Peter Higgs

brita fizikisto (1929–2024)

Peter Ware Higgs (Newcastle-upon-Tyne, 29-an de majo 1929 - 8-an de aprilo 2024) estis brita fizikisto konata pro sia propono en la 1960-aj jaroj de la rompo de simetrio en la elektra teorio, klarigante la originon de la maso de la elementaj partikloj, ĝenerale, kaj de la bosonoj W kaj Z, aparte. Ĉi tiu tiel nomata mekanismo de Higgs antaŭdiras la ekziston de nova ero, la bosono de Higgs[1], kiu ofte estas priskribita kiel "la plej avidita partiklo en moderna fiziko". Post la malkovro en la CERN de la partiklo, kiu portas lian nomon, en 2012 li ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 2013.[2]

Peter Higgs
Nobel-premiito
Persona informo
Peter Ware Higgs
Naskiĝo29-an de majo 1929 (1929-05-29)
en Newcastle-upon-Tyne
Morto8-an de aprilo 2024 (2024-04-08) (94-jaraĝa)
en Edinburgo
Religioateismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUnuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma materCotham School • City of London School • King's CollegeKing's CollegeKing's College vd
Subskribo Peter Higgs
Infanoj2
Profesio
Okupoteoria fizikisto • scienca esploristo • partiklofizikisto • fizikisto vd
Laborkampoteoria fiziko • molekula fiziko • bosono de Higgs vd
Doktoreca konsilistoCharles Coulson • H. Christopher Longuet-Higgins vd
Verkado
Verkojbosono de Higgs vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En 2004 li estis premiita per la Wolf-Premio pri Fiziko.[3]

Nobel-premio pri Fiziko

La malkovro de la bosono de Higgs gvidis al la fizikisto Stephen Hawking noti en 2012 sian opinion, ke Higgs devus ricevi la Nobel-premion pri Fiziko por sia laboro.

Jaron poste, li estis premiita per la Nobel-premio pri Fiziko 2013, "por la teoria malkovro de mekanismo, kiu kontribuas al nia kompreno pri la origino de la maso de subatomaj eroj, kaj tio estis ĵus konfirmita per la malkovro de la fundamenta partiklo atendita, per la ATLAS kaj CMS-eksperimentoj en la Granda Koliziigilo de Hadronoj".

Referencoj