Kvina Respubliko de Francio

La Kvina Respubliko de Francio ekzistas ekde la 5-a de oktobro 1958 ĝis hodiaŭ. Ĝi anstataŭis la Kvaran Respublikon, kiun post multaj internaj krizoj kaj aparte la Milito de Alĝerio la plimulto de la francaj civitanoj konsideris fiaskinta.

Kvina Respubliko de Francio

Detaloj

Detaloj

DetalojDetaloj
Nacia himno: Marseljezo
republic regime in France
Bazaj informoj
ĈefurboParizo
Politiko
Politika sistemoduonprezidenta sistemo
ŜtatestroCharles de Gaulle
Ekonomio
vdr
Historio de Francio
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.
Libereco gvidanta la popolon, fare de Eugène Delacroix.

Antikva epoko

Mezepoko

Moderna epoko

19-a / 20-a jarcentoj

Vidu ankaŭ :

Kronologio de Francio
Organigramo de la politika strukturo de la Kvina Respubliko de Francio

Politika sistemo

La politika sistemo de la Kvina Respubliko decide difiniĝis fare de Charles de Gaulle, la unua prezidento (1958–1969). Li per referendumo la 28-an de septembro 1958 sukcesis validigi novan konstitucion de Francio, kiu donis pli fortan pozicion al la registaro kaj aparte al la prezidento. La laboro de la parlamento estis "raciigita", tio estis bela vortumo por la fakto ke rajto de kreo de novaj leĝoj estis limigita al listo de difinitaj temoj, kaj do la parlamento politike malfortigita. La periodoj de parlamentaj kunsidoj estis difinitaj en la konstitucio kaj pri lakunsida tagordo ekde 1958 decidis la registaro. Tiuj limigoj estis reago je la konstitucio de la Kvara Respubliko, en kiu la parlamento kvazaŭ ĉiopotenca dominis la politikan vivon, kaj la registaro estis reduktita al ekzekuto de la parlamentaj decidoj. La politika vivo pro tiu antaŭa strukturo estis iĝinta nestabila.

Post revizio de la konstitucio dum la jaro 1962 la prezidento rekte elektiĝas de la civitanoj, kaj la prezidenta oficperiodo dum la jaro 2002 reduktiĝis de 7 al 5 jaroj. Ĝi tiel adaptiĝis al la oficperiodo de la parlamento, por eviti periodojn, en kiu la prezidento kaj la parlamenta plimulto estas el malsamaj politikaj frakcioj.

Ĉar la prezidento tamen daŭre havas la rajton, ĉiumomente demisiigi ĉiujn parlamentanojn kaj do devigi novajn parlamentajn balotojn, regula ritmo de samtempaj prezidantaj kaj parlamentaj balotoj tamen ne estas garantiita.

Kritikantoj pri la sistemo daŭre mallaŭdas la grandan politikan potencon de la ŝtata prezidento kaj la sekvan politikan malforton de la parlamento - mallaŭdinda en politika sistemo kiu nomas sin demokratio. Dum la jaro 1968 tiu problema konstelacio aparte videbliĝis en paradoksa sekvo de publikaj konfliktoj, por kiu la prezidento ne trovis solvon, en la klara voĉdona sukceso de la balotoj de majo 1968 kaj la finfina demisio de la prezidento de Gaulle post perdita referendumo, ĉar la voĉdonantaro ne sufiĉe subtenis la prezidentan politikan programaron. Ekde kelkaj jaroj la unuiĝo Convention pour la sixième République ("Konvencio por Sesa Respubliko"), en kiu membras precipe socialistaj politikistoj, varbas por nova ŝtata konstitucio, do por "Sesa Respubliko"

Evoluo de la Kvina Respubliko

Post perdita referendumo prezidento de Gaulle demisiis dum la jaro 1969. Sekvaj prezidentoj de Francio iĝis Georges Pompidou (1969–1974), Valéry Giscard d'Estaing (1974–1981), François Mitterrand (1981–1995), Jacques Chirac (1995–2007) kaj en 2007, okaze de la prezidanta baloto de 2007 en Francio, Nicolas Sarkozy estis elektata.

Plej malfrue ekde la balota sukceso de la socialista prezidento Mitterrand, la strukturo de la Kvina Respubliko ankaŭ de la politikaj maldekstruloj en la ŝtato estas plejparte akceptita, post kiam tiuj fortoj unue protestis, ke prezidento de Gaulle kreus strukturon, de kiu unuavice profitu li mem kaj liaj sampartiaj posteuloj.

Prezidentoj

prezidentonaskiĝis-mortisdeĝispartio
Charles de Gaulle1890-197021-a de decembro 195928-a de aprilo 1969 (demisiis)UNR,

poste UDR

Alain Poher1909-199628-a de aprilo 196915-a de junio 1969 (intertempe)PDM
Georges Pompidou1911-197415-a de junio 19692-a de aprilo 1974 (mortis)UDR
Alain Poher1909-19962-a de aprilo 197419-a de majo 1974 (intertempe)PDM
Valéry Giscard d'Estaing1926-19-a de majo 197410-a de majo 1981UDF
François Mitterrand1916-199610-a de majo 198117-a de majo 1995Socialista Partio
Jacques Chirac1932-17-a de majo 199516-a de majo 2007RPR,

poste UMP

Nicolas Sarkozy1955-16-a de majo 200715-a de majo 2012UMP
François Hollande19546-a de majo 201214-a de majo 2017Socialista Partio
Emmanuel Macron197714-a de majo 2017-LREM

Ĉefministroj

ĉefministrodeĝispartio
Michel Debré8-a de januaro 195914-a de aprilo 1962UNR
Georges Pompidou14-a de aprilo 196210-a de julio 1968UNR
Maurice Couve de Murville10-a de julio 196820-a de junio 1969UDR
Jacques Chaban-Delmas20-a de junio 19696-a de julio 1972UDR
Pierre Messmer6-a de julio 197227-a de majo 1974UDR
Jacques Chirac27-a de majo 197426-a de aŭgusto 1976UDR
Raymond Barre26-a de aŭgusto 197621-a de majo 1981UDF
Pierre Mauroy21-a de majo 198117-a de julio 1984Socialista Partio
Laurent Fabius17-a de julio 198420-a de marto 1986Socialista Partio
Jacques Chirac20-a de marto 198610-a de majo 1988RPR
Michel Rocard10-a de majo 198815-a de majo 1991Socialista Partio
Edith Cresson15-a de majo 19912-a de aprilo 1992Socialista Partio
Pierre Bérégovoy2-a de aprilo 199229-a de marto 1993Socialista Partio
Edouard Balladur29-a de marto 199318-a de majo 1995RPR
Alain Juppé18-a de majo 19953-a de junio 1997RPR
Lionel Jospin3-a de junio 19976-a de majo 2002Socialista Partio
Jean-Pierre Raffarin6-a de majo 200231-a de majo 2005UMP
Dominique de Villepin31-a de majo 200515-a de majo 2007UMP
François Fillon17-a de majo 200710-a de majo 2012UMP
Jean-Marc Ayrault15-a de majo 201231-a de marto 2014Socialista Partio
Manuel Valls31-a de marto 20146-a de decembro 2016Socialista Partio
Bernard Cazeneuve6-a de decembro 201610-a de majo 2017Socialista Partio
Édouard Philippe10-a de majo 2017-Les Républicains

Vidu ankaŭ la ministrarojn de Francio