Franca Parlamento

(Alidirektita el Parlamento de Francio)

La Franca Parlemento respondecas pri granda parto de la leĝdona povo kaj povas parte kontroli registaran agadon, laŭ la konstitucio de la 4-a de oktobro 1958. Ĝi estas dirata duĉambra, tio estas konsistanta el du ĉambroj :

  • Senato, kromnomita « supra ĉambro », en kiu estas 348 senatanoj[1],
  • Nacia Asembleo, kromnomita « malsupra ĉambro », kiu enhavas 577 deputitoj[1].
Franca Parlamento
duĉambra parlamento
Lando(j)Francio vd
FiliojSupra Kortumo pri Prezidento vd
RetejoOficiala retejo
vdr

La du ĉambroj kunsidas en du malsamaj lokoj : palaco Luksemburgo por Senato kaj palaco Burbono por Nacia Asembleo.

Antaŭ 1962, la Parlamento estis la sola posedanto de popola suvereneco. De tiu dato, la povo estas dividita inter la Parlamento kaj la ŝtatestro, elektita okaze de prezidentaj balotoj kun universala voĉdonrajto.

Superpova sub la Tria kaj Kvara Respublikoj, ĝia povo reduktiĝis sub la Kvina Respubliko. Nunaj evoluoj de francaj institucioj emas al redono de kelkaj novaj respondecoj. Tamen, kresko de povoj de eŭropaj institucioj emas limigi ĝian influon, preskaŭ 70 % de ĝia agado estas pri apliko de la eŭropunia juro[2].

Historio

La franca Parlamento, kiel leĝdona povo, ne devas esti konfuzita kun la parlamentoj de Reĝlando Francio, kiuj estis justicaj kortumoj kun iuj politikaj atribuoj.

La Parlamento, laŭ la monderna signifo de la termino, aperis en Francio kun la franca revolucio de 1789. Ĝia formo (unuĉambra, duĉambra aŭ plurĉambra), ĝia nomo kaj ĝia atribuoj, difinitaj en la diversaj konstitucioj, estis tre malsamaj laŭ la reĝimoj.

La Ĉambro de la deputitoj de la departementoj, france Chambre des députés des départements (jen la preciza titolo de tiu asembleo en la ĉarto de 1814), aŭ pli kutime Ĉambro de la deputitoj estis la parlamento de Francio estigita per la ĉarto de 1814.

La Ĉambro de la deputitoj (france Chambre des députés) estis la nomo de la malsupra ĉambro de la franca parlamento en la epoko de la Julia Monarkio, de 1830 ĝis 1848. Ĝi sekvis la ĉambron de la deputitoj de la departementoj, france Chambre des députés des départements, kiu estigis per la ĉarto de 1814.

La Parlamento sub la Kvina Respubliko

Palaco Burbono, kunvenejo de Nacia Asembleo.
Palaco Luksemburgo, kunvenejo de Senato.

La Parlamento konsistas el du ĉambroj : Senato kun 348 elektitoj, kaj Nacia Asembleo kun 577 deputitoj.

La Parlamentanoj

Elekto de la parlamentanoj

La deputitoj, kiuj sidas en la Nacia Asembleo estas elektitaj per ununoma plejmulta voĉdonado en du fojoj en distriktoj kun pli malpli 100 000 loĝantoj, por kvin jaroj, escepte de malfondo de la asembleo.

La senatanoj estas elektitaj per nerekta universala voĉdonrajto de « grandaj elektantoj ». La grandaj elektantoj estas la deputitoj, la regionkonsilianoj, departementkonsilianoj, kaj delegitoj de komunumaj konsilioj[3]. Tiuj lastaj elektantoj, kiuj ne ĉiam estas komunumkonsilianoj, konsistigas 95 % de la elektantaro.La Senato, kiu estis antaŭ renovigita po triono post tri jaroj, estas nun renovigita po duono post tri jaroj.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Bibliografio

  • Les Assemblées parlementaires françaises (n°5216) de Pascal JAN, eldoninto "La Documentation française", ISSN 1763-6191.
  • Philippe Georges et Guy Siat, Droit public, Sirey, 2004.
  • Sub estrado de Jean-Luc Parodi, Institutions et vie politique, eldoninto "la documentation française", 2003.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Portalo pri franca juro