sur la insulo Skeppsholmen, kontraŭ la Stokholma Palaco. Liaj nomoj kaj titolo estis anoncitaj la sekvan tagon fare de lia patrina avo, la reĝo Karolo la 16-a Gustavo. Skanio (svede Skåne) estas la plej suda titulara duklando en Svedio. En la dinastio Bernadotte aperis du antaŭaj dukoj de Skanio: Karolo la 15-a kaj Gustavo la 6-a Adolfo.

en junio 2019