Palazuelos de la Sierra

Palazuelos de la Sierra [palaZŬElos delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos. La loknomo Palazuelos de la Sierra estas atimologie komprenebla kiel Palacetoj de la Montaro.

Palazuelos de la Sierra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo09649
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro95  (2023) [+]
Loĝdenso6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 28′ U (mapo)42.211666666667-3.4597222222222 [+]
Alto1 115 m [+]
Areo15,737 km² ( 157 3.7 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Palazuelos de la Sierra (Provinco Burgoso)
Palazuelos de la Sierra (Provinco Burgoso)
DEC
Palazuelos de la Sierra
Palazuelos de la Sierra
Situo de Palazuelos de la Sierra
Palazuelos de la Sierra (Hispanio)
Palazuelos de la Sierra (Hispanio)
DEC
Palazuelos de la Sierra
Palazuelos de la Sierra
Situo de Palazuelos de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Palazuelos de la Sierra [+]
vdr

Geografio

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 15,737 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 87 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 30 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas inter Cueva de Juarros kaj Villamiel de la Sierra.

Demografio

Demografia evoluo
1991199620012004200820122016
70677973696681

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Palazuelos aperis dokumentata jam en la jaro 957 kiam la monaĥejo de Cardeña ricevis la donacon de lignarbaro; la kromnomo de la Sierra ekestis uzita ekde la 14-a jarcento por distingi ĝin disde aliaj samnomaj lokoj en la areo de Burgoso.

Ĝi estis konata kiel la loko de la sep muelejoj, fakte ĉe la rivero Matanzas meze de la 18-a jarcento. Hodiaŭ el tiuj restas nur unu, nome la muelejo de Sankta Kristoforo, nun restaŭrita kaj iam komunuma, kaj uzata de la lokanoj de Palazuelos laŭvice, kaj laŭpage de najbaraj lokanoj.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Bartolomé.

Vidu ankaŭ

Notoj