Pedofilia movado

La pedofilia movado estas socipolitika movado, kiu defendas la socian kaj institucian aprobon de pedofilio kaj de la konsentaj seksrilatoj inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj, strebanta atingi cele al tio sociajn kaj jurajn ŝanĝojn, kiaj la nuligo aŭ la reformo de la aĝo de konsento, la agnosko de pedofilio kiel specifan seksan orientiĝon kaj ties forigon kiel parafilion el la oficialaj listoj de malsanoj kaj mensaj perturboj[1][2].

Centrita sur senmitiga akademia debato, la movado naskiĝis en Nederlando dum la jardeko de la 1950aj jaroj per la aktivado de la psikologo Frits Bernard kaj de la senatano kaj juristo Edward Brongersma. Ĝi baldaŭ rezultigis la kreon de multaj asocioj por la defendo de pedofilio en multaj landoj. En la 1970aj jaroj, en la kunteksto de la seksa revolucio, la movado spertis dumtempan antaŭeniron al ĝiaj celoj en okcidenta Eŭropo, precipe en Nederlando, sed ĝi komencis retroiri ekde la 1980aj jaroj.

La publika opinio montradis fortan malaprobon al la pedofilia movado kaj ties socia kaj politika disvolviĝo restis tre limigita. Nuntempe, la plimulto de la naciaj registaroj aliĝas al la protokoloj de Unuiĝintaj Nacioj por difini la leĝojn pri la aĝo de konsento[3], kvankam ĉi tiuj varias laŭ landoj. Siaflanke, la instituciigita medicina komunumo oficiale rigardas pedofilion kiel mensan aŭ kondutan perturbon kaj vaste malkonsentas kun la asertoj de la pedofiliaj aktivuloj pri la eblo de seksaj rilatoj nemalutilaj inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj[2][4].

Difino de pedofilio

Objektiva difino de pedofilio estas fundamenta por la studado kaj komprenado de la postuloj de la pedofiliaj aktivuloj tial, ke la koncepto povas varii laŭ landoj, lingvoj kaj socijuraj kriterioj[5].

Etimologie, la terminon pedofilio konsistigas la grekaj vortoj παις, «infano», en sia genitiva formo παιδος, «de infano», kaj φιλία, «amo»[6]. Ĝia etimologia signifo estas do «amo al infanoj». Tamen, laŭ sia nuntempa uzado, la vorto ne rekte devenas de la greka, sed estis enkondukita en la medicinan vortprovizon fare de la viena psikiatro Richard von Krafft-Ebing per sia verko Psychopathia Sexualis, publikigita en 1886, por difini la elementan seksinklinon al antaŭadoleskantaj aŭ fruadoleskantaj individuoj[7].

La oficiala medicina difino estas tiu de la Internacia Klasifiko de Perturboj de la Monda Organizaĵo pri Sano[8], kaj ankaŭ tiu de la diversaj psikiatriaj asocioj, precipe la Usona Asocio pri Psikiatrio[9]. Tiuj ĉi organizaĵoj difinas pedofilion kiel elementan seksinklinon al antaŭadoleskantaj aŭ fruadoleskantaj infanoj kaj rigardas ĝin kiel mensan kaj kondutan perturbon[8].

Siaflanke, la pedofiliaj aktivuloj difinas pedofilion kiel seksan preferon al infanoj kaj, en vasta senco, al adoleskantoj, bazitan sur selektema amo al ĉi tiuj, kaj rigardas ĝin kiel specifan seksan orientiĝon, kompareblan kun kiu ajn alia[10]. Por eviti la infamiadon kaŭzitan de terminoj, kiaj pedofilo kaj pederasto, kelkaj defendantoj de la normaligo de pedofilio stimulas la uzon de aliaj, kiaj knabamanto kaj knabinamanto, kaj la komunan infanamanto[2][11]. Oni uzas ankaŭ aliajn nomojn, kiaj pedoseksemulo kaj efeboseksemulo[12].

Ĉefaj tezoj kaj postuloj

Kvankam ene de la movado estas reprezentitaj multaj opinioj, foje diverĝaj, la plimulto de la aktivuloj konsentas kun jenaj celoj[2]:

  • transformo de la socia koncepto pri pedofilio;
  • distingo inter seksa misuzo kaj konsentaj rilatoj;
  • agnosko de seksa libereco por infanoj kaj adoleskantoj;
  • agnosko de pedofilio kiel seksan orientiĝon;
  • elklasigo de pedofilio kiel parafilion el la oficialaj listoj de malsanoj kaj mensaj perturboj;
  • nuligo aŭ reformo de la aĝo de konsento;
  • stimulado de la objektiva esplorado pri pedofilio;
  • esprim- kaj inform-libereco.

La pedofiliaj aktivuloj defendas, ke ĉiu knabo aŭ knabino havas malsaman gradon de matureco laŭ sia kulturo kaj naskiĝloko, kaj asertas, ke surbaze de ĉi tio kaj de siaj deziroj ili ja povas esti individue kapablaj akcepti aŭ malakcepti seksajn rilatojn kun plenaĝuloj[2][13]. Ili asertas, ke ĉi tiuj ne estas en si malutilaj se konsentitaj de la neplenaĝuloj kaj okazantaj en taŭgaj kondiĉoj[14][15].

Tiusence, la pedofiliaj aktivuloj defendas tion, kion ili rigardas kiel naturan rajton de la infanoj kaj adoleskantoj esplori kaj disvolvi sian seksecon, kaj libere elekti kun kiu volas kundividi ĝin, jen inter ili, jen kadre de intergeneraciaj rilatoj kun plenaĝuloj. La pedofiliaj aktivuloj nomas tion «seksa liberiĝo» de la infanoj kaj adoleskantoj[16]. Sekve, la pedofilia aktivismo sin prezentas ne nur kiel seksa liberiga movado por la pedofiloj, sed ankaŭ por la neplenaĝuloj, kiujn la pedofiliaj aktivistoj rigardas subpremitajn kaj silentigitajn de la leĝoj kaj de la moralo de la socio[noto 1][17][18].

La pedofiliaj aktivuloj denuncas, ke en multaj okazoj, kiam oni malkovras konsentan rilaton inter plenaĝulo kaj neplenaĝulo, la neplenaĝulo povas suferi gravan psikologian malutilon kaŭze de la malfavora reago de la ĉirkaŭularo kaj de la Ŝtataj institucioj (policaj pridemandadoj, psikologiaj ekzamenoj, juĝoj, deviga disigo disde la plenkreska partnero, kulposento pro la enkarcerigo de la plenaĝulo ktp), iĝante do malagrabla kaj negativa tio, kio komence estis agrabla kaj pozitiva sperto.

Surbaze de tiaj tezoj, la pedofiliaj aktivuloj denuncas, ke la leĝoj pri la aĝo de konsento nenecese krimigas la rilatojn inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj, maljuste punante la pedofilojn kadre de la puna sistemo, kaj postulas ĝian nuligon aŭ gravan reformon de la leĝaro, kiu malfermu la pordon al la kreo de novaj leĝoj, kiuj protektu la neplenaĝulojn kontraŭ misuzoj kaj samtempe permesu al ili decidi pri sia propra seksa vivo[noto 2][2][17].

Rilate al la naturo de pedofilio, la pedofiliaj aktivuloj opinias, ke tiu ĉi estas natura kaj specifa seksa orientiĝo, komparebla kun kiu ajn alia, tial ili postulas ĝian elklasigon kiel mensan perturbon el la oficialaj listoj de malsanoj kaj mensaj perturboj de oficialaj institucioj, kiaj la Monda Organizaĵo pri Sano kaj la Usona Asocio pri Psikiatrio. Ili argumentas, ke iaj tipoj de seksa orientiĝo, kiaj samseksemo, ankaŭ estis antaŭe rigardataj kaj poste elklasigitaj kiel mensajn perturbojn fare de la samaj institucioj[19].

Kelkaj aktivuloj ankaŭ montriĝas favoraj al la laŭleĝigo de la posedo de infana pornografio aŭ al la libervola partopreno de neplenaĝuloj en pornografiaj produktaĵoj, kondiĉe ke ili ne suferu ian ajn malutilon. Tiuj ĉi aktivuloj opinias cenzuro la malpermeson posedi infanan pornografion kaj denuncas ties persekutadon kiel juran misuzon[noto 3][20][21].

Distingo inter seksa misuzo kaj konsentaj rilatoj

La distingo inter infana seksa misuzo kaj konsentaj rilatoj, kiun faras la pedofiliaj aktivuloj estas ŝlosila aspekto por komprenado de iliaj postuloj[22]. Kvankam la interpreto de la konceptoj pri infana seksa misuzo kaj konsentaj rilatoj signife varias laŭ socijuraj kriterioj[noto 4], la pedofiliaj aktivuloj oficiale malaprobas kaj kondamnas la infanan seksan misuzon, komprenata kiel la uzo de forto por altrudi nedeziritajn rilatojn, kaj defendas nur tion, kion ili difinas kiel konsentajn rilatojn (ofte sen starigi aĝolimon[noto 5]), sen trudadoj kaj en kadro de egaleco, harmonio kaj reciproka respekto al la sentoj[noto 6][23]. Sur tiu ĉi esenca distingo de konceptoj baziĝas ĉiuj postuloj de la pedofilia aktivismo.

La Dana Pedofilia Asocio (DPA), unu el la plej rimarkindaj asocioj de la pedofilia movado, fondita en Danio en 1984, sintezis en 11 punktojn la distingon inter infana seksa misuzo kaj konsentaj rilatoj defendata de la pedofiliaj aktivuloj[24][25]:

Infana seksa misuzoPedofilio kun seksa kontakto (eventuale)
  1. Perforto, minacoj, trompo, ĉantaĝo (emocia), seksa misuzo kaj stupro.
  2. La infano sentas, ke ne estas eble retiriĝi de la seksumado. La infano volas, ke la seksumado finiĝu, sed la plenkreskulo malebligas tion. Misuzo de povo kaj aliaj timigoj ebligas konstantan misuzon.
  3. La seksa deziro de la plenkreskulo estas la sola kriterio. Oni ne prenas en konsideron la bezonojn de la infano, ankaŭ la seksajn. La infano estas pasiva seksobjekto.
  4. Devo de sekreteco. Ekspluatado de la hontosentoj de la infano. Se oni malkovras la seksumadon, la infano havas kulposentojn, eĉ se ĝi ne deziris ĝin.
  5. Prema atmosfero. Neniu sento de sekureco kaj intimeco.
  6. La rilato ne estas egaleca. Subpremado, misuzo de aŭtoritato kaj manipulado.
  7. La plenkreskulo ne interesiĝas pri la infano kiel persono, sed nur kiel sporada seksobjekto.
  8. Malmultaj komunaj interesoj. La infano izoliĝas de la aliaj, ankaŭ de ĝiaj samaĝaj kamaradoj. La plenkreskulo volas posedi la infanon.
  9. Neniu malferma komunikado. Ĉia emocia esprimo estas cenzurata.
  10. En la ĉiutaga vivo de la infano, amo kaj prizorgo estas nesufiĉaj. En tiaj okazoj estas risko de fiksado kun la plenkreskula sekseco.
  11. La infano sentas timon kaj antipation. Estas evidente, ke la infano serĉas helpon.
  1. Spontaneco kaj amikeco, kiujn oni ĝuas kune.
  2. La infano povas retiriĝi de la rilato en iu ajn momento, laŭ sia deziro. La plenkreskulo respektas la volon de la infano kaj ne kulpigas ĝin pro ties decido.
  3. Interagado laŭ persona kaj (eventuale) seksa skalo. La seksagado, se ekzisti, estas adaptata al la psikoseksa nivelo de la infano. La plenkreskulo partoprenas en la sekseco de la infano.
  4. Oni penas atingi familiarecon kiel eble plej grandan, konsiderante la moralon kaj la medion. La bonstaton de ambaŭ partoj oni esprimas parole kaj ne parole dum la rilato.
  5. Oni klopodas krei atmosferon, kiu havigas plejeble grandan senton de sekureco.
  6. La celo estas krei egalecan rilaton. Okaze de daŭra rilato, ĝi transformiĝas en amikecon.
  7. La plenkreskulo montras intereson pri la mondo de la infano. Estas komunaj interesoj, eĉ okaze de ununura renkonto.
  8. Estas loko por la junula kulturo kaj por la kontakto kun la aliaj. La interesoj estas dividataj.
  9. Estas loko por la esprimo de sentoj. La povo estas ekvilibra. La infano kaj la plenkreskulo dividas la povon.
  10. La plenkreskulo havas veran intereson pri la sentoj (ankaŭ seksaj) de la infano. Li deziras meti sin sur la saman nivelon de la infano. Amikeco estas valora komplemento de aliaj aspektoj de la vivo de la infano.
  11. La dominanta sento ĉe la infano estas ĝojo, kvankam foje ĝi povas senti sin nesekura pro la moralo de la socio. Malgraŭ tio, ĝi klopodas esprimi ĝojajn sentojn en sia ĉirkaŭo.

La DPA ankaŭ atentigis, ke oni devas «antaŭsupozi la ekziston de vasta 'griza zono' inter la du kontraŭaj situacioj priskribitaj» en ĉi tiuj 11 punktoj.

En 1998, la psikologo Frans Gieles, de la Nederlanda Societo por Seksa Reformo (Nederlandse Vereniging voor Seksuele Hervorming, NSVH), proponis kvar bazajn etikajn regulojn sekvendajn en ĉiu rilato inter plenkreskuloj kaj infanoj[26]:

  • Konsento kaj de la infano kaj de la plenkreskulo.
  • Familiareco kun la gepatroj de la infano.
  • Libereco por la infano retiriĝi de la rilato en iu ajn momento.
  • Harmonio kun la disvolviĝo de la infano.

Cetere, multaj pedofiloj asertas, ke la seksumado ne estas la ĉefa ekzistopravo de iliaj rilatoj kun infanoj. Edward Brongersma, en sia studaĵo «Boy-Lovers and Their Influence on Boys» («Knabamantoj kaj sia influo sur knabojn»), en kiu li prezentas la rezultojn de esploroj faritaj kun plenkreskuloj, kiuj havis seksajn rilatojn kun infanoj, asertas: «En iu rilato, la seksumado estas ofte duagrada elemento, kvankam ĝi povas esti grava por la instruado kaj seksa edukado» (li citas studaĵojn de Hass, 1979; Righton, 1981; Berkel, 1978; Ingram, 1977; Pieterse, 1982; kaj Sandfort, 1982)[27].

Sciencaj bazoj

Sigmund Freud revoluciis la okcidentan koncepton pri la infaneco estante la unua, kiu defendis, sur sciencaj bazoj, la ekziston de la infana sekseco.

Dekomence, la teoriuloj de la pedofilia aktivismo prenis kiel referencon la studaĵojn de esploristoj, kiaj Sigmund Freud, Wilhelm Reich kaj Alfred Kinsey pri la infana sekseco kaj pli poste de aliaj, kiaj Floyd Martinson, Alayne Yates aŭ William Masters, kiuj neis aŭ relativigis la malutilajn sekvojn ĝenerale atribuitaj de la oficiala psikiatrio kaj de la socio al la seksaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj, por science defendi iliajn tezojn, ankaŭ baziĝantajn sur kulturaj kaj historiaj eventoj, kiuj ebligis la socian aprobon de la pederastio, eĉ reguligita, kiel en Antikva Grekio[28]. Ili asertas samtempe, ke la studaĵoj pri la pederastiaj rilatoj estas ĝenerale distorditaj pro la antaŭjuĝemo de la esploristoj rilate al pedofilio, kaj ili postulas pli objektivan alproksimiĝon.

Sigmund Freud

Fine de la 19a jarcento Sigmund Freud revoluciis la okcidentan koncepton pri la infaneco per sia psikanaliza teorio estante la unua, kiu defendis, sur sciencaj bazoj, la ekziston de la infana sekseco. Freud priskribis la psikoseksan disvolviĝon de la infano en kvin fazojn: buŝa, anusa kaj falika, kiu kulminus per la solvo de la Edipa konflikto ĉe la knabo kaj de la Elektra konflikto ĉe la knabino. Poste ekzistus latenta fazo ĝis la genera de la pubereco. Laŭ la freŭda baza tezo, la sekseco ĉe la infano estas «polimorfe perversa» kaj ĝi montras do fortajn impulsojn al incesto. La infano trovas sin devigita profiti kaj sublimigi tiun deziron por atingi sanan seksecon dum la plenkreska aĝo. Freud formaligis siajn tezojn ĉi-rilate en la verko Tri eseoj pri seksa teorio, aperinta en 1905[29].

Wilhelm Reich

La aŭstra psikiatro Wilhelm Reich, lernanto de Freud, kiu klopodis kombini la marksistan politikan teorion kun la defendo de la seksa edukado kaj libereco, atribuis la repuŝadon de la infana sekseco kaj la rezultantan repuŝadon de la plenkreska al morala jarmila altrudo, kiu manifestiĝus en la kapitalista sistemo pere de la burĝa kaj patriarka familio, kiu agus kiel reprezentanto kaj reproduktanto de la Ŝtata politika subpremado. Uzante la religion kiel ilon, la konservativa familio plenumus la funkcion konservi la ekzistantan familian modelon per la ĉiamdaŭreco de institucioj, kiaj la nedisigebla geedziĝo kaj moralaj principoj, kiaj la geedza fideleco[30]. Laŭ Reich, la infana inhibo povas estigi fiksadon en antaŭgeneraj stadioj kaj sekve seksajn patologiajn formiĝojn[31]. En verkoj kiaj Psikologio de amasoj de la faŝismo[32] Reich asertas, ke la repuŝado de la infana sekseco kreas individuojn timemajn antaŭ la vivo kaj la aŭtoritato, kio favoras la ĉiamdaŭrecon de gvidantoj, kiuj altrudas sian volon al la amasoj.

Alfred Kinsey

Inter 1937 kaj 1948, la usona sciencisto Alfred Kinsey plenumis unu el la plej gravaj studaĵoj pri la homa sekseco faritaj ĝis nun, hodiaŭ konata kiel la Kinsey-raporto, aperinta en du volumoj, Seksa konduto ĉe la homaj maskloj[33] kaj Seksa konduto ĉe la homaj femaloj[34]. Por tio li kolektis la seksan dosieron de ĉ. 18 000 homoj, inter ili centoj da infanoj 2-monataj ĝis 14-jaraj. Kinsey asertas, ke ne ekzistas anormalaj seksrilatoj, sed sociaj normoj, kiuj kondiĉas kaj reguligas ilin. Laŭ Kinsey, se la seksaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj okazas en taŭgaj cirkonstancoj, se la plenkreskulo sentas korinklinon al la infano kaj ne traktas ĝin kiel objekton, ili ja povas esti sana sperto por tiu ĉi. La infano spertus tion, kiel traŭmon nur se la publikaj aŭtoritatoj aŭ la gepatroj kredigas al ĝi, ke tia konduto estas malmorala aŭ nedeca. En sia koncepto de «seksa faciliĝo», kiu inkludas masturbadon, noktajn poluojn, aliseksemajn karesojn, samseksemajn rilatojn kaj rilatojn kun bestoj, Kinsey defendas la permesivismon de la rilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj[35].

Frits Bernard

Klinika psikologo kaj fakulo pri pedofilio, li publikigis multajn verkojn pri la temo. Frits Bernard defendas, ke la infanoj estas kapablaj deziri kaj konsenti seksajn rilatojn kun plenkreskuloj, kaj ke ĉi tiuj ne estas nepre malutilaj en ĉiuj okazoj. En verkoj, kiaj Paedophilia: A factual report (1985), Bernard rimarkigas faktorojn, kiaj la reago de la ĉirkaŭularo, la pridemandadoj kaj la aresto de la plenkreska kunulo, kiel la verajn kaŭzojn de malutilaj kaj persistaj efikoj ĉe la menso de la infano, kiam pederastia rilato estas malkovrita kaj la tabuo aplikita sur ĝin. Bernard kritikas, ke la socio emfazas nur la malbonan parton de pedofilio (infana seksa misuzo), kaj substrekas, ke la plimulto de la pristudoj pri la pedofiloj estas faritaj en kondiĉoj degradantaj por ĉi tiuj (malliberejoj, psikiatriaj hospitaloj). Alia obĵeto de Bernard estas tio, ke oni demandas al la infanoj pri siaj veraj sentoj al la pedofiloj nur post granda skandalo, kiu kondiĉas ilin respondi malfavore pri siaj spertoj[10]. En 1988 li asertis, ke ĝis tiam li mem, kiel psikologo kaj faka rajtigita atestanto en diversaj procesoj, analizis «pli ol cent pedofilajn plenkreskulojn kaj proksimume tricent infanojn kaj adoleskantojn, kiuj havis [seksajn] kontaktojn kun plenkreskuloj»[36].

Theo Sandfort

Socia psikologo nederlanda, scienca esploristo de la Centro HIV por Klinikaj kaj Kondutaj Studoj kaj Profesor-Asistanto de Klinikaj Sociomedicinaj Sciencoj (en Psikiatrio) ĉe la Kolumbia Universitato, Theo Sandfort[37] faris multajn bazajn kaj aplikitajn empiriajn esplorojn en la kampo de la sekseco, kelkaj dediĉitaj al la studado de la infana sekseco kaj de la efikoj de la seksaj kontaktoj sur la neplenkreskulojn kadre de pederastiaj rilatoj. En 1981, estante profesoro de psikologio ĉe la Universitato Utrecht, Sandfort publikigis la rezultojn de sia studado pri 25 knaboj aĝaj inter 10 kaj 16 jaroj, kiuj havis pederastiajn rilatojn kun plenkreskaj viroj en la momento de la studado. Li konkludis, ke «por preskaŭ ĉiuj knaboj (…) la seksa kontakto en si mem estis favore spertita kaj havis neniun malutilan efikon sur la manieron, kiel la junulo sentis sin ĝenerale»[38]. Sandfort ankaŭ determinis, ke la knaboj ne perceptis misuzon de povo fare de la plenkreskulo. Lia plej populara verko, Boys on their contacts with men («Knaboj en siaj kontaktoj kun viroj»)[39], publikigita en 1987, estas ofte citita de la defendantoj de la intergeneraciaj rilatoj kiel ekzemplon de objektiva esplorado[40].

Bruce Rind

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Polemiko de Rind k.a..

En 1998 la psikologoj Bruce Rind, Philip Tromovitch kaj Robert Bauserman publikigis en la revuo Psychological Bulletin de la Usona Asocio pri Psikologio artikolon titolitan «Metanaliza studo pri la supozataj proprecoj de la infana seksa misuzo uzante universitatajn samplojn», en kiu ili provas determini se la asertoj emanataj de la amaskomunikiloj kaj de la faka literaturo subtenantaj tio, ke ĉiuj seksrilatoj estas traŭmatizaj por la neplenkreskuloj, kaj ke la seksa misuzo kaŭzas psikologian malutilon gravan, longedaŭran kaj egale ĝeneralan sur knabojn kaj knabinojn, ja akordiĝas kun la maniero, kiel tiaj spertoj estas travivitaj. La aŭtoroj analizas kaj komparas la rezultojn de 59 pristudoj faritaj kun neklinikaj samploj el ambaŭ seksoj, kiuj havis seksajn rilatojn kun plenkreskuloj dum sia infaneco aŭ adoleskanteco kaj asertas, ke ĉ. 70 % de la analizitaj junuloj opinias, ke tiaj spertoj estis profitaj aŭ ne havis sekvojn. La aŭtoroj relativigas kaj atribuas al aliaj kaŭzoj, kiaj la familia medio, la malutilajn sekvojn raportitajn de la cetero, kaj alvenas al la konkludo, ke la kredoj de la socio pri la supozeble intrinsekaj malutilaj sekvoj de la seksumado sur la infanojn kaj adoleskantoj estas troaj kaj ne sin subtenas[41].

Precedentoj

John Henry Mackay, antaŭulo de la pedofilia aktivismo.

Ekzistas precedentoj de la pedofilia aktivismo ĉe la germana verkisto de skota deveno John Henry Mackay[42]. Mackay, kiu agnoskis sian pedofilion, entreprenis kampanjon sub la pseŭdonimo Sagitta, por ke oni permesus la pederastiajn rilatojn[43]. Lia plano estis publikigi plurajn librojn en diversaj stiloj, sed la projekto fiaskis post kiam siaj verkoj estis konfiskitaj kaj sia eldonisto denuncita, kvankam tiu ĉi neniam rivelis kiu sin kaŝis malantaŭ la pseŭdonimo Sagitta. Post juĝo, la libroj estis deklaritaj obscenaj en 1909 kaj sia eldonisto monpunita. Mackay tamen daŭrigis sian kampanjon, kaj en 1913 li publikigis novajn verkojn kun la sama celo. La plej elstara el tiu ĉi serio estas la membiografia romano Fenny Skaller[44]. En 1926 li publikigis Der Puppenjunge[45], romano pri prostituitaj infanoj en Berlino. En la Vajmara Respubliko oni rajtis vendi liajn librojn, sed post kiam la nazioj atingis la povon ili estis malpermesitaj. Nur en 1979 oni eksciis, ke malantaŭ Sagitta sin kaŝis tiu ĉi aŭtoro.

Alia precedento de la movado troveblas ĉe la franca verkisto André Gide, kiu inter 1911 kaj 1920 publikigis, en anonima privata eldono, sian eseon Corydon, en kiu li analizas aspektojn, kiaj la amkulturo aŭ la maniero, kiel homoerotismo estis traktata laŭlonge de la historio, proponante la ekziston de «normala pederastio», t.e. nek patologia nek krima, prenante kiel referencon la grekromian mondon, aparte Antikvan Grekion. La unua kompleta eldono en la franca, jam kun la nomo de la aŭtoro, aperis en 1924[46]. Gide mem rigardis Corydon sian plej gravan libron.

Unuaj asocioj (1940–1969)

En 1940, la psikologo kaj seksologo nederlanda Frits Bernard kontaktiĝis kun la advokato Jacob A. Schorer, prezidanto de la nederlanda branĉo de la germana Humana Scienca Komitato (Wissenschaftlich-humanitäres Komitee, WhK), la unua organizaĵo por la defendo de la samseksemuloj kaj transseksuloj, kaj pere de li kun la advokato Benno Premsela, ankaŭ konata kiel la unua seksologo en Nederlando. Bernard sciis, ke la WhK, kune kun ĝia internacia organizaĵo, la Instituto pri Seksologio (Institut für Sexualwissenschaft), publikigis artikolojn pri la pederastiaj rilatoj ĝis 1933[47]. Post la militdeklaro de la aliancanoj al la Nazia Germanio kaj ties venko dum la unua fazo de la milito en Eŭropo, la kampanjoj por legitimi pedofilion estis malpermesitaj kaj ĉia banaligo pri la temo forte punata, ĉar la artikolo 176 de la «Verordnungsblatt» n-ro 81 de la germana leĝaro, koncerne la pederastiajn rilatojn, devis esti inkludita en la nederlanda leĝaro laŭ la ordono de Adolf Hitler. La Instituto pri Seksologio estis laŭlitere detruita post la veno de la nacisocialismo al la registaro de Germanio en 1933, kaj ĝiaj membroj Arent von Santhorst kaj Niek Engelschman (Bob Angelo) estis detruintaj ĉiujn dokumentojn de la nederlanda sidejo por malebligi la enketojn de la nazioj.

En la 1950aj jaroj, elde la restoj de la nederlanda branĉo de la WhK, Frits Bernard kaj aliaj fondis en Hago la asocion Enklave Kring[noto 7], dediĉita al la scienca studado de pedofilio. Rigardata kiel la unua organizaĵo de la pedofilia aktivismo, la grupo instaliĝis pli poste en Roterdamo[48][49]. Ĝiaj celoj estis «rompi la antaŭjuĝojn pri la aferoj rilataj al la erotikaj kontaktoj kaj rilatoj inter neplenkreskuloj kaj plenkreskuloj (...), havigi informon kaj konsiladon (...) [kaj] iniciati programon de rekta asistado [por antaŭeniri] al revizio de la kriminala kodo»[50]. En 1958 Bernard kreis samnoman eldonejon por diskonigi la ideojn de la asocio. Kreita kun la celo fariĝi internacia organizaĵo, Enklave Kring obtenis subtenon en okcidenta Eŭropo, Nov-Jorko, Japanio kaj Honkongo, lokoj kie Bernard mem konferenciis kelkfoje. Rezulte de ĝiaj klopodoj, la asocio ricevis favoran respondon pri la pedofilia aktivismo fare de diversaj sendependaj periodaĵoj, kiaj la nederlanda Vriendschap (eldonita ekde 1859), la germana Der Weg zu Freundschaft und Toleranz, la dana Amigo kaj la nederlanda Verstandig Ouderschap en la 1960aj jaroj. NVSH, avangardo de la movado por la seksa liberiĝo, havis tiutempe, laŭ Bernard, tre kritikan sintenon rilate al pedofilio[50].

Fronte al la malmultaj studaĵoj pri la pedofilia fenomeno kaj kun la deziro kontraŭstari la socian infamiadon, Frits Bernard kaj Edward Brongersma verkis, de 1959 ĝis 1964, plurajn artikolojn prezentantaj pedofilion el favora vidpunkto, kiuj aperos en Vriendschap, la revuo de la Centro de Kulturo kaj Libertempo (Cultuur en Ontspanningscentrum, COC; nun COC Nederland)[51], asocio por la defendo de la samseksemuloj, kiun ili apartenis, sed ili ne atingis la kreon de interna laborgrupo.

Inter 1966 kaj 1969 Frits Bernard restis okupata pri aliaj projektoj kaj la aktivaĵoj de Enklave Kring reduktiĝis. La disvolviĝo de dua fazo en la pedofilia aktivismo okazos nur ekde 1970[50].

Dumtempa antaŭeniro (1970–1981)

En la kunteksto de la seksa revolucio komenciĝinta fine de la 1960aj jaroj disvolviĝis depostula aktivismo klopodanta altiri la atenton de la amaskomunikiloj por antaŭenigi ĝian aferon. La aktivuloj defiis la publikan opinion kaj komencis postuli la socian aprobon de pedofilio, ties forigon el la oficialaj listoj de malsanoj kaj mensaj perturboj kaj la nuligon de la aĝo de konsento.

La movado spertis antaŭeniron al siaj celoj, kiu manifestiĝos per la apero ekde la mezo de la 1970aj jaroj de multaj grupoj specife pedofiliaj en multaj landoj, preter la samseksemaj asocioj kaj la izolitaj pensuloj. Multaj intelektuloj kaj politikaj aktivuloj subtenos la ideojn de la movado. Eĉ se pedofilio daŭre restos neakceptita, kun la escepto de la tolerema sinteno de kelkaj minoritataj grupoj, tiu ĉi radikaliĝo donos al la pedofiloj la ŝancon renkontiĝi kaj interŝanĝi ideojn.

Meze de la 1970aj jaroj, la kerno de la pedofilia aktivismo delokiĝos dum kelka tempo al Britio kaj Usono. En tiuj ĉi landoj la movado ricevos fortajn atakojn elde la gazetaro kaj elde kelkaj premgrupoj. Frits Bernard atribuos la fortan oponon al la pedofilia aktivismo en la usonanglaj landoj al ĝia sinteno radikala kaj forte agresema ekster kontinenta Eŭropo fronte al la ĝenerala senscio de la socio rilate al seksaj aferoj[52].

Nederlando

Komence de la 1970aj jaroj, la plimulto de la artikoloj defende de pedofilio, plejparte klopodantaj difini la influon kurta- kaj longa-tempa de la seksaj kontaktoj inter plenkreskuloj kaj infanoj sur ĉi-lastajn, estis verkitaj en Nederlando, el teoriaj kaj praktikaj perspektivoj, fare de Frits Bernard, Edward Brongersma, Frans Gieles kaj Theo Sandfort. La datumoj uzitaj de ĉi tiuj esploristoj devenis el rekta analizado de pedofiloj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj havis seksajn rilatojn kun plenkreskuloj dum ilia infaneco aŭ adoleskanteco.

Kontinuece kun la vojoj malfermitaj de Frits Bernard en la 1950aj jaroj, la pedofilia aktivismo tendencas koincidi kun pli ĝenerala studado pri la sekseco, la familio kaj la infanoj. La sintenoj de NVHS ŝanĝiĝis pro la socia evoluo kaj pro la radikaliĝo de kelkaj politikaj kaj intelektulaj diskursoj kaj kreiĝis, impulsita precipe de Frits Bernard kaj Edward Brongersma, la Fondaĵo Grupo de Studado pri la Pedofilio (Stiching Studiegroep Pedofilie, SSP), specifa grupo de la asocio, komponita de infanaj fakuloj, psikiatroj kaj advokatoj, kiaj Frits Bernard, Edward Brongersma, Ids Haagsma, Wijnand Sengers kaj Peter van Eetenla, kiu plenumas gravan informan laboron. La grupo aranĝis semajnajn kunvenojn kaj kolektis informojn pri pedofilio, kiuj estis arkivataj en iu centro de dokumentado en Hasselt.

En 1972, la SSP publikigis la libron Sex met kinderen («Sekso kun infanoj»)[53], verkita de Frits Bernard kunlabore kun Edward Brongersma, Wijnand Sengers, Peter van Eeten kaj Ids Haagsma. La verko, priskribanta la historion de Enklave Kring kaj de la internacia esplorado pri la pederastiaj rilatoj, parte stimulita de Enklave Kring kaj parte sendependa, malfermis en Nederlando la debaton pri pedofilio[54] kaj preparis la fundamentojn por la pedofilia aktivista movado de la 1970aj jaroj en okcidenta Eŭropo[noto 8][47].

En 1973 okazis en Breda la unua internacia renkontiĝo de pedofiloj, aranĝita de NVHS, kiu samjare formaligis sian laborfakon pri pedofilio, la Centra Komisiono pri Pedofilio (Hoofdbestuurscommissie Pedofilie), kiu en 1976 renomiĝis Laborgrupo por la Emancipado de la Intergeneraciaj Rilatoj (Emancipatie van Oudere-Jongere-relaties), kaj en 1979 Nacia Laborgrupo por la Emancipado de la Infanoj (Landelijke Werkgroep Jeugdemancipatie). En 1974 okazis en Utrecht, sub la devizo «Pedofilio kaj Socio», la unua renkontiĝo de la laborfako pri pedofilio de NVHS. Oni postulis la malkrimigon de pederastio kaj la rajton de la infanoj «esprimi siajn sentojn kaj bezonojn».

Ĝis la komenco de la 1980aj jaroj, la pedofiliaj aktivuloj montriĝis kontentaj pro la antaŭeniroj de sia afero en Nederlando. En 1980, COC publike deklaris, ke pedofilio estas geja afero, kaj ke la samseksema liberiĝo estos neniam tute finita sen la liberiĝo de la infanoj kaj de la pedofiloj[52]. Inter 1979 kaj 1981, la lasta signifa antaŭeniro de la pedofilia aktivismo en la okcidenta mondo okazis en 1981, kiam la Nederlanda Protestanta Fondaĵo por Respondeca Familia Disvolviĝo (Protestantse Stichting voor Verantwoorde Gezinsvorming, PSVG) distribuis en la elementaj lernejoj centmilojn da kopioj de iu ilustrita broŝhuro titolita Paedophilia[55], kun la celo informi la infanojn pri pedofilio[56]. Tiutempe, pli kaj pli da feministaj organizaĵoj, eĉ unuoj de la Junulara Polico, montriĝis favoraj al la malkrimigo de la pederastio[57]. Ankoraŭ en 1984, Edward Brongersma asertos: «En Nederlando, la pedofilio estas objektive debatata en la instruadaj kursoj de la policaj lernejoj. Ĉi tie, samkiel en la universitatoj, oni klopodas meti finon al la antaŭjuĝoj».

Nederlanda peticio de 1979

La 22an de junio 1979, la NVSH, la Ligo Coornhert por la Reformo de la Kriminala Leĝaro, la Humana Konfederacio kaj la pastro Alje Klamer sendis peticion, kun similenhava letero, al la nederlanda ministro pri justico kaj samtempe al la nederlanda Parlamento. Ambaŭ petis la malkrimigon de la konsentaj seksrilatoj inter infanoj kaj plenaĝuloj.

La peticio estis subskribita de pluraj publikaj organizaĵoj por socia bonstato kaj mensa sano, inter ili la jenaj[58]:

  • Ĝenerala Asocio por la Libereco sub Kondiĉoj.
  • Nederlanda Asocio por la Integrigo de Samseksemo (COC).
  • Nederlanda Feminista Asocio oficiala.
  • Unuanime, la plenumkomitato de la Laborista Partio (la partio kun plej vasta membraro).
  • Unuanime, la plenumkomitatoj de kvar politikaj partioj pli malgrandaj, tiutempe kun reprezentado en la nederlanda malsupera ĉambro (Demokratia Socialista Partio, Pacifista Socialista Partio, Demokratia Partio kaj Radikala Partio).

La fako pri infana kaj juna psikiatrio de la Nederlanda Societo pri Psikiatrio, alarmite pro la sukceso de la peticio, oponis publike al la postuloj por malkrimigo, asertante ke tiu ĉi malfortigus la gepatran aŭtoritaton[59].

Belgio

En Flandrio, post iu konferenco aranĝita en Antverpeno en aprilo 1973 fare de la Grupo de Studado pri la Pedofilio, kreiĝis la unua eŭropa pedofilia asocio ekster Nederlando. En 1981 aldoniĝis Stiekum, pli radikala (broŝuroj, intervenoj en la institucia medio, en la radio ktp). Tiuj ĉi grupoj, ankoraŭ iom neformalaj, estos de post 1984 la objekto de persekutado kaj atakoj fare de dekstrismaj partioj, kiaj Vlaams Blok, kiu akuzos ilin «kutimigi la homojn al la pedofilia fenomeno», petos ilian malpermeson elde ĝiaj publikaĵoj kaj elde la nacia gazetaro kaj organizos protestojn, kiam oni aranĝos konferencojn kaj debatojn pri pedofilio en Flandrio[60][61].

Francio

En majo 1968 aperis algluitaj sur la muroj de la Sorbono ok afiŝoj en la nomo de ia Komitato de Revoluciista Pederastia Agado (Comité d’Action Pédérastique Révolutionnaire, CAPR), kiu lanĉas alvokon al la seksaj minoritatoj («pederastoj[noto 9], lesbaninoj ktp.») por konsciigi ilin pri «[sia] rajto libere esprimi [siajn] elektojn aŭ amajn apartaĵojn kaj instigi per [sia] ekzemplo veran seksan liberiĝon». Sekvatage ili estis elŝiritaj de maldekstraj aktivuloj, kiuj juĝis, ke ili makulas la aferon de la Revolucio. Oni tiam eldonis presadon de 500 ekzempleroj de la teksto[noto 10], distribuotaj en Odéon kaj la Sorbono. La aŭtoroj de la agado estis la samseksemaj aktivuloj Guy Chevalier kaj Pierre Hahn, tiutempe studentoj pri moderna beletro, kiuj decidis redakti la pamfleton konstatinte la ignoradon de la samseksema afero fare de la movadoj de Majo de la 68a.

De post 1968 la defendo de pedofilio iĝis tre polemika ene de la ekstrem-maldekstraj grupoj kaj de la maldekstraj amaskomunikiloj. La malfondiĝo en 1971 de la maŭista/liberecana grupo Vive le Révolution, gvidita de Roland Castro, okazis parte pro la internaj debatoj pri la temo. Samepoke, la redakcio de la revuo Politique-Hebdo malakceptis, laŭ la diro de ĝia tiama ĉefredaktoro-asistanto, Hervé Hamon, publikigi intervjuon kun René Schérer pro ties «porpedofiliaj sintenoj». Tankonalasanté, kritika revuo de la medicina institucio, ĉesis aperi post, kiam iu sektoro favora al pedofilio provis uzi ĝin kiel vektoron de siaj ideoj.

La speciala statuso de la intelektuloj en Francio, kiu ebligis al verkistoj, kiaj Henry de Montherlant kaj André Gide senĝene agnoski ilian preferon al neplenkreskuloj, aŭ kiaj Roger Peyrefitte atingi bruan sukceson[62][63], ankaŭ ebligis aliajn, kiaj Tony Duvert kaj Gabriel Matzneff, defendi ekde la fino de la 1960aj jaroj senvualajn diskursojn favoraj al pedofilio. Duvert, kiu en 1967 publikigis sian unuan romanon, Récidive, kaj en 1973 gajnis la Premion Médicis, senvuale deklaros sin pedofilo. En 1974 li publikigis Le Bon Sexe illustré, eseo en kiu li kritikas la seksan edukadon kaj la familion kaj defendas, ke «oni devas agnosku al la neplenaĝuloj, kaj infanoj kaj adoleskantoj, la rajton amori». En 1975 li ĝisfunde elvolvis siajn ideojn en nova eseo, L’Enfant au masculin («La infano virsekse»), en kiu li asertas, ke li havis ses-jarajn seksajn kunulojn. Matzneff, kiu abunde parolis en siaj libroj pri sia prefero al la geadoleskantoj sen esti atakita de la amaskomunikiloj kaj samtempe kunlaborante en ĵurnaloj, kiaj Le Monde, samjare publikigis Les Moins de seize ans («La malpli-ol-16-jaruloj»), verketo en kiu li ekzaltas pederastion. La filozofo René Schérer, profesoro en la Eksperimenta Universitata Centro de Vincennes, publikigis ankoraŭ en 1974 Émile perverti («La perversia Emilio»), eseo en kiu li kontestas, ke la seksaj rilatoj estas malutilaj por la infanoj kaj bedaŭras, ke la nuntempa edukado malakceptas kaj ekskludas la «pederastiajn rilatojn inter instruistoj kaj lernantoj»[64]. Schérer kaj la romanisto Guy Hocquenghem direktos en 1976 unu numeron de la revuo Recherches pri infaneco kaj edukado, kun la subteno, inter aliaj, de Michel Foucault kaj François Châtelet, kiu signos la apogeon de tiu ĉi intelektula diskurso pri pedofilio kaj hebefilio[65]. Tiaj verkoj estis ĝenerale subtenataj de eldonistoj, kiuj aliĝas ja al vasta revolucia perspektivo, pli ol al la defendo de iu speciala seksprefero. Ili evidentigis, laŭ la eldonistoj kaj ĵurnalistoj, tutmondan strategion de kontestado de la socio, kaj estis depostulataj, super ĉio, en nomo de la libereco de esprimo[62].

Tiutempe, la diskursoj favoraj al la seksa liberigo de la infanoj faris sian truon sub la protekto de alternativaj movadoj, kiaj la kontraŭpsikiatrio kaj la samseksema aktivismo. Kelkaj neformalaj grupoj de la radikala socialismo, kiaj la Komunistaj Komitatoj por Memmastrumado[noto 11] kaj aliaj organizaĵoj pli gravaj, kiaj la Ligo Komunista Revoluciista[66], subtenis la pedofilian liberiĝon[67]. La defendo de la pedofiloj kaj la ambiguaj diskursoj pri la infana sekseco aperis kiel defio al la malpermesoj[noto 12]. De la Fronto Samseksema de Revoluciista Agado, kreita en 1971, aŭ la revuo Le Gai Pied, lanĉita en februaro 1979, ĝis filozofoj kiaj Michel Foucault, kiu denuncas la seksan apartigon inter infanoj kaj plenkreskuloj kiel «novan reĝimon de kontrolo de la sekseco», ĉiuj postulas la agnoskon de la «periferiaj seksecoj»[68]. Kelkaj amaskomunikiloj, kiaj la maldekstraj ĵurnaloj Le Monde kaj Libération[69][70], kontribuis al la disvastigo de tiaj ideoj per la publikigo de peticioj pri la temo, nefermitaj leteroj kaj intervjuoj kun pedofiloj, kiuj rakontas sian sperton[noto 13][71][72].

En majo 1977, la ĵurnalo Libération, tute fidela al la tezoj de la seksa revolucio senvuale disvolvataj de post Majo de la 68a, publikigis artikolon (republikigita la 1an de marto 1979[73]) titolitan «Naissance du "front de libération des pédophiles"», kiu vokas por partopreno en iu kunveno por krei iun Fronton de Liberigo de la Pedofiloj (Front de Libération des Pédophiles, FLIP). La unua kunveno de la FLIP estis okazinta la 2an de aprilo en la universitata areo Jussieu kaj en ĝi partoprenis trideko da homoj[noto 14]. La FLIP ne postvivis pro la diverĝoj estiĝintaj inter la partoprenantoj, sed kelkaj el la plej radikalaj fondis, ĉirkaŭ la mezo de 1977, la Fronton de Agado kaj Esplorado por Alia Infaneco (Front d'Action et de Recherche pour une Enfance Différente, FRED), kiu en decembro de la sama jaro difinis programon, publikigis kelkajn tekstojn en 1978 kaj fine malaperis komence de 1979 pro manko de organiziĝo kaj malakordoj inter siaj membroj[74].

En julio 1979 fondiĝis la Grupo de Esploro por Alia Infaneco (Groupe de Recherche pour une Enfance Différente, GRED)[75], kiu iĝos la unua longedaŭra pedofilia asocio en Francio. Membro de la Samseksema Komitato de Urĝeco Kontraŭsubprema (Comité d'Urgence Anti-Répression Homosexuelle, CUARH) kaj de la Internacia Asocio de Gejoj, GRED manifestos en sia bulteno Le Petit Gredin sian volon «etendi sian publikon al la infanaj "profesiuloj", al la gepatroj mem, al la juĝistoj kaj al la edukistoj. Kaj al la infanoj!»[76], kun la celo iĝi instrumento por debatado, preter la aktivismo, sinteno alprenita ankaŭ en la konferencoj kaj rondaj tabloj, kiujn ĝi ĉeestos kiel invitato. Ĝi malaperos en 1987.

Francaj peticioj kontraŭ la aĝo de konsento

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Francaj peticioj kontraŭ la aĝo de konsento.

Inter 1977 kaj 1979, dum oni diskutadis reformon de la kriminala kodo en la franca Parlamento, multaj intelektuloj subskribis peticiojn kaj nefermitajn leterojn, kiuj postulas la malkrimigon de ĉiuj konsentaj seksrilatoj inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj malpli ol 15-jaraj (aĝo de konsento en Francio), sen aĝolimo. La plej rimarkinda, publikigita en la ĵurnalo Le Monde la 26an de januaro 1977 kaj reproduktita de Libération, titoliĝis Nefermita letero pri la revizio de la leĝo pri seksaj deliktoj koncerne neplenaĝulojn, kaj estis verkita subtene al tri francaj civitanoj, kiuj aperis antaŭ la Tribunalo de Versailles sub akuzoj pri «senperfortaj atencoj al la pudoro kontraŭ neplenaĝulojn sur la aĝo de 15 jaroj» kaj esti fotintaj iliajn minoraĝajn partnerojn. Tri el ili restis en preventa aresto ekde 1973, fakto kiun la letero kvalifas «skandala». La teksto emfazas, ke la infanoj suferis «eĉ ne la plej etan perforton», substrekas ke la rilatoj estis «konsentaj» kaj asertas, ke «ekzistas evidenta misproporcio, de unu flanko, inter la klasifo kiel «krimo», kiu tiel pravigas ekscesan rigoron kaj la naturo de la imputitaj faktoj; kaj de alia flanko, inter la malaktualiĝinta karaktero de la leĝoj kaj la ĉiutaga realo de iu socio, kiu tendencas agnoski ĉe la infanoj kaj adoleskantoj la ekziston de iu seksa vivo» [77].

La peticio, sendita al la Parlamento, estis subskribita de 69 eminentuloj, inter ili la filozofoj Louis Althusser, Simone de Beauvoir, Gilles Deleuze, Jacques Derrida, Michel Foucault, Jean-François Lyotard, Jean-Paul Sartre kaj André Glucksmann, la filozofo kaj semiologo Roland Barthes, la romanisto kaj aktivulo por la rajtoj de la samseksemuloj Guy Hocquenghem, la advokato kaj profesoro pri juro Jean Danet, la verkisto kaj kinproduktisto Alain Robbe-Grillet (elektota membro de la Franca Akademio en 2004), la verkistoj Louis Aragon, Catherine Millet kaj Philippe Sollers, kaj la pediatrino kaj infana psikanalistino Françoise Dolto[noto 15].

La 4an de aprilo 1978 oni elsendis per la Pariza radio profundan debaton inter Michel Foucault, Jean Danet kaj Guy Hocquenghem, en kiu ĉi tiuj klarigis siajn kialojn favore al la nuligo de la aĝo de konsento. La konversacio estos publikigita en la franca kun la titolo «La Loi de la pudeur» («La leĝo de la pudoro»)[78][79][80].

En 1979, la ĵurnalo Libération publikigis similan leteron subtene al Gérard R., franca civitano akuzita pri «seksa delikto kontraŭ neplenaĝuloj», en atendo de juĝo antaŭ 18 monatoj. Ĝi estis subskribita de 63 personoj, inter ili Pascal Bruckner, Georges Moustaki kaj Christiane Rochefort. La letero informis, ke Gérard loĝas kun knabinoj 6- ĝis 12-jaraĝaj, «kies radianta mieno montras al ĉiuj, ankaŭ iliajn gepatrojn, la feliĉon kiun ili trovas [ĉe Gérard]»[noto 16].

Britio

En 1974, sub la egido de la asocio Scottish Minorities Group, kreiĝis en Skotlando la organizaĵo Paedophile Information Exchange (PIE). Ĝiaj fondaj membroj estis Michael Hanson, samseksema studento[81], kaj Ian Campbell Dunn, nepedofila aktivulo por la rajtoj de la samseksemuloj. La inaŭgura asembleo okazis en marto 1975 kaj en julio la sidejo instaliĝis en Londono, el kie devenis la plimulto de la interesiĝintoj. Keith Hose, ligita al la Fronto por Geja Liberiĝo (Gay Liberation Front, GLF), fariĝis ĝia prezidanto[82]. En novembro, PIE liveris antaŭ la Komitato por la Revizio de la Kriminala Kodo 17-paĝan raporton kun ĝiaj proponoj pri la pederastiaj rilatoj, sensukcese[81].

La grupo decidis konigi sin pli bone al la vasta publiko, malgraŭ la riskoj, ke tio signifis, kaj en 1975 Hose faris en la ĉiujara kongreso de la geja asocio Campaign for Homosexual Equality longan prelegon pri pedofilio, kion eĥis la ĵurnalo The Guardian. En aprilo 1976 PIE lanĉis la revuon Understanding Paedophilia («Kompreni la pedofilion»), kiu publikigos multajn studaĵojn pri pedofilio kaj la unuajn statistikojn pri la preferoj de la pedofiloj[82].

En 1977, kun ĉirkaŭ 250 membroj, PIE asimilis la restojn de Pedofilia Agado por Liberiĝo (Paedophile Action for Liberation, PAL), grupo deveninta de unu divido de la GLF de Sud-Londono, kiu ricevis atakojn fare de la gazetaro[82]. Samjare, PIE akiris ian publikan diskonatecon pro malferma aranĝo en Londono kaj pro la partopreno de ĝia nova prezidanto, Tom O'Carroll[83], en iu kongreso en Swansea de la Brita Societo pri Psikologio, sub la devizo «Amo kaj seksinklino». Ambaŭ publikaj manifestiĝoj elĉenigis agresan gazetaran kampanjon kontraŭ la ideoj defendataj de PIE[81].

En 1978 PIE aliĝis al la Nacia Konsilo por la Civilaj Liberecoj (nun konata kiel Liberty)[84]. Dum ĝia aliĝo, la asocio kampanjis kontraŭ la informa traktado de la gazetaro rilate al la pedofiliaj aktivistaj asocioj kaj por la reformo de la aĝo de konsento, kaj oponis al la proponoj por malpermesi la infanan pornografion[85].

En 1978, iu artikolo pri la ĉiujara asembleo de PIE, aperinta en la skandalgazeto News of the World, kondukis la policon fari traserĉon ĉe la membroj kies nomoj estis rivelitaj en ĝiaj paĝoj. Kvin membroj de la plenumkomitato, inter ili Tom O'Carroll, estis akuzitaj pri «konspirado por korupti la publikan moralon» pro la koresponda servo inter membroj de la asocio, kaj la eldonistoj de Understanding Paedophilia pri «obsceneco»[noto 17][81]. La aktivaĵoj de PIE restis forte difektitaj kaj pluraj membroj decidis forlasi la organizaĵon. Laŭŝajne la grupo estis enfiltrita de iu membro de la MI6.

En 1983 la gazetaro sugestis ian ligon inter la asocio kaj la seksperforto, tre diskonigita de la amaskomunikiloj, de 6-jara knabo en Brajtono. Fronte al tio, du membroj de PIE donis intervjuon por nei la onidirojn. Spite al tio, la sekvantan tagon la gazetaro publikigis sensaciistajn ĉeftitolojn, kiuj prezentis la asocion kiel grupon de koruptantoj kaj seksmisuzantoj: «La terura vero pri PIE: la koruptantoj de infanoj diras al ni kiel ili agas» (Daily Express) aŭ «'Kiel ni agas', far la londonaj membroj de PIE: la koruptantoj de infanoj konfesas» (Evening Standard). La geja komunumo apenaŭ reagis, krom la Gay Youth Movement[86].

En 1984, izolita kaj objekto de ĝenerala malaprobo, PIE anoncis la ĉeson de siaj aktivaĵoj.

Germanio

En Germanio, inter la fino de la 1970aj jaroj kaj la komenco de la 1980aj, estis tre aktiva Indianerkommune, memnomita «komunejo por la liberigo de la infanoj»[75]. Komence de la 1980aj jaroj aktivis la Grupo de Laboro pri la Pederastio-Pedofilio (Arbeitskreis Päderastie-Pädophilie, AKP), malgranda pripensgrupo kreita en 1979, kiu subtenis la aliseksemajn pedofilojn[75]. De post 1979, en Okcidenta Germanio, la Germana Societo de Studado kaj Laboro pri la Pedofilio (Deutsche Studien und Arbeitsgemeinschaft Pädophilie, DSAP) arigis plurajn lokajn grupojn kaj eldonis la bultenon Befreite Beziehung, pli poste Die Zeitung. Fine de 1981, la internaj malakordoj inter ĝiaj 200 membroj rezultigis la efektivan malfondiĝon de la asocio. La AKP fariĝis tiam la ĉefa ĝermana asocio. El la malfondiĝo de la DSAP naskiĝis Kinderfrühling (Infanprintempo), kiu reprenis la eldonadon de Befreite Beziehung[87].

La germanaj pedofiloj eĉ atingos, precipe en la 1980aj jaroj, politikajn subtenojn ĉe la Verda Partio, argumentante, ke la seksaj kontaktoj inter infanoj kaj plenkreskuloj estas ne nur nemalutilaj por la infanoj, sed necesaj por ilia psikosocia disvolviĝo. Dum pluraj jaroj, la pedofiloj profitos de politikaj subtenoj, prezentante sian seksecon kiel la lastan bastionon «faligendan kadre de la seksa liberiĝo»[88].

Usono

De post la Ribelo de Stonewall, kelkaj organizaĵoj de la gejaj Usona kaj Kanada movadoj, kiaj la Nacia Koalicio por la Gejaj Rajtoj (National Gay Rights Coalition)[89] kaj la Geja Alianco por Egaleco (Gay Alliance Toward Equality), petos publike la nuligon de la aĝo de konsento[90]. En 1972, la Alianco de Gejaj Aktivuloj (Gay Activists Alliance) de Chicago kaj Nov-Jorko, grupo dividiĝinta dise la GLF, aranĝis konferencon, kiu kunvenigis samseksemajn aktivulojn de 85 organizaĵoj[91]. Ĝiaj postuloj entenis la nuligon de la aĝo de konsento[92].

En 1971, Valida Davila, sekvanto de Wilhelm Reich kaj emerita socia laboristo, kreis en San-Diego (Kalifornio) la Rondon pri Infana Sensualeco (Childhood Sensuality Circle, CSC), «rondon de dokumentado kaj pripensado», kiu defendis la nuligon de la aĝo de konsento kaj eĉ publikigis kelkajn pamfletojn, kiaj Porno for Children («Porno por infanoj») kaj A Child's Sexual Bill of Rights («Leĝoprojekto pri Infanaj Seksaj Rajtoj»)[noto 18]. Ĝi funkcios ĝis la mezo de la 1980aj jaroj, sed ĝia influo restos tre limigita tial, ke ĝi ne klopodos konigi sin[75].

Kampanjoj de 1977 kontraŭ la samseksemuloj

Pamfleto uzata de Save Our Children en 1977, kun la frapfrazo «Savu niajn infanojn disde samseksemo!».

En 1976, Robin Lloyd, korespondanto de la NBC, publikigis la libron For Money or Love: Boy Prostitution in America («Pro mono aŭ amo: Infanprostituado en Usono»)[93]. En la verko, kies enkonduko estis skribita de usona senatano, Lloyd asertis, ke ekzistas grandega reto de prostituado implikanta pli ol 300 000 knabojn. La ideo, ke malantaŭ la infana pornografio sin kaŝas granda komerco komenciĝis per tiu ĉi libro. Tamen, nenie en la verko estis iu empiria bazo por la nombro 300 000; Lloyd mem agnoskis, ke temis pri nura laborhipotezo, kiun li sugestis al pluraj fakuloj por submeti iliajn reagojn al provo[94]. Tio ne malebligis, ke Judianne Densen-Gerber, direktorino de Odyssey House, iu ĉeno de klinikoj de rezidenta kuracado por drogdependuloj, alproprigis al si la ciferon kvazaŭ ĝi reprezentus fideblan statistikon, kaj iniciati, en 1977, kampanjon por mobilizi la publikan opinion kontraŭ la infana pornografio, akuzante la samseksemulojn pri ĝia grandskala produktado kaj distribuado. Siaflanke, la miss kaj kantistino Anita Bryant iniciatis alian kampanjon, sub la devizo «Savu niajn infanojn», je la servo de politika koalicio kun la sama nomo (Save Our Children) fondita de fundamentistaj kristanaj grupoj kontraŭ la rajtoj de la samseksemuloj, kies strategio baziĝis precipe sur tio, prezenti la samseksemulojn kiel koruptantojn de infanoj kaj danĝeron por ĉi tiuj, asertante, ke «[ili] bezonas rekruti niajn knabojn por sekurigi sian postvivadon kaj la propagadon de sia movado». La 7an de julio 1977, la koalicio gajnis referendumon, kiu ebligis Bryant abrogi en Miami ordonon havigantan egalajn protektojn por gejoj kaj lesbaninoj kun la argumento, ke ĉiuj samseksemuloj estas pedofiloj.

La amaskomunikiloj sekvis plendetale la historiojn pri infana ekspluatado. Dum 1977, la naciaj ĵurnaloj publikigis naŭ artikolojn ĉi-rilate[95]. The New York Times, ĵurnalo, kiu ne estis konata pro sia sensaciismo, publikigis 27 artikolojn tiujare, kompare kun unu en la du antaŭaj jaroj. Kiam en majo 1977 la populara televidprogramo 60 Minutes dediĉis elsendon al la infana pornografio, elĉeniĝis ondo de literoj al la politikistoj. En tiu printempo, iu subkomitato de la Komitato pri Juraj Aferoj de la Ĉambro de Reprezentantoj tenis plurajn aŭdiencojn pri la temo, kiuj daŭris ĝis la aŭtuno, tenante la infanan pornografion en la novaĵprogramoj de Usono[96]. Oni kreis platformon kontraŭ la infana pornografio, kies alvokoj por enkonduko de pli rigoraj rimedoj ricevis vastan politikan subtenon en la reganta etoso de morala paniko[97].

Samjare, la registaro proklamis la Leĝon pri Infana Seksa Ekspluatado[98], kiu malpermesas la uzadon de neplenaĝuloj en pornografiaj produktaĵoj, la transportadon de infanoj tra la ŝtataj landlimoj, la kaptadon de pornografiaj bildoj de neplenaĝuloj, kaj la produktadon kaj distribuadon de reklamo pri infanpornografio[noto 19].

Fondado de NAMBLA

Logotipo de NAMBLA. La granda 'M' kaj la malgranda 'b' simboligas viron kaj knabon.

NAMBLA originas el la geja movado, kiu naskiĝis post la tumultoj de Stonewall, okazintaj en 1969 en Nov-Jorko. Kvankam okazis debato pri la samseksemaj rilatoj inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj, la gejrajtaj grupoj estis pli enzorgaj pri aferoj, kiaj polica persekutado, labora diskriminaciado, kuracista prizorgado kaj aliaj. Ĝis iu razio kontraŭ la klientoj de adoleskantaj prostituitoj en Bostono estigis vastan amaskomunikilan raportadon dum la lastaj semajnoj de 1977[99], la afero pri la rilatoj inter plenaĝuloj kaj neplenaĝuloj ne ricevis sufiĉan atenton por impulsi la kreon de organizaĵo kia NAMBLA.

En 1978, post la sukcesaj klopodoj fare de la gejaj aktivuloj de la Komitato Boston/Boise (Boston/Boise Committee) por fiaskigi kaptilon de la tiama prokuroro de Bostono Garret Byrne por trafi klientojn de adoleskantaj prostituitoj pere de anonima telefona avizlineo, la subkomitato de ĉi tiu grupo organizis en la Bostona Komunuma Preĝejo konferencon pri intergeneraciaj rilatoj kaj aĝo de konsento, kiun ĉeestis ĉirkaŭ 150 homoj[100]. Post ĉi tiu konferenco, 34 viroj kaj pluraj knaboj grupiĝis por formi la Nord-Amerikan Asocion pri Amo inter Viroj kaj Knaboj (North American Man/Boy Love Association, NAMBLA)[noto 20][101][102].

La celo de la membroj de NAMBLA estis ataki la sociajn kaj leĝajn malpermesojn kontraŭ la konsentaj seksrilatoj inter plenaĝuloj kaj puberaj aŭ adoleskantaj knaboj. La organizaĵo baziĝis sur liberecana argumento: la leĝoj pri la aĝo de konsento estas nenecesa, puna interveno de la registaro en la vivo de ĝiaj civitanoj[100].

Ĉe la komenco, NAMBLA gajnis konsiderindan subtenon fare de la maldekstraj gejaj grupoj kaj en 1984 iĝis la unua geja organizaĵo en Usono aliĝinta al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA)[noto 21][103][104][103]. La egaligo de la aĝo de konsento estis tiutempe ĉefa parto de la gejrajta batalo en Britio kaj aliaj landoj.[100] Kelkaj liberecanoj, kiaj la verkistinoj kaj feministaj gvidantoj Pat Califia, Kate Millett kaj Gayle Rubin, aliĝis al tiu afero[100]. Tamen aliaj gvidantoj de la feminista movado, kiu naskigis la seksan revolucion kaj la lesban movadon rigardis la intergeneraciajn rilatojn kun adoleskantoj kiel instituciigitan problemon kreitan de la patriarkaj strukturoj de la socio[105]. La opono al NAMBLA evidentiĝis en la konferenco, kiu organizis la unuan gejan marŝon en Vaŝingtono, en 1979[noto 22][106]. En 1980, iu grupo nomita Lesba Grupo – Komitato por la Marŝo de la Geja kaj Lesba Fiero (Lesbian Caucus – Lesbian & Gay Pride March Committee) disdonis flugfoliojn, kiuj instigas la virinojn ne partopreni en la jara geja marŝo de Nov-Jorko pro iu supozata dominado de NAMBLA kaj de ties simpatiantoj super ĝia organiza komitato. La sekvantan jaron, post la minaco de kelkaj lesbaninoj formi pikedojn, la geja grupo de la Universitato de Cornell, Gay People at Cornell (Gay PAC), nuligis la inviton, kiun ĝi faris al David Thorstad, fondinta membro de NAMBLA, por esti la ceremoniestro de la Geja Festivalo de Majo. Dum la sekvantaj jaroj, pli kaj pli da gejrajtaj organizaĵoj klopodis malhelpi al NAMBLA partopreni en la paradoj de la geja fiero. Kelkaj analizistoj kaj la aktivuloj mem rigardas tiun sintenon, kiu daŭras ĝis nun, kiel malobservon de la rajto al parollibereco agnoskita de la Unua Amendo al la Usona Konstitucio kaj kiel specon de kultura hegemonio, kiu igas la gejajn grupojn kontraŭstari unuj la aliajn[107].

La murdo de la gejrajta gvidanto Harvey Milk, la kreskanta influo de la Morala Plimulto dum la prezidantado de Ronald Reagan kaj la ege malfavoraj politikaj sekvoj de la unuaj jaroj de la aidoso-epidemio konvinkis multajn gejajn gvindantoj por forlasi la ideon de pli inkluziva politiko[100]. En tiel malamika etoso por la samseksemuloj ĝenerale, la gejaj gvidantoj retiris sian subtenon al la grupoj rigardataj ĉe la marĝeno de la geja komunumo, inter ili NAMBLA, kaj elektis pozicion pli proksiman al la ĉefa fluo[100][noto 23]. Meze de la 1980aj jaroj, NAMBLA estis preskaŭ sola en siaj pozicioj kaj troviĝis politike izoligita[100].

Aliaj landoj

En aliaj eŭropaj landoj aperis malgrandaj grupoj, kiaj la Svisa Grupo de Laboro pri Pedofilio (Schweizerische Arbeitsgemeinschaft Pädophilie, SAP), la Pedofilia Laborgupo (Paedofilia Arbeitsgruppen, PAG) en Svedio aŭ la Norvega Pefofilia Grupo (Norwegian Pedophile Group, NAFP), kiu eĉ apartenis al la federacio de naciaj samseksemaj asocioj kaj post ĝia elpelo fariĝis subtera[108]. Tiuj ĉi grupoj, kvankam faras al si reciprokan reklamon en siaj publikaĵoj, estas tamen malmultnombraj, malmulte influhavaj kaj precipe malmulte kunordigitaj, spite kelkajn klopodojn por grupiĝo, kelkfoje naciskale.

Retroiro

Komence de la 1980aj jaroj, la atingoj de la eŭropa aktivismo (fremda al la kampanjoj de 1977 kontraŭ la samseksemuloj en Usono) komencis retroiri pro drasta moralŝanĝo rilate al pedofilio[62]. Fakuloj kiaj Frits Bernard kaj Bruce Rind kvailifis «histeria» la kolektivan sintenon al pedofilio, kiu estiĝis en ĉi tiu jardeko[41][50].

Sed estis la 1990aj jaroj tiuj, kiuj signis veran sintenŝanĝon en Eŭropo[62]. La elpelo de la pedofiliaj organizaĵoj el la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj (ILGA) en 1994 lasis la movadon politike izolita. La populariĝo de Interreto havigis al la movado novajn esprimkanalojn kaj donis al la pedofiloj la ŝancon eliri el izoliĝo, sed malfermis samtempe novajn vojojn por persekutado.

En 1996, la «afero Dutroux» en Belgio, kiu havis grandan internacian resonon kaj konsiderindan influon sur la publikan opinion rilate al pedofilio, malfermis la vojon al tio, kion kelkaj aŭtoroj kvalifas «morala paniko»[109][110], nutrita de la amaskomunikiloj[10].

Moralŝanĝo (1982–1989)

Komence de la 1980aj jaroj, kaj en Usono kaj en Eŭropo la pedofiliaj aktivuloj kolektis multajn freŝajn esplorojn por demonstri, ke la neplenaĝuloj kapablas doni informan konsenton por havi seksajn rilatojn, kaj ech ili mem peti sekson[100]. Kun la celo konstrui kolektivan identecon por la pedofiloj, ili depostulis historian kaj tutkulturan gravecon de la intergeneraciaj rilatoj, kaj argumentis, ke ĉi tiuj povas esti eĉ bonaj por ili[100]. La antaŭeniro de tiaj ideoj estis tamen limigita de forta morala kaj politika opono al pedofilio, opono kiu draste kreskis dum la sekvantaj jardekoj.

En Eŭropo, la ideo, ke ajna sekskontakto inter plenkreskuloj kaj infanoj kaŭzas gravajn psikologiajn sekvojn sur ĉi-lastajn iĝis tre disvastigita opinio dum la 1980aj jaroj[111]. La cenzuro intensiĝis[noto 24] kaj la pedofiloj komencis esti rigardataj kiel la plej fianiman krimulon fare de la publika opinio[112]. La publikaj gravuloj, kiuj distingiĝis kiel disidentaj voĉoj en la antaŭaj jaroj dronis iompostiome en silento[noto 25][68][113]. La gazetaro ĉesis paroli pri la movado.

Pedofilia gazetaro

Dum la 1980aj jaroj, paralele kun la bultenoj de la pedofiliaj asocioj, aperis en Eŭropo diversaj revuoj pli-malpli ligitaj kun la pedofilia movado, kiaj Pan: A Magazine About Boy-Love[114], Palestra[115]Gaie France (1986-1993), geja magazino proksima al la franca Nova Dekstro, fondita de Michel Caignet. Aperis ankaŭ multaj fotografiaj revuoj: Backside (1983-1985)[116], Beach Boys (1985-1986), Eklat (1985), Jean's[117] (1985) kaj Photokid (1986).

En 1987 oni lanĉis en Nederlando Paidika: The Journal of Paedophilia, akademia revuo dediĉita al la studado de pedofilio el favora kaj normaliga vidpunkto[118]. Inter la membroj de ĝia redakcia konsilo, kelkaj senvuale favoraj al la pedofilia aktivismo, estis fakuloj kiaj Frits Bernard, Edward Brongersma, Vern L. Bullough kaj Donald H. Mader. Pro ĝia aktivista karaktero, la publikaĵo, eldonita ĝis 1995, estis atakata kaj disdegnata kiel «pedofilia revuo» fare de ĝiaj misfamigantoj[4][119].

En oktobro 1982 eksplodis en Francio la «afero Coral», tre mediatigita, pri supozataj misuzoj en iu akcepteja centro, kiu sekvas la principojn de la kontraŭpsikiatrio. Pluraj publikaj gravuloj, inter ili René Schérer kaj Gabriel Matzneff, restis imputitaj dum kelka tempo. Le Monde forhavis ĉi-lastan post lia imputo. Kvankam ili estis absolvotaj kaj la kondamnoj al kelkaj el la implikitoj, pro konsentaj seksrilatoj kun adoleskantoj, estis fine tre malaltaj, la afero havis grandan amaskomunikilan resonon, kiu altiris la atenton al la akceptejaj centroj kaj kontribuis por pridubigi la kontraŭpsikiatrion[62][120].

En Nederlando, la diskursoj favoraj al la pedofilio spertis retroiron[121]. Dum la sama periodo, la publika moralo rilate al seksaj aferoj estis malfavore influata pro la enrompo de aidoso, kaj sekve la atingoj de la seksa revolucio de la 1960aj kaj 1970aj jaroj retroiris.

En ĉi tiu jardeko kreiĝis tamen kelkaj el la plej rimarkindaj pedofiliaj asocioj en Eŭropo. En 1982 oficiale registriĝis en la Komerca Ĉambro de Nederlando la asocio Martijn, kiu iĝos la plej grava kaj longedaŭra eŭropa organizaĵo de la pedofilia aktivismo kaj ĝis 1994 apartenos al la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj[122]. Ankoraŭ en 1982[123], Philippe Carpentier kreis en Belgio la Centron de Esploro kaj Informo pri la Infaneco kaj la Sekseco (Centre de Recherche et d'Information sur l'Enfance et la Sexualité, CRIES)[76], kiu malaperos subite en 1988 post kiam Carpentier kaj aliaj membroj estos kondamnitaj pro produktado de infanpornografio[124]. En Danio, en 1985 kreiĝos la Dana Pedofilia Asocio[125], malferma por pedofiloj, simpatiantoj kaj profesiuloj diversaj[126][127].

En 1985, la kongreso de la germana Verda Partio en la lando Nordrejn-Vestfalio subtenis la malkrimigon de pedofilio. Samjare, la komitato de la partio aprobis deklaracion petantan «abolicii ĉiujn aĝo-limojn por la seksrilatoj reciproke konsentaj», argumentante, ke ĉi tiuj ne respektas «la rajton de la infanoj al memdispono kaj al serĉado por la feliĉo». La partio, kiu tiutempe rolis kiel gvidanto de la seksa revolucio en Germanio, inkludis inter la proponoj de sia politika programo la nuligon de la aĝo de konsento, asertante, ke «la seksaj rilatoj kun infanoj estas edifaj por ambaŭ partoj [kaj infanoj kaj plenkreskuloj]». Tiu ĉi sinteno estigis proteston kaj multaj kutimaj voĉdonantoj de la partio transdonis iliajn voĉdonojn al la Socialdemokrata Partio[noto 26][128][128].

La tagojn 5an kaj 6an de julio 1986 okazis en Kopenhago (Danio) internacia renkontiĝo inter la reprezentantoj de la pedofiliaj asocioj usona (NAMBLA), svisa (SAP), aŭstralia, sveda, norvega kaj dana por «starigi la bazojn por regula informinterŝanĝo inter la diversaj grupoj kaj skizi komunan pripensadon pri la strategio sekvenda en ilia batalo»[129]. Ili serĉis la vojojn re-aligi la batalon por la aprobo de pedofilio en la movadojn por la seksa liberiĝo kaj sugestis daŭre batali apud la samseksemuloj, agnoskante fortan malamikecon fare de la feminista sektoro. Tiu ĉi renkontiĝo, okazinta kiam la movado perdis forton, ne havis praktikan efikon.

La 5an de februaro 1987, Frits Bernard, emeritiĝinta de 1985 de lia laboro kiel psikologo kaj faka atestanto kaj de liaj postenoj en internaciaj organizaĵoj[130], aperis kiel speciala invitito en la rekta programo de Phil Donahue por NBC The Phil Donahue Show (elsendita per 250 televidkanaloj de Usono kaj Kanado) kaj defendis senvuale pedofilion, dum unu horo seninterrompe, helpata de 23-jara junulo, kiu dum sia infanaĝo havis seksan rilaton kun iu plenkreskulo[131]. Tiu ĉi fakto estas tre grava tial, ke en 1987 la pedofilia movado jam alfrontis socian malamikecon ĉiam pli grandan kompare kun la situacio de la 1970aj jaroj.

Fine de la 1980aj jaroj[132] kreiĝis en Nederlando International Pedophile and Child Emancipation (Internacia Pedofilia kaj Infana Emancipado, IPCE), organizaĵo kiu naskiĝis kun la celo prepari la pedofiliajn grupojn de la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj. Post la elpelo de la pedofiliaj organizaĵoj disde ILGA en 1994 (Vidu la sekcion «Polemiko kun la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj»), IPCE daŭrigis sian laboron, unue kiel organizaĵo kunordiganta de la pedofiliaj grupoj je internacia skalo, kaj poste kiel privata kolektivo[133]. Sen aktivisma karaktero, nuntempe Ipce[noto 27] mastrumas retejon kun vasta dokumenta arkivo de akademiaj verkoj pri pedofilio kaj rilataj temoj. La retejo ankaŭ gastigas privatan forumon por diskuti pri tiu ĉi literaturo kaj pri la vojoj por antaŭenigi la akademian debaton pri pedofilio[134][135].

En Nederlando, la ŝanĝoj ĉe la povo komencis preni formon. La polico kaj la membroj de la sekurecagentejoj komencis esti trejnitaj en Usono pri la metodoj de la FBI por sekvi la spurojn de la produktantoj kaj kolektantoj de infanpornografio. En 1989, la nederlanda ministro pri justico, Frits K. Altes, deklaris ke oni estis teninta semajnajn kunvenojn pri tiaj aferoj kun la brita registaro ekde 1985. De post 1984, la Kongreso kaj la Senato Usonaj akuzadis (pere de la Enketa Permanenta Subkomitato kaj de la Komitato pri Registaraj Aferoj –tiutempe direktita de la respublikano William Roth–, kiuj ofte diskonigis tiajn akuzojn per la nacia kaj internacia gazetaro) Nederlandon esti «[unu el la] ĉefaj eksportantoj de infanpornografio al Usono», asertante, ke en Amsterdamo oni publike aŭkcias infanojn por prostituado kaj pornografio, ekstremo pruvota «nesubtenebla» per la fina raporto de la Labor-Grupo pri Infanpornografio (publikigita en aŭgusto 1986), direktita de la ministro pri justico mem[56][97].

En 1989 kreiĝis en Italio la Grupo P[75], dediĉita al debatado kaj pripensado pri la konsentaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj. Unu el ĝiaj fondintoj estis Francesco Vallini, redaktoro de la geja revuo Babilonia. Malgraŭ la laŭleĝa rango de la asocio, ĝiaj membroj estis arestitaj de la polico en 1993 sub akuzoj pri «krima asociado» kaj pri esti havintaj supozatajn seksajn rilatojn kun neplenaĝuloj. Vallini pasigis tri jarojn en mallibereco, akuzita pri krima asociado surbaze de lia laboro kiel kunordiganto de la Grupo P kaj de liaj verkaĵoj en la bulteno de la asocio, Il Corriere dei Pedofili[noto 28][136][137].

Dekadenco kaj izoligo (1990–2000)

En 1993, Dieter Gieseking kreis en Duseldorfo (Germanio) Krumme 13 (mallongigite K13), grupo de subteno kaj memhelpo por pedofiloj. Ĝi havigis juran opinion al malliberigitaj pedofiloj, defendis la malkrimigon de pedofilio kaj la laŭleĝigon de la infana pornografio kaj kuraĝigis la pedofilojn por «elŝrankiĝi». En 2001, K13 fariĝis amaskomunikila atentofokuso post la aresto de du membroj, kiuj publikigis en la retejo de la asocio pederastian erotikan rakonton[138]. En 2002 okazis manifestacio de novnazioj kontraŭ K13, kiun kontraŭstaris grupoj de kontraŭmanifestaciantoj kaj finiĝis per la interveno de la polico[139]. En 2003, K13 oficiale malfondiĝis fronte al la amaskomunikila kaj socia premo, sed Dieter Gieseking decidis teni malfermitan ĝian retejon, aktiva ĝis nun[140]. K13 estis kritikata ankaŭ de la pedofiliaj grupoj Pädo kaj IPCE, kiuj diris ke ili fidis nek al ĝia malliberigita gvidanto nek al la asocio kaj asertis, ke ili estas malutilaj por la pedofilia movado[141].

Dum ĉi tiu jardeko, la populariĝo de Interreto havigis al la pedofilia aktivismo novajn esprimkanalojn por disvastigi sian idearon kaj donis al la pedofiloj la ŝancon eliri el izoliĝo per rekta kontakto. En 1995 kreiĝis BoyChat, la unua retkomunumo por samseksemaj pedofiloj, kiu kondukis al la kreo en 1997 de la grupo Free Spirits, kiu naskiĝis kun la celo havigi sekurajn retajn resursojn en pluraj lingvoj. De post 1998, aliseksemaj pedofiloj kreis similajn resursojn. Ekde tiam, multaj retkomunumoj sekvantaj la saman modelon estas kreitaj[142][143].

En 1996 eksplodis en Belgio la afero de la belgo Marc Dutroux. La evento havis grandan internacian resonon kaj malfermis la vojon al tio, kion kelkaj aŭtoroj kvalifas «morala paniko»[109][110], nutrata de la amaskomunikiloj. Tio signifis tre malfavoran influon sur la publikan opinion rilate al pedofilio. Ĉiuj pedofiliaj asocioj en Belgio, kiaj Dokumentatiedienst Pedofilie, Studiegroep Pedofilie kaj Stiekum, estis fermitaj aŭ restis subteraj[10]. En Nederlando, la relativa toleremo al pedofilio, kiu ankoraŭ povis ekzisti fine malaperis.

En 1998, Edward Brongersma, kiu estis la objekto de persekutado fare de liaj najbaroj kaj de agresoj sur la publika vojo pro lia aktivismo favore al la socia aprobo de pedofilio, afliktita pro profunda depresio decidis demeti al si la vivon en 1998 per eŭtanazio, al kiu li favore batalis dum siaj lastaj jaroj[144]. Post lia morto, liaj personaj arkivoj kaj lia biblioteko estis translokitaj al la Internacia Instituto pri Socia Historio de Amsterdamo. Parto de lia kolekto de bildoj estis konfiskita de la polico, kiu rigardis ĝin infananpornografio[145].

En 1998 la psikologoj Bruce Rind, Philip Tromovitch kaj Robert Bauserman publikigis, en la Psychological Bulletin de la Usona Asocio pri Psikiatrio, ilian studaĵon «Metanaliza studo pri la supozataj proprecoj de la infana seksa misuzo uzante universitatajn samplojn»[41]. En 1999, NAMBLA publikigis en sia retejo resumon de la studaĵo, titolitan «Bona novaĵo pri la amo inter viroj kaj knaboj», en kiu ĝi ĝojas pro tio, ke ĝi «pruvas (...), ke la nuna batalo kontraŭ la knabamantoj ne havas ian sciencan bazon»[146]. La studaĵo rezultigis grandan polemikon en Usono, kiu komenciĝis per la kritikoj de kelkaj sociaj konservativuloj kaj religiaj fundamentalistoj, kaj ankaŭ kelkaj psikiatroj kaj psikoterapiistoj, kaj fine alvenis al la Kongreso. Tiu ĉi montris sin maltrankvila pro la eblaj konsekvencoj de la apero de la rezultoj sur la oficialajn paradigmojn rilate al pedofilio, kaj la 12an de julio 1999 aprobis rezolucion (Rezolucio 107)[147], kiu kondamnas la studaĵon kaj deklaras, ke la seksaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj estas nepre misuzaj kaj malutilaj por ĉi-lastaj en ĉiuj kazoj. La kondamno de scienca studaĵo fare de la Kongreso estis senprecedenta fakto en Usono[148].

En 1999, la kanada verkisto John R. Sharpe populariĝis per sukcesi ŝanĝi, sen jura reprezentado, kelkajn artikolojn de la kanada leĝaro prezentinte apelacion pri kontraŭkonstitucieco, en kiu li argumentis, ke la leĝoj pri infana pornografio en Kanado (kie estas malpermesata eĉ la figurado de fikciaj seksrilatoj inter roluloj malpli ol 18-jaraj) malobservas la rajton al esprimlibereco. Sharpre prezentis sian apelacion estinte arestita en 1995 sub akuzoj pri posedo kaj distribuado de infanpornografio surbaze de kelkaj fotoj de seksumantaj adoleskantoj kaj de taglibroj kaj manuskriptoj priskribantaj seksajn rilatojn inter adoleskantaj roluloj, trovitaj dum polica traserĉo kiam li revenis el renkontiĝo kun Edward Brongersma en Nederlando[149][150]. En januaro 1999, Sharpe estis absolvita de la akuzoj pri posedo de infanpornografio fare de la Supera Tribunalo kaj en majo la Apelacia Tribunalo ratifikis la verdikton per 2 voĉoj poraj kaj 1 kontraŭa, manifestante, ke la leĝoj pri infanpornografio «[estas] je unu paŝo krimigi nur pro ofendaj pensoj». Tamen, iom poste, la prokurorejo apelaciis al la Supera Tribunalo, kiu en 2001 ratifikis, per rezolucio, la plimulto de la leĝoj pri infanpornografio kiel validan limigon de la rajto al esprimlibereco, eĉ se ĝi starigis, ke la civitanoj ne povas esti persekutataj pro la kreo de verkoj el sia propra imago por privata uzado[noto 29].

Polemiko kun la Internacia Asocio de Lesbaninoj kaj Gejoj

En julio 1993, la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ESKUN) konseciis konsultiĝan rangon al ILGA. En aŭtuno, la Permanenta Misio de Usono ĉe UN sciiĝis, ke NAMBLA estas membro de ILGA. La 16an de oktobro, la permanenta Misio de Usono sendis al ILGA leteron indikantan, ke Usono petos ĝian elpelon el ESKUN se ĝi ne «malasociiĝ[os] el NAMBLA kaj aliaj organizaĵoj-membroj [kiaj Project Truth kaj la nederlanda Martijn], kies celoj», laŭ la opinio de la Registaro de Usono, «ne esta[s] akordaj kun la homrajtaj aktivaĵoj de UN»[103]. La rilatoj de ILGA kun NAMBLA starigis fortajn kritikojn en Usono, precipe ĉe religiaj organizaĵoj. La gvidantoj de preskaŭ ĉiuj grupoj de gejoj kaj lesbaninoj en la lando[noto 30][151], kaj ankaŭ samseksemaj politikistoj, kiel la deputito Barney Frank, petis publike la elpelon de NAMBLA[152].

Spite al la subteno de ILGA al NAMBLA dum unu jardeko, kvar el la ses sekretarioj de ILGA, kunvenintaj en Nov-Jorko inter la 5a kaj 7a de novembro 1993, petis de NAMBLA sian rezignon kiel membron de ILGA, asertante ke, se tiu ĉi ne efektiviĝos, tiun someron ili petos ĝian elpelon en ĝenerala kunsido. La 7an de novembro la sekretarioj publikigis gazetaran komunikaĵon deklarantan, ke ILGA «kondamn[as] pedofilion» kaj ke «la celoj de NAMBLA [...]» estas «en rekta malakordo» kun tiuj de ILGA[103]. Sammonate, NAMBLA publikigis deklaracion taksantan la decidon de ILGA elpeli NAMBLA kiel «malkuraĝa kaj malhonesta provo por kontentigi la peton de la Misio de Usono ĉe UN» kaj asertantan, ke «ĉia provo rilatigi NAMBLA aŭ ILGA al la [seksa] misuzo al infanoj estas malhonesta kaj misintenca»[103].

En 1994, la respublikana senatano Jesse Helms prezentis en la Usona Parlamento leĝoprojekton, kiu celas nuligi 119 milionojn da dolaroj je helpo por Unuiĝintaj Nacioj dum la fiskaj jaroj 1994 kaj 1995 se tiu ĉi ne rompos rilatojn kun grupoj tolerantaj pedofilion[153][154]. La 26an de januaro, la Senato unuanime aprobis la projekton. La leĝo estis subskribita en aprilo de la prezidanto Bill Clinton.

Finfine, en ĝia 6a Tutmonda Konferenco, okazinta en Nov-Jorko la 24an de junio 1994, ILGA aprobis per vasta plimulto (214 voĉoj poraj kaj 30 kontraŭaj) la elpelon de NAMBLA, kaj ankaŭ de Martijn kaj Project Truth, akuzante ilin havi kiel «ĉefan celon subteni aŭ antaŭenigi pedofilion». Dum la sama Konferenco, la Samseksema Federala Asocio de Germanio (Bundesverband Homosexualität, BVH) rezignis sian membrecon al ILGA kiel protesto kontraŭ la rezolucioj alprenitaj por elpeli la pedofiliajn organizaĵojn[155].

Eĉ tiel, la 16an de septembro 1994 ESKUN ĉesigis la konsultiĝan rangon post kiam iu esplorado de la usonaj aŭtoritatoj rivelis, ke ILGA ankoraŭ havas unu pedofilian organizaĵon, la germanan Asocio por la Seksa Egaleco (Verein für sexuelle Gleichberechtigung, VSG)[156], inter ĝiaj pli ol 300 asociitaj grupoj. En ĝia sekvanta Ĉiujara Konferenco, okazinta en Helsinko en junio 1995, ILGA decidis la elpelon de VSG[157][158]. La Samseksema Federala Asocio de Germanio faris tiam alvokon al ĉiuj gejaj grupoj, por ke ili montru sian solidarecon kun VSG[155].

Pedofilia movado hodiaŭ (2001–nun)

Pro la nuna socia kaj jura kunteksto, tre malmultaj homoj aŭdacas publike esprimi sian subtenon al la pedofilia movado nuntempe. La defendo de pedofilio restas ekskludata el la publika debato kaj la malmultaj aktivuloj, kiuj senvuale laboras favore al la pedofiloj estas anglalingvaj, germanaj kaj nederlandaj, kiaj Tom O'Carroll, Dieter Gieseking, Frans Gieles kaj Ad van den Berg[159]. Krom la organizita aktivismo, de tempo al tempo aperas en Interreto kelkaj personaj iniciatoj, sub la formo de blogoj, forumoj aŭ retpaĝoj, sekvantaj ĝiajn postulatojn. En Esperanto ekzistas almenaŭ du retpaĝoj dediĉitaj al la defendo de pedofilio, gastigitaj en la rusa retpaĝaro Mir Esperanto[160].

En 2004 Lindsay Ashford, usona civitano loĝanta en Eŭropo, populariĝis per publike atesti pri sia pedofilio en iu raportaĵo aperinta en la ĵurnalo The Express-Times de Nov-Ĵersejo[161]. En 2007 li donis intervjuon por la televida programo de BBC 2 Am I Normal? («Ĉu mi estas normala?»), en kiu li denuncis, ke la vorto pedofilio estas deformita de la amaskomunikiloj ĝis la perdo de ĝia origina signifo de amo al infanoj kaj asertis, ke la seksaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj estas eblaj sen malutilo por ĉi-lastaj[162].

En 2004 la Dana Pedofilia Asocio decidis malfondiĝi kaj fermi sian retejon dum enketo pri siaj aktivaĵoj fare de la Dana Ĝenerala Prokurorejo kaj fronte al la fortaj atakoj de kelkaj ĵurnalistoj. Dividiĝinta grupo de membroj nekonformaj kun la decido, nomita DPA Group 04, decidis tiam remalfermi la retejon de la asocio[125]. En komunikaĵo aperinta en la sama retejo, DPA Group 04 klarigis, ke ĝiaj membroj rifuzas «esti dominataj de la maljusta subpremo de kontraŭdemokratiaj ĵurnalistoj, politikistoj kaj grupoj ne malpli fanatikaj de Danio kaj eksterlando», esprimis la volon «povi uzi la konstitucian liberecon de esprimo, kiu apartenas al ĉiuj civitanoj», kaj asertis, ke la malfondiĝo de la asocio kaj la fermo de ĝia retejo egalas al cedi al terorismo. La grupo akuzis aliajn grupojn esti uzintaj aŭ menacintaj uzi kontraŭleĝajn rimedojn kontraŭ DPA, kaj konkrete menciis la asocion Stop Pædofili Nu, kiu minacis forŝteli kaj publikigi la membroliston de la organizaĵo[163]. En decembro 2005 DPA estis kvitigita de la Enketa Komitato de la Dana Ministrejo pri Justico, kiu verdiktis, ke la asocio estas laŭleĝa pro la libereco de esprimo[164][165].

Logotipo de la Partio de Karitato, Libereco kaj Diverseco.

En 2006, tri pedofiliaj aktivuloj, inter ili Ad van den Berg, prezidanto de Martijn, fondis en Nederlando la Partion de Karitato, Libereco kaj Diverseco (Partij voor Naastenliefde, Vrijheid en Diversiteit, PNVD)[166][167]. Dekomence, PNVD estis fokuso de monda polemiko pro kelkaj proponoj de sia politika programo, kiaj la progresa reduktado de la aĝo de konsento kaj la laŭleĝigo de la infana pornografio. Ĝi ne sukcesis partopreni en la balotadoj de 2006 pro tio, ke ĝi ne kolektis la minimuman nombron da subskriboj postulita de la nederlanda prielekta leĝaro por rajti prezenti kandidatojn[168]. Finfine, la partio malfondiĝis en 2010[169]. Nuntempe, la Komunista Partio de Britio (CCP) estas la sola politika partio, kiu defendas en Eŭropo la nuligon de la aĝo de konsento[170][171].

Inter 2006 kaj 2010 la svedo Karl Andersson eldonis Destroyer[172], geja revuo oficiale publikigita en Ĉeĥio kaj distribuita internaciskale pere de ĝia retejo. Diference de plej multaj gejaj revuoj, Destroyer centriĝis nur sur la infanoj kaj adoleskantoj[173]. Kun dezajno simila al tiu de revuoj, kiaj Playboy, ĝi enhavis eseojn, intervjuojn, recenzojn, raportaĵojn, fotojn, artikolojn pri kulturo kaj novelojn. Ĝi estis tre kritikata de la amaskomunikiloj kaj de kontraŭpedofiliaj sektoroj pro «seksecigi» la infanojn[174], sed Andersson tuj leviĝis por defendi sian publikaĵon kaj donis intervjuojn por argumenti kontraŭ ĝiaj misfamigantoj.

La 27an de junio 2012 la tribunalo de Assen (Nederlando) malleĝigis Martijn. Kvankam tiu ĉi restis ĉiam en la valida leĝo, la prokurorejo argumentis, ke «[la] aktivaĵoj kaj ideoj de la asocio estas kontraŭaj al la publika ordono kaj al moralo»[175]. La asocio tuj malfondiĝis kaj fermis sian retejon[176]. Poste ĝi prezentis apelacion kaj la 2an de aprilo 2013 la malleĝigo estis nuligita de la tribunalo de Leeuwarden. Tiu ĉi fundamentis sian decidon sur la rajto al la libereco de asociado kaj sur la fakto, ke la aktivaĵoj de Martijn ne povas esti juĝataj kiel kontraŭleĝaj[177]. Tamen en aprilo 2014 la Supera Tribunalo de Nederlando, sekvante la konsilon de la Ŝtata Ĝenerala Advokatejo, denove malpermesis la asocion kaj ordonis ties malfondiĝon[178].

Internacia Tago de la Amo al Knaboj

Ekde 1998, samseksemaj pedofiloj festas la Internacian Tagon de la Amo al Knaboj, simbola kunvoko naskiĝinta en Interreto por instigi al la socia aprobo de pedofilio kaj de la konsentaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj[179]. En tiu tago, pedofiloj de la tuta mondo publike kaj diskrete ekbruligas bluan kandelon, kiu fariĝis la simbolo de la kunvoko. La fiksita dato estas la unua sabato post la somera solstico. Konsiderante ambaŭ hemisferojn, la festado okazas du fojojn jare.

Aliseksemaj pedofiloj kreis poste la Tagon de Alico. La dato de la kunvoko estas la 25a de aprilo, tago en kiu Lewis Carroll konatiĝis en 1856 kun Alice Liddell, la knabino, kiu inspiris al li la fame konatan romanon Alico en Mirlando.

La organizantoj de tiuj ĉi eventoj neniam ĝis nun oficiale festis ian fizikan kunvokon[noto 31].

Simbologio

Spirala triangulo uzata de la knabamantoj kiel simbolon.

Ekzistas simbologio propra al la movado, kiu estas uzata de kelkaj pedofiliaj organizaĵoj en siaj publikaĵoj kaj retejoj:

  • Blua spirala triangulo simboliganta infanon (malgranda triangulo) ĉirkaŭita de pli aĝa viro (granda triangulo). Ĝi estis dezajnita de iu pedofilo kun la pseŭdonimo Kalos en 1997.
  • Simila emblemo, koro ene de koro, estis poste kreita de aliseksemaj pedofiloj por simboligi «aman ligilon» inter plenkreskuloj kaj knabinoj.
  • Tria emblemo papilia simbolas pedofilion ĝenerale. Ĝi estas formita de kvar koroj: unu granda kaj blua por la viro, unu granda kaj rozkolora por la virino, unu malgranda kaj blua por la knabo, kaj unu malgranda kaj rozkolora por la knabino.

Ĉi tiuj simboloj estas uzitaj ankaŭ por fari diversajn ornamaĵojn, kiaj ringoj kaj pendjuveloj[180].

Notoj

Referencoj

Literaturo

Eseoj kaj monografioj

  • Andersson, Karl. Gay Man's Worst Friend - the Story of Destroyer Magazine. Berlino-Neukölln: Entartetes Leben, 2011.
  • Bernard, Frits [k.a.]. Sex met kinderen. Hago: NVSH, 1972.
  • Bernard, Frits. Paedophilia: A Factual Report. Roterdamo: Enclave, 1985. Reta eldono, Ipce.
  • Bernard, Frits. Pädophilie ohne Grenzen. Frankfurto: Foerster, 1997.
  • Boulin, Bertrand [k.a.]. La charte des enfants. Parizo: Stock, 1977.
  • Califia, Pat. «No Minor Issues: Age of Consent, Child Pornography, and Cross-generational Relationships». En: Public Sex: The Culture of Radical Sex. 2a eld. San-Francisko: Cleis Press, 2000. 54-93.
  • Doucé, Joseph. La pédophilie en question. Parizo: Lumière et justice, 1988.
  • Duvert, Tony. Le Bon Sexe illustré. Parizo: Minuit, 1973.
  • Duvert, Tony. L'Enfant au masculin. Parizo: Minuit, 1980.
  • Foucault, Michel. «La Loi de la pudeur». En: Dits et écrits 1976-1979. Volumo III. Parizo: Gallimard, pp. 766–776.
  • Goode, Sarah. Understanding and addressing adult sexual attraction to children. Londono: Routledge, 2009.
  • Guillebaud, Jean-Claude. La tyrannie du plaisir. Parizo: Seuil, 1988.
  • Hohmann, Joachim. Pädophilie heute. Frankfurto: Foerster, 1982.
  • Jenkins, Philip. Moral Panic: Changing Concepts of the Child Molester in Modern America. New Haven: Yale University Press, 2004. Edição digital, Google Books.
  • Leopardi, Angelo (sub zorgo de); kun artikoloj kaj kunlaboraĵoj de Edward Brongersma, Volker Beck, Bruno Bendig, Peter Mangold, Volkmar Sigusch, A. Siegel, W. Vogel kaj Frits Bernard. Der pädosexuelle Komplex. Frankfurto: Foerster, 1988.
  • Levine, Judith. Harmful to Minors. Minnesota: University of Minnesota Press, 2002.
  • Matzneff, Gabriel. Les Moins de seize ans. Parizo: Juillard, 1974.
  • Mitzel, John. The Boston Sex Scandal. Bostono: Glad Day Books, 1981.
  • NAMBLA. A Witchhunt Foiled: The FBI vs. NAMBLA. Nov-Jorko, 1985. Enkonduko de David Thorstad.
  • NAMBLA. Boys Speak Out on Man/Boy Love. Nov-Jorko: North American Man/Boy Love Association, 1986.
  • O' Carroll, Tom. Paedophilia: The Radical Case. Londono: Peter Owen, 1980. Reta eldono, Ipce.
  • Pinard-Legry, Jean-Luc; Lapouge. Benoît. L'enfant et le pédéraste. Parizo: Seuil, 1980.
  • Raffy, Alex. La pédofilie, de l'infantilisme des grandes personnes Arkivigite je 2013-08-01 per la retarkivo Wayback Machine. Bruselo: De Boeck Université, 2004.
  • Rochefort, Christiane. Les enfants d'abord. Parizo: Grasset, 1976.
  • Sandfort, Theo. Boys on their contacts with men: A study of sexually expressed friendships. Nov-Jorko: Global Academic Publishers, 1987. Reta eldono Arkivigite je 2013-05-28 per la retarkivo Wayback Machine, Ipce.
  • Santiago, Pablo. «Colectivos a favor de la pedofilia». En: Alicia en el lado oscuro. Madrido: Imagine, 2004, pp. 387–391.
  • Schérer, René. Émile perverti. Parizo: Laffont, 1974.
  • Tsang, Daniel, eld. The Age Taboo: Gay Male Sexuality, Power, and Consent. Bostono: Alyson Publications; London: Gay Men's Press, 1981.
  • Verdrager, Pierre. L'Enfant interdit. Parizo: Armand Colin, 2013.
  • Wilson, G. kaj Cox, D.. The Child-Lovers: A Study of Paedophiles in Society. Londono: Peter Owen, 1983.

Kolektivoj kaj revuoj:

  • «Co-ire: album systématique de l’enfance». Recherches, n-ro 22 (1977).
  • «Fous d'enfance». Recherches, n-ro 37 (1979).
  • FRED. «Un texte du FRED». Homosexualité et Pédophilie, Comités communistes pour l'autogestion, 1978. pp. 25–34.
  • Le fou parle, n-ro 7 (julio-aŭgusto 1978).
  • PSVG. «Pedophilia», 1981. Havebla en: Ipce.

Artikoloj

Artikoloj rilataj al la pedofilia movado aŭ sia historio:

Aliaj artikoloj uzitaj kiel referenco:

  • Rind, Bruce ; Tromovitch, Phillip ; Bauserman, Robert. «A Meta-Analytic Examination of Assumed Properties of Child Sexual Abuse Using College Samples». Psychological Bulletin, Graflando Arlington, Usona Asocio pri Psikologio, Vol. 124, n-ro 1 (julio 1998). pp. 22–53. Plena teksto Ligilo DOI.
  • Young, Mary. «The indignant page: techniques of neutralization in the publications of pedophile organizations». Child Abuse & Neglect, Vol. 4, n-ro 12 (1988).

Enretaj resursoj

Aŭdvidaj dokumentoj

Vidu ankaŭ