Ptolemea dinastio de Egiptio

La Ptolemea dinastio (en Antikva greka: Πτολεμαῖοι, Ptolemaioi), foje konata ankaŭ kiel Lagidoj; Λαγίδαι, Lagidai, laŭ Lagos, nome la patro de Ptolemeo la 1-a, estis Makedongreka[1][2][3][4][5] reĝa familio, kiu regis en la Ptolemea Regno en Egipto dum la Helenisma Epoko.

Ptolemea dinastio de Egiptio
Dinastio
dinastio
Apero-305 vd
Fino-30 vd
LandoAntikva Egiptio vd
Dinastiaj rilatoj
FondintoPtolemeo la 1-a vd
Branĉo deHistory of Ptolemaic Egypt vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Ptolemeo la 1-a, unua reĝo de la dinastio.
Kleopatra, lasta reĝino de la dinastio, statuo el la 1-a jarcento.

Historio

Ties regado daŭris 275 jarojn, el 305 al 30 a.K.[6] Ili estis la lasta dinastio de Antikva Egipto.

Ptolemeo, unu el sep somatofilakoj (korpo-gardistoj) kiuj servis kiel generaloj kaj deputitoj de Aleksandro la Granda, estis nomumita satrapo de Egipto post la morto de Aleksandro en 323 a.K. En 305 a.K., li deklaris sin mem Ptolemeo la 1-a, poste konata kiel Sōter "Savanto".

La Egiptoj tuj akceptis la Ptolemeidojn kiel sukcedantoj de la faraonoj de sendependa Egipto. La familio de Ptolemeo regis en Egiptio ĝis la Romia konkero de 30 a.K.

Ĉiuj la masklaj regantoj de la dinastio prenis la nomon Ptolemeo. Ptolemeidaj regantaj reĝinoj, kelkaj el kiuj estis fratinoj de siaj edzoj, estis kutime nomataj Kleopatra, Arsinoe aŭ Berenice. La plej fama membro de la linio estis la lasta reĝino, Kleopatra la 7-a, konta pro sia rolo en la Romiaj politikaj bataloj inter Julio Cezaro kaj Pompeo, kaj poste inter Oktaviano kaj Marko Antonio. Ŝia ŝajna memmortigo post la konkero fare de Romio markis la finon de la Ptolemea regado en Egiptio.

Regantoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj