Pumuckl

La koboldo PUMUCKL havas la ĉefrolon en la ege ŝatata bavara serio radiodrama, libra kaj televida Majstro Eder kaj lia Pumuckl kun infanoj kiel celgrupo. Lia kreintino estis Ellis Kaut (1920-2015) en la 1961-a jaro.

Pumuckl
kobold in a work of fiction • literatura rolulo • fikciulo en televida serio
Kreita deEllis Kaut
VerkoMeister Eder und sein Pumuckl
Q57523564
Meister Eder und sein Pumuckl
Meister Eder und sein Pumuckl
Q56298362
Pumuckls Abenteuer
Pumuckl und sein Zirkusabenteuer
Pumuckl und der blaue Klabauter
Pumuckl TV
Neue Geschichten vom Pumuckl
En TTTOficiala retejo
Informoj
Seksovira
Speciokoboldo
AmikojMeister Eder
vdr
Pumuckl-fontano en la Luitpold-parko en Munkeno

La aliaj figuroj estas: Meister Eder (lignaĵisto), S-ino Eichinger (purigistino), S-ro Bernbacher (seruristo), S-ro Schmitt (aŭtoriparisto), S-ro Wimmer (mendanto de s-ro Eder) kaj aliaj. Radidrame kaj televide la plej konataj voĉoj/aktoroj por Pumuckl respektive Meister Eder estis Hans Clarin kaj Gustl Bayrhammer.

Karaktero de Pumuckl

Pumuckl, karesa versio de la nomo Nepomuk, estas ruĝhara koboldo vivante ĉe la tipe bavara ĉarpentisto Franz Eder ekde sia nevola kaptiĝo ĉe gluujo. Pro tio la malpraulo de la nordeŭropaj kalfatruloj (Klabautermänner) iĝis videbla por Eder kaj devigitis, laŭ kobolda leĝo, daŭre resti en Munkeno. Por ĉiuj aliaj homoj ĝia nevidebleco restas, por la bestoj ne.

Pumuckl ja ŝatas paperon kraketantan, objektojn ekbrilantajn, ĉokoladon, pudingon, velboatojn kaj malordon. Ĝi inverse ege malŝatas katojn, la Heinzelmännchen-elfojn, ĝardenajn nanojn kaj fromaĝon (putra lakto). Pumuckl tamen amas etbestojn kiel kobajon kaj musojn. Liaj hobioj estas la elpenso de mistifiketoj kaj la rimfarado. Lia preferita dormejo estas segeroj en la ĉarpentista ateliero de Eder kvankam tiu ĉi bonulo faris por li propran liteton!

Literaturo

Eksteraj ligiloj