Karolo la 16-a Gustavo (Svedio)

reĝo de Svedio, reĝanta ekde 1973

Karolo la 16-a Gustavo, svede Carl XVI Gustaf (naskiĝis la 30-an de aprilo 1946), estas reĝo de Svedio ekde la 15-a de septembro 1973 kaj sveda ŝtatestro. Li ĉiujare transdonas la Nobel-premiojn (krom la pacpremion, kiun donas la norvega reĝo). Laŭ la nuna konstitucio de Svedio la reĝo ne havas politikan forton, sed li estas vere influa kaj la monarkio havas grandan apogon.

Karolo la 16-a Gustavo
Reĝo de Svedio
Regado1973nun
AntaŭuloGustavo la 6-a Adolfo
Sekvantoantaŭvidebla tronheredonto:
kronprincino Viktoria
Persona informo
Carl XVI Gustaf
NaskonomoCarl Gustaf Folke Hubertus
Naskiĝola 30-an de aprilo 1946
en kastelo Haga
ReligioLuteranismo (Eklezio de Svedio)
Lingvojsveda vd
ŜtatanecoSvedio vd
Alma materUniversitato de Upsalo • Sigtunaskolan Humanistiska Läroverket vd
Subskribo Karolo la 16-a Gustavo (Svedio)
Familio
DinastioBernadotte
PatroPrince Gustaf Adolf, Duke of Västerbotten vd
PatrinoPrincess Sibylla of Saxe-Coburg and Gotha vd
GefratojPrincess Margaretha, Mrs. Ambler • Princess Birgitta of Sweden • Princess Désirée, Baroness Silfverschiöld • Princess Christina, Mrs. Magnuson vd
Edz(in)oreĝino Silvia
InfanojViktoria, Karolo Filipo, Madeleine
ParencojMargareta la 2-a vd
Profesio
Okupomararmea oficiro vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Karolo la 16-a Gustavo estas edziĝinta kun reĝino Silvia. Ili havas tri gefilojn:

Karolo la 16-a Gustavo havas la (nuntempe) 235-an lokon en la vico por heredi la britan tronon.

Li ricevis plurajn honorigojn, interalie estas kavaliro de la Ordeno de la Blanka Aglo, la plej alta ŝtata honorigo de la Pola Respubliko, kaj de la Elefant-ordeno de Danio.



Antaŭe:Reĝo de SvedioPoste:
Gustavo la 6-a Adolfo1973nunantaŭvidebla tronheredonto:
kronprincino Viktoria