Partizánska Ľupča

19° 26′ 04″ O / 49.06417 °N, 19.43444 °O / 49.06417; 19.43444 (mapo)

Partizánska Ľupča (hungare Németlipcse germane Deutschliptsch) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Liptovský Mikuláš. La historia slovaka nomo estis Nemecká Ľupča. La hungara német kaj la slovaka nemecka signifas germana.

Partizánska Ľupča
(Nemecká Ľupča)
hungare: Németlipcse, germane: Deutschliptsch
municipo
Evangelia preĝejo en Partizánska Ľupča
Oficiala nomo: Partizánska Ľupča
LandoSlovakio Slovakio
RegionoRegiono Žilina
DistriktoDistrikto Liptovský Mikuláš
Historia regionoSupra Hungarujo
Parto deLiptov
RiveroĽupčianka
SituoPartizánska Ľupča
 - alteco863 m s. m.
 - koordinatoj49° 03′ 51″ N 19° 26′ 04″ O / 49.06417 °N, 19.43444 °O / 49.06417; 19.43444 (mapo)
Areo92,402489 km² (9 240,25 ha)
Loĝantaro1 256 (31.12.2010)
Denseco13,59 loĝ./km²
Unua skribmencio1252
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo032 15
Telefona antaŭkodo+421-44
AŭtokodojLM
NUTS510904
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Situo enkadre de Regiono Žilina
Vikimedia Komunejo: Partizánska Ľupča
Retpaĝo: www.partizanskalupca.com
Portalo pri Slovakio

Situo

Partizánska Ľupča situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo Ružomberok-Liptovský Mikuláš. La lasta troviĝas 15 km. Rivero Váh kaj ĉi tiea fervojo estas ne tro malproksime.

Historio

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko. La unua mencio skribe okazis en 1252. Saksoj fondis la vilaĝon en la 13-a jarcento, kiuj komencis esplori ercojn en la apudaj montoj. Ĉar oro rapide elĉerpiĝis, oni minis ĉefe feron. La setlejo ricevis en 1270 privilegiojn (libera elekto de juĝisto, permeso pri fiŝkaptado, foiro, minado, komercado sen dogano) de Stefano la 5-a. Ĝis la 16-a jarcento ĝi iĝis impona urbo de la departemento kaj departementejo ĝis 1677. La loĝantaro okupiĝis pri komercado kaj manfaradoj, precipe pri drapo. Poste la urbo malgraviĝis, ĉar ne havis industrion. En la 19-a jarcento la urbeto havis hospitalon, la loĝantoj estis precipe slovakoj. En 1910 en la urbeto loĝis 2176 da loĝantoj (plejparte slovakoj). Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Liptó, al distrikto de Németlipcse, kies distriktejo estis. Omaĝe al Slovaka Nacia Ribelo en 1944 Nemecká Ľupča ŝanĝis sian nomon al Partizánska Ľupča post 1 jaro. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1285 da homoj (1265 slovakoj).

Vidindaĵoj

Ĝemelkomunumo

Panoramo de la vintra Liptov kun Partizánska Ľupča