Petronas-turoj

La Petronas-turoj (malaje Menara Petronas) en Kuala-Lumpuro en Malajzio estas duobla turo kaj ili estis la plej altaj konstruaĵoj en la Mondo, antaŭ ol Taipei 101 konstruiĝis. Do ili estis la plej altaj konstruaĵoj ekde la jaro 1998 ĝis 2004 mezurita de la nivelo de la ĉefa enirejo ĝis la struktura supro, la originala referencsistemo de Konsilantaro por Altaj Konstruaĵoj kaj Urbaj Loĝejoj uzita de la jaro 1969.

Petronas-turoj
Menara Berkembar Petronas
emblemo
twin towers • nubskrapulovidindaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilopostmoderna arkitekturo vd
ArkitektoCésar Pelli vd
Estiĝo1996
Malfermo1-a de aŭgusto 1998
LandoMalajzio vd
SituoKuala-Lumpuro
AdresoJalan Ampang
Areo395000
Situo
Geografia situo, 101° 42′ 42″ O (mapo)3.1581101.711555555563° 9′ 29″ N, 101° 42′ 42″ O (mapo)
Petronas-turoj (Malajzio)
Petronas-turoj (Malajzio)
DEC
Petronas-turoj
Petronas-turoj
Situo de Petronas-turoj
Map
Petronas-turoj
Parto deSuria KLCC vd
Posedata dePetronas vd
Retejohttp://www.petronastwintowers.com
vdr
Petronas-Turoj.
Petronas-Turoj

La turoj estis konstruataj de la jaro 1992 ĝis 1998. La turoj havas 88 etaĝojn kaj la supra etaĝo estas en nivelo de 375.0 metroj. La tegmento estas en nivelo de 378.6 metroj; inkludante la antenon, la alto estas 451,9 metroj. La konstruaĵoj havas entute 395 000 m2 da plankspaco.