Portempa Registaro de Rusio

Portempa Registaro de Rusio (ruse Временное правительство России) estis kreita en Rusio post februara revolucio (1917) la 15-an de marto 1917 rezulte de interkompreno de Portempa Komitato de Dumao kaj Petrograda Konsilio de Laboristaj kaj Soldataj Delegitoj.

Portempa Registaro de Rusio
emblemo
flago
provizora registaro
Komenco29-a de marto 1917 vd
Fino26-a de oktobro 1917 vd
AntaŭeMikhail Rodzianko • Georgy Lvov vd
PosteAleksandr KerenskijVladimiro Lenino vd
Lando(j)RusioRusia ImperioRespubliko Rusio vd
SidejoSankt-Peterburgo
SituoRespubliko Rusio
Lingvoj

rusa lingvo

vdr

La unua ĉefministro estis konstitucia demokrato, princo Gieorgij Lvov, de la 21-a de julio ĉefministro kaj militministro estis esero Aleksandr Kerenskij. Sidejo de la registaro ĝis fino de julio 1917 estis Maria Palaco, poste Vintra Palaco en Petrogrado.

Portempa Registaro de Rusio ne decidis forlasi Triopan Ententon kaj unuflankan finon de la unua mondmilito. Oni decidis pri forigo de cenzuro, forigo de mortpuno, malfondo de politika polico.

La 14-an de septembro 1917 r. Portempa Registaro proklamis en Rusio Rusan Respublikon.

Konkerita de bolŝevikoj la Vintra Palaco dum la Oktobra Revolucio kaj aresto de membroj de la Portempa Registaro la 26-an de oktobro/8-an de novembro 1917 je la 2.10 horo nokte finis ĝian ekziston.

Bibliografio

Vidu ankaŭ