Péter Vályi

Péter Vályi [vAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vályi Péter estis hungara politikisto, ministro, kemiisto.

Péter Vályi
Persona informo
Vályi Péter
Naskiĝo25-an de decembro 1919 (1919-12-25)
en Szombathely
Morto18-an de septembro 1973 (1973-09-18) (53-jaraĝa)
en Miskolc
Mortis proakcidenta morto vd
TomboMalnova tombejo de Budapeŝto vd
ŜtatanecoHungario vd
Alma materTeknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto vd
PartioPartio de Hungaraj LaboristojHungara Socialista Laborista Partio vd
Profesio
Okupokemia inĝeniero • politikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Péter Vályi [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1919 en Szombathely. Li mortis la 18-an de septembro 1973 en Miskolc.

Biografio

Péter Vályi frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto, kie li ekhavis diplomon en 1942. Li laboris en diversaj uzinoj, krome li estis soldato kaj ankaŭ trudlaboristo. En la frua 1945 li estis arestita pro komunista propagando. Post monatoj li aliĝis al la komunistoj. Paŝo post paŝo li ricevis pli signifajn ŝtatajn kaj partiajn postenojn. Inter 1948 kaj 1952 li instruis en Universitato Marx Károly. Ekde 1954 li havis postenon en la ministerio. Inter 1967 kaj 1971 li estis ministro pri financo, poste vicĉefministro, krome li havis altajn partiajn postenojn. Li apartenis al stabo, kiu kreis Novan ekonomian mekanismon. Li mortis en akcidento, li perdis la ekvilibron kaj li falis en ferfandejon. Tiu morto kreis longe temon al la publiko.

Fontoj