Kelvino

mezurunuo de absoluta temperaturo
Kelvinaj temperatur-konvertaj formuloj
Konverti el la sistemoal la sistemoFormulo
kelvinafarenhejta = K × 1,8 - 459,67
farenhejtakelvinaK = ( + 459,67) / 1,8
kelvinacelsia °C = K - 273,15
celsiakelvinaK = °C + 273,15
kelvinarankina°Ra = K × 1,8
rankinakelvinaK = °Ra / 1,8
kelvinareomira°Ré = (K - 273,15) × 0,8
reomirakelvinaK = °Ré × 1,25 + 273,15

La kelvino (simbolo: K) estas la SI-unuo de temperaturo, kaj estas unu el la sep bazaj unuoj de Internacia sistemo de unuoj (SI).Ĝin difinas du faktoj: nul kelvino estas la absoluta nulpunkto (je kiu molekula movo ĉesas), kaj unu kelvino estas la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo (0,01Celsia skalo| °C).La celsia skalo nun estas difinita laŭ la kelvina.

La kelvino estas nomita omaĝe al la fizikisto kaj inĝeniero William Thomson, kiu fariĝis Lordo Kelvino, kiam li iĝis nobelarano.

La vorton kelvino, kiel SI-unuo, oni ĝuste skribas per minuskla k (krom ĉe la komenco de frazo), ĝin neniam akompanas la vorto gradogradoj, aŭ la simbolo °, malsame ol ĉe gradoj celsiajfarenhejtaj. Tio estas, ĉar ili estas skaloj de mezuro, sed la kelvino estas unuo de mezuro.

Kiam la kelvino enkondukiĝis dum 1954 (10-a CGPM, Rezolucio 3, CR 79), ĝi estis la "grado kelvina", kaj oni skribis ĝin kiel °K; la "grado" estis forigita dum 1967 (13-a CGPM, Rezolucio 3, CR 104).

Notu, ke la simbolo por la kelvina unuo ĉiam estas majuskla K, neniam kursivigita.

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj

Dekoblaj kaj dekonaj unuoj de kelvino (K) laŭ la Internacia Sistemo
Dekonaj unuojDekoblaj unuoj
ValoroSimboloNomoValoroSimboloNomo
10–1 KdKdecikelvino101 KdaKdekakelvino
10–2 KcKcentikelvino102 KhKhektokelvino
10–3 KmKmilikelvino103 KkKkilokelvino
10–6 KµKmikrokelvino106 KMKmegakelvino
10–9 KnKnanokelvino109 KGKgigakelvino
10–12 KpKpikokelvino1012 KTKterakelvino
10–15 KfKfemtokelvino1015 KPKpetakelvino
10–18 KaKatokelvino1018 KEKeksakelvino
10–21 KzKzeptokelvino1021 KZKzetakelvino
10–24 KyKjoktokelvino1024 KYKjotakelvino

La grando de unu kelvino estas sufiĉe taŭga por priskribi multajn fenomenojn en la ĉiutaga vivo (malkiel aliaj mezurunuoj kiel ekzemple la farado, kiu estas rimarkinde tro granda por priskribi kapacitancojn, kiujn oni kutime spertas en sciencaj laborejoj).

Tamen, memkompreneble ankaŭ por kelvino eblas formi dekoblajn kaj dekonajn unuojn laŭ la oficialaj prefiksoj de SI. La plena listo aperas dekstre.

Konvertaj faktoroj

En termodinamika sistemo la energio, kiun havas partikloj, proporcias al la absoluta temperaturo, kie la konstanto de proporcieco estas la bolcmana konstanto. Rezulte, oni povas trovi la temperaturon de partikloj per sciata energio, aŭ kalkuli la energion de partikloj per sciata temperaturo:

elektronvoltoj al kelvinoj

kelvinoj al elektronvoltoj

Vidu ankaŭ