Péter Tömöry

TÖMÖRY Péter (teomeori) Gyula [Wallner, Peter, nomvarianto: Tömöri] estas rumanuja hungara poeto, verkisto, tradukisto, reĝisoro naskita en Koloĵvaro la 11-an de julio 1943. Li vivis de 1978 en Hungarujo, ekde 1989 en Bruchsal (Germanujo).

Péter Tömöry
Persona informo
Naskiĝo11-an de julio 1943 (1943-07-11) (80-jaraĝa)
en Kluĵo
Alma materUniversitatea Babeș-Bolyai (–1966)
Színművészeti Egyetem Szentgyörgyi István Tagozat (–1974) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupofilmreĝisoro
tradukisto
verkisto
poeto
ĵurnalisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Péter Tömöry abiturientiĝis en sia naskiĝurbo en 1961 kaj havigis diplomon de instruisto en 1966 pri rumana-hungara lingvoj en Universitato Babeş-Bolyai. Li instruis en Sfântu Gheorghe. Samloke li estis redaktoro de gazeto Megyei Tükör inter 1968 kaj 1972. Ekde 1974 li estis redaktoro-reĝisoro de televido rumana en Bukareŝto dela sekcio de nacimalplimultoj. En Hungarujo li estis dramaturgiisto en Debrecen, reĝisoro en Kecskemét, Veszprém kaj Zalaegerszeg. En Bruchsal li estis ĉefreĝisoro de teatro Badische Landesbühne. Sub nomo Peter Wallner li verkis kaj prezentis kune kun Franz Csiky la dramon Európa, süsse Heimat. Ekde 1993 li estas liberprofesia verkisto-reĝisoro.

Verkoj

  • Fogasra akasztott érzés, rakontoj, dramo, Bk., 1970;
  • Vőlegényfogó, dramo, 1979;
  • Fehér förgeteg, romano, 1990.

Tradukaĵoj

  • A. G. Ardeleanu: Koronát Dózsának, dramo [sub nomo: Tömöri Péter], Mvh., 1973;
  • S. Obreja: A szép nyugtalanság, Mvh., 1997.

Fonto

Eksteraj ligiloj