Praksidiko (luno)

Por samtitola artikolo vidu la paĝon Praksidiko.

Praksidiko estas neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.

Praksidiko
Natura satelito  de Jupitero (XXVII)
satelito de Jupitero • neregula satelito
Oficiala nomoJupitero XXVII[1]
Aliaj nomojS/2000 J 7
Nomita laŭPraxidice vd
Malkovro
MalkovrintojScott S. Sheppard
David C. Jewitt

Yanga R. Fernández
Eugene A. Magnier[1]

Dato de malkovro23-a de novembro 2000[1]
Loko de malkovroMauna Kea[1]
Orbitaj ecoj
Granda duonakso
- Periapsido
20 823 967 km
16 992 165 km vd
Discentreco0,184
Klinangulo144,206° (rilate al la ekliptiko)
Periodo613,9 tagoj
Fizikaj ecoj
Diametro6,8 km (averaĝe)[2]
Maso
- Denso
~4,3 × 1014 kg
~2,6 × 103 kg/m3[2] (hipoteze)
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj
Surfaca temperaturo?~124 K (averaĝe)
Albedo
Geometria albedo
~0,04[2] (hipoteze)
0,029 vd
Observaj ecoj
Videbla magnitudo22,2[2]
vdr

Malkovro

Ĝin malkovris Scott S. Sheppard, David C. Jewitt, Yanga R. Fernández kaj Eugene A. Magnier, post observoj de la 23-a de novembro 2000.

Ili anoncis la 5-an de januaro 2001 ĝian malkovron (samtempe ke tiu de dek aliaj lunoj)[3]. Ĝi ricevis la maldaŭran nomon S/2000 J 7.

Nomo

La 22-an de oktobro 2002, IAU aprobis[4]ĝian nomon de Praksidiko, (greke; Πραξιδίκη[5]), diino de la justico kaj de la puno en helena mitologio; amatino de Zeŭso kajpatrino de Ktesio, (dio protektanta la hejmojn).

Orbito

Ĝia estas ano de la ananka grupo, grupo de retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8°rilate al la Jupitera ekvatoro.

Notoj kaj referencoj


Eksteraj ligiloj