Róbert Schwartz


Róbert SCHWARTZ [ŝvarc] estis rumania hungara esplorkemiisto. Li naskiĝis en Koloĵvaro la 3-an de septembro 1944 kaj mortis la 21-an de marto 2023. Li estis la filo de kuracisto Árpád Schwrtz kaj la edzo de esplorkemiistino Anikó Schwartz (Juhász).

Róbert Schwartz
Foto: László Horváth (fotisto)
Foto: László Horváth (fotisto)
Persona informo
Naskiĝo3-an de septembro 1944 (1944-09-03)
en Kluĵo
Morto21-an de marto 2023 (2023-03-21) (78-jaraĝa)
en Kluĵo
Lingvojrumana
ŜtatanecoRumanio Redakti la valoron en Wikidata
Familio
PatroÁrpád Schwartz Redakti la valoron en Wikidata
Edz(in)oAnikó Schwartz Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupokemiisto
intelektulo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Kariero

Róbert Schwartz diplomitiĝis pri kemio en UBB de Kluĵo (1968), kaj li doktoriĝis en 1985. Li debutis en kuracilfabriko Terapia de Kluĵo (1970–73), inter 1973–2001 li esploristo, poste ĉefesploristo de Instituto por Kuracilesplorado. Li estis kunulaŭtoro de pluraj inventaĵoj kaj patentoj. Lia esplorgrupo estis honorigita de premio de Rumana Akademio (1978 Nicolae Teclu). Li partoprenis la eldonadon kaj disvastigadon de la samisdatgazeto Kiáltó Szó (1988).

Libro

  • A folyadékkristályok, kune kun Sándor Selinger (Buk. 1983).
  • A Funar-korszak Kolozsváron a helyi sajtó tükrében, 1991–1996, kune kun Sándor Balázs (Kv. 1997).

Fonto