Ptolemeo la 5-a

Ptolemeo la 5-a Epifanes[1] (en greka: Πτολεμαῖος Ἐπιφανής Εὐχάριστος, Ptolemaĩos Epifanḗs Euĥaristos "Ptolemeo la Manifestita, la Bonfara"; 9a de oktobro 210–Septembro 180 a.K.), filo de la gefratoj Ptolemeo la 4-a Filopator kaj Arsinoe la 3-a, estis la kvina reganto de la Ptolemea dinastio de Egipto el Julio/Aŭgusto 204 ĝis Septembro 180 a.K.

Ptolemeo la 5-a
Persona informo
Naskiĝo
Morto
Lingvojantikva greka vd
ŜtatanecoAntikva Egiptio vd
Familio
Dinastioptolemea dinastio vd
PatroPtolemeo la 4-a vd
PatrinoArsinoe III of Egypt vd
Edz(in)oKleopatro la 1-a vd
InfanojKleopatro la 2-a de Egiptio • Ptolemeo la 6-a • Ptolemeo la 8-a vd
Profesio
Okuposuvereno vd
Verkado
VerkojRozeta ŝtono ❦
dekreto de Rozeta-ŝtono vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Ptolemeo heredis la tronon estante nur kvin-aĝa, kiam liaj gepatroj mortis en suspektindaj cirkonstancoj. La nova regento, nome Agatokles, estis amplekse malamata kaj elpostenigita fare de revolucio en la jaro 202 a.K., sed la serio de regentoj kiuj sekvis montriĝis nekompetentuloj kaj la regno suferis paralizon. The Seleŭkia reĝo Antioko la 3-a kaj la Antigonida reĝo Filipo la 5-a profitis la avantaĝon de la malforteco de la regno por startigi la Kvinan Sirian Militon (202-196 a.K.), en kiu la Ptolemeoj perdis ĉiujn siajn teritoriojn en Malgranda Azio kaj Levantenio, same kiel plej el sia influo en la Egea maro. Samtempe, Ptolemeo la 5-a frontis ampleksan ribelon en Egiptio (206-185 a.K.) estrita de mem-proklamitaj faraonoj, kio rezultis en la perdo de plej el Supra Egipto kaj ankaŭ de partoj de Malsupra Egipto.

Ptolemeo venis al majoritato en 196 a.K. kaj estis kronita kiel faraono en Memfis, okazo rememorita pere de la kreado de la Rozeta ŝtono. Post tio, li paciĝis kun Antioko la 3-a kaj edziĝis al lia filino Kleopatro la 1-a en 194/3 a.K. Tio malplaĉis al romianoj kiuj estis enirintaj en malamikeco kun Antioko parte je la konto de Ptolemeo - post sia venko, ili distribuis la malnovajn ptolemeajn teritoriojn en Malgranda Azio al Pergamo kaj Rodoso anstataŭ revenigi ilin al Egiptio. Tamen, la Ptolemeaj fortoj tuj rekonkeris la sudon de la lando, kio revenigis la tuton de Supra Egipto reen sub ptolemea kontrolo en 186 a.K.

Notoj