Pierre Paul Émile Roux

Pierre Paul Émile ROUX RS[1] (17a de decembro 1853, Confolens, Charente – 3a de novembro 1933, Parizo) estis franca kuracisto, bakteriologo kaj imunologo. Roux estis unu el la plej proksimaj kunlaborantoj de Louis Pasteur (1822–1895), kun-fondinto de la Instituto Pasteŭro, kaj respondeca pri la produktado fare de la Instituto de kontraŭ-difteria sangoplasmo, nome unua efektiva terapio kontraŭ tiu malsano.[2]

Pierre Paul Émile Roux
Persona informo
Émile Roux
NaskonomoPierre Paul Émile Roux
Naskiĝo17-an de decembro 1853 (1853-12-17)
en Confolens
Morto3-an de novembro 1933 (1933-11-03) (79-jaraĝa)
en Parizo
TomboInstitut Pasteur vd
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Profesio
Okupobakteriologo • imunologo • fotistokuracisto vd
Laborkampomedicinobakteriologioimunologiotifo vd
Aktiva enParizo vd
Doktoreca konsilistoLouis Pasteur vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Pierre Paul Emile Roux.

En 1883, li prezentis doktorigan disertacion en medicino titolita Des Nouvelles Acquisitions sur la Rage, en kiu li priskribis esploradon pri rabio kun Pasteur ekde 1881, kio kondukis al la disvolvigo de la unua vakcino kontraŭ tiu timiga malsano. Roux estis nune agnoskita kiel fakulo en la novaj sciencoj de medicina mikrobiologio kaj imunologio. Kun aliaj asistantoj de Pasteur (Edmond Nocard, Louis Thuillier, kiu mortis en Aleksandrio post eksuferi la malsanon, kaj Straus), Roux veturis en 1883 al Egipto por studi eksplodon de homa ĥolero tie, sed ili estis nekapablaj trovi la patogenon de la malsano, kiu estos poste malkovrita en Aleksandrio fare de la germana kuracisto Robert Koch (1843–1910).

Notoj