Difterio
Difterio estas kontaĝa malsano, kiu plej ofte montriĝas kiel difteria laringio (krupo), ĉe kiu formiĝas sur la gorĝa mukozo falsaj membranoj, kiuj povas ŝtopi la laringon kaj mortigi per asfiksio.
- kaŭzata de: Corynebacterium diphtheriae (bacilo Klebs-Löffler)
- disvastiĝo: gute aŭ kontakte
- inkubacio: 2-4 tagoj
- simptomoj:
- unua semajno: ĝeneralaj simptomoj (febro, paleco, svenemo), mukozaj simptomoj (griza, sanga)
- dua-tria semajno: sangocirkulaj perturboj pro la produktita toksino (malalta sangopremo, rapida korbato, paleco, cianozo), inflamo de la kora muskolo, paralizoj en la gorĝa, laringa, okulaj muskoloj, ktp.
- diagnozo: laŭ klinikaj simptomoj kaj bakteriologia ekzameno
- kuracado: penicilino, eritromicino, difteria antitoksino
- prevento: deviga vakcinado
Vidu ankaŭ
- Difteria angino
- Vulvito
- Emil Adolf von Behring
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i Casamajó14-a de junio17-a de septembro25-a de majo28-a de marto18-a de junioMarie-AntoinetteSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojEsperantoPortalo:KomunumoHelpo:EnhavoVikipedio:KontaktojVikipedioDigesta sistemoVikipedio:AktualaĵojMichael JacksonDua MondmilitoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:MalgarantioMichael BeckerDigestadoVikipedio:DiskutejoKrystyna Łuczak-SurówkaHelpo:Alŝuti dosieron11-a de junioWilhelm HegelerDobra (Satu Mare)Juan Antonio VillacañasȘugagVikipedio:AdministrantojBirdumoŜablono:RomSerĉilo-optimumigoKategorio:Vilaĝoj de RumanioFelix EpsteinUzanto:DominikPornhub