Preferata genra pronomo

triapersonaj pronomoj preferataj de individuoj por priskribi sian genron aŭ mankon de genro

Preferata genra pronomopersona genra pronomo (ofte mallongigita kiel PGP en la angla) estas unu el la triapersonaj pronomoj, kiun individuo preferas, ke aliuloj uzu ĝin por identigi la genron (aŭ mankon de genro) de tiu persono. En la angla, kiam oni deklaras siajn preferatajn pronomojn, oni ofte deklaras la subjektan, objektan kaj posedan pronomojn (ekzemple "he, him, his", "she, her, hers" aŭ "they, them, theirs"), kvankam kelkfoje oni nur deklaras la subjektan kaj objektan pronomojn ("he, him", "she, her", "they, them"). En Esperanto sufiĉas deklari nur la subjektan formon, ĉar ĉiuj pronomoj fleksiiĝas sammaniere.

Preferataj genraj pronomoj enuziĝis kiel maniero por progresigi justecon kaj inkluzivon por transgenruloj kaj neduumuloj.[1][2] La uzado de tio estas identigita ĉe socialaj laboristoj,[3] instruistoj[4] kaj sanlaboristoj[5][6][7] kiel kaj praktikaj kaj etikaj konsideroj. Stilogvidiloj kaj asocioj de ĵurnalistoj kaj sanlaboristoj konsilas la uzadon de pronomoj preferataj aŭ konsiderate taŭgaj por la temulo.[8][9][10] Kiam oni pritraktas klientojn aŭ pacientojn, oni konsilas al sanlaboristoj noti la pronomojn uzatajn fare de la individuoj mem,[11] kio povus inkluzivi uzi malsamajn pronomojn je malsamaj tempoj.[12][13] Ĉi tio ankaŭ estas etendita al la nomo preferata de la temulo.[14][15] GLAT-subtengrupoj ankaŭ konsilas la uzadon de pronomoj kaj nomoj preferataj aŭ konsiderate taŭgaj de la temulo.[16] Ili krome ankaŭ rekomendas eviti genran konfuzon, kiam oni parolas pri la fono de transgenruloj, kiel ekzemple uzi titolon aŭ rangon por eviti la uzadon de genra pronomo aŭ nomo.[17]

Tamen la kutimo peti preferatajn genrajn pronomojn ne estas universale akceptita aŭ konsilita. La dekano de virinoj ĉe Pomona College, Rachel N. Levin, konsilas, ke profesoroj ne petu al studentoj malkaŝi siajn preferatajn genrajn pronomojn dum klaso-enkondukoj, ĉar tio povus ĉagreni ĝuste tiujn homojn, kiujn la uzado de preferataj genraj pronomoj supozate devas protekti.[18]

Ekzistas iom da malkonsento pri tio, ĉu oni nomu ilin "preferataj". Iuj personoj preterlasas la vorton, kaj nomas ilin "genraj pronomoj" aŭ simple "pronomoj" por emfazi, ke la ĝusta uzado de pronomoj estas socia devontigo anstataŭ individua prefero. Ili timas, ke la inkluzivo de "preferataj" en la nomo povas kaŭzi, ke iuj personoj pensas, ke la uzado de ies pronomoj estas nedeviga.[19] Tiuj, kiuj retenas la vorton "preferataj", notas paralelon al "preferataj nomoj" aŭ kiel maniero por aserti la individuan liberecon aŭ rajton elekti siajn proprajn pronomojn.

La deklarado de preferataj genraj pronomoj ne estas limigita al transgenruloj kaj neduumuloj. Multaj cisgenruloj ankaŭ komencis deklari siajn preferatajn genrajn pronomojn en lokoj kiel sociaj retejoj; por iuj, tio povas esti provo montri solidarecon kaj/aŭ normaligi pronomo-deklaradon.

En Esperantujo

Ĉe junularaj renkontiĝoj (kiel ekzemple IJK kaj JES) iĝas pli kaj pli kutima vidi homojn skribi siajn preferatajn pronomojn sur sian nomŝildon. Ankaŭ en la retejo de Pasporta Servo kaj en Centra Reto, la ĉefa sistemo de TEJO por interna kunlaborado, oni povas en sia profilo indiki siajn preferatajn pronomojn.[20] En sociaj retoj, ĉefe junulaj kiel Telegram kaj Twitter, oni ankaŭ vidas esperantistojn indiki siajn preferatajn pronomojn en sia nomo aŭ priskribo.

Referencoj