Understanding and addressing adult sexual attraction to children

may old
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Understanding and addressing adult sexual attraction to children ("Kompreni kaj ektrakti plenkreskan seksaltiron al infanoj") estas libro de la brita reserĉistino Sarah D. Goode pri la pedofilio en la nuntempa okcidenta socio.

Understanding and addressing adult sexual attraction to children
OrigineUnderstanding and addressing adult sexual attraction to children
literatura verko
Aŭtoroj
AŭtoroSarah D. Goode
Lingvoj
Eldonado
Eldondato2009
LokoLondono
EldonintoRoutledge
Trajtoj
Paĝoj240 paĝoj
ISBN0-415-44626-0
vdr

La verko esploras la temon de pedofilio, serĉante novan komprenon de ĝi por pli bone preventi la infanan seksan misuzon. Cele al tio, la aŭtoro faras uzon de studoj pri kazoj kaj de datumoj bazitaj sur intervjuoj kun pedofiloj (54 viroj, 2 virinoj) faritaj de ŝi mem dum jaroj.[1]

Sarah D. Goode konkludas, ke ne ekzistas klara komuna konsento inter akademiistoj pri la pretendita intrinseka malutileco de la sekskontaktoj inter plenkreskuloj kaj neplenkreskuloj sur ĉi-lastajn kaj provas senmitigi kelkajn el la falsaj kredoj pri la pedofiloj instigataj de la sensaciismo kaj alarmismo aperintaj ĉe la fino de la 1970-aj jaroj en Usono kaj ĉe la komenco de la 1980-aj en Eŭropo rilate al pedofilio.[2]

Referencoj

Eksteraj ligiloj