Paris Match

Paris Match - prononco laŭ IFA pa.ʁi 'matʃ, en esperantlingva transskribo [PaRI MAĈ] - estas franca semajna revuo. Ĝi kovras la temarojn de grandaj naciaj kaj internaciaj novaĵoj apud raportaĵoj pri la vivstilo de famuloj. La revuo fondiĝis en 1949 per la industriisto Jean Prouvost. Rapide konatiĝis ĝia moto "Le poids des mots, le choc des photos" (en Esperanto "la pezo de vortoj, la ŝoko de fotoj"), kio akcentigis ke ĉiam redakte gravis kaj tekstoj kaj bildoj.

Paris Match
emblemo
gazeto • klaĉgazeta formato • Klaĉrevuo
Komenco1949 vd
Lando(j)Francio vd
SidejoLevallois-Perret
Fondinto(j)Paul Gordeaux vd
Posedata deHachette Filipacchi Médias • Jean Prouvost vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Paris Match

emblemo

gazeto • klaĉgazeta formato • Klaĉrevuo
Specosemajna revuo

Posedantokonzerno Hachette Filipacchi Médias
Establodatoen marto 1949
Fondinto(j)Paul Gordeaux vd
Posedata deHachette Filipacchi Médias • Jean Prouvost vd
Stabointeralie ĉefredaktisto Olivier Royant
Eldonkvanto684 056 (stato de 2006)
ISSN0397-1635

RetejoParis Match
vdr

En 1976 Daniel Filipacchi aĉetis la finance tiam malbonfartan revuon, kaj transformigis ĝin al unu el la plej sukcesaj kaj influaj revuoj de Francio. La revuo estas nun parto de la amaskomunilika konzerno Hachette Filipacchi Medias, kiu estas posedata per la financa grupo Lagardère. [1]

En junio 1985, Paris Match vendis pli ol milionon da kopioj en ĉiuj kiam kovrante la temon de unua flugo de franca kosmonaŭto per la usona Kosmopramo. Benoit Clair, altranga verkisto por Paris Match estis la unua ĵurnalisto kiu rajtis aliĝi al la trejnado de la ŝipanaro de trejnado ĝis la ekflugo el Cape Canaveral. Serio da artikolo pri la trejnado estis publigikita en Paris Match la 22-an de aprilo 1985, la 17-an de junio 1985 kaj la 20-an de januaro 1986. [2]

Referencoj